Tomasz Rzymkowski (naskiĝis la 31-an de julio 1986 en Kutno) estas pola politikisto, doktoro pri juro, parlamentano de la Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo (2015 -), membro de Ruch Narodowy (Nacia Movado) kaj de la Asocio KoLiber, kandidatis el la listo de balot-komitato de Paweł Kukiz "Kukiz'15". Favora por Esperanto, li promesis ke baldaŭ estos membro de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Tomasz Rzymkowski
Persona informo
Tomasz Rzymkowski
Naskiĝo la 31-an de julio 1986
en Kutno
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Partio Ruch Narodowy (Nacia Movado) li sukcese kandidatis al Pola Sejmo el la listo de balot-komitato de Paweł Kukiz "Kukiz'15" kaj en la jaro 2019 de la Rajto kaj Justeco
Subskribo Tomasz Rzymkowski
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Varsovio vd
Doktoreca konsilisto Leszek Ćwikła vd
Dum oktobro 2015
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

[1].

Biografio redakti

Li estas juristo kaj finis la Juran Fakultaton de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" en Lublino kaj tie li estis doktoriĝ-kandidato en tiu universitato en la Katedro de Historio pri Ŝtato kaj Juro[2]. Doktoriĝis en la jaro 2018. Li finis la postdiplomajn studojn en Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego en Varsovio kaj en la Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" en Lublino.

La 31-an de julio 2019 li transiris al la Parlamenta Klubo de Rajto kaj Justeco. Poste li estis kandidato de Rajto kaj Justeco en la Parlamentaj Balotoj 2019 kaj sukcese akiris la mandaton al Pola Sejmo.

Esperanto redakti

 

Favora por Esperanto, li promesis, ke baldaŭ estos membro de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) dum la renkontiĝo en sia parlamenta oficejo en Łowicz / Loviĉo kun Eduardo Kozyra - la prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).

Referencoj redakti

  1. Serwis PKW – Parlamentaj Balotoj 2015. Alirita 2015-10-27.
  2. Tomasz Rzymkowski. Arkivita el la originalo je 2015-10-05. Alirita 2015-10-25.