Sinagogo de Marienburg

sinagogo
(Alidirektita el Sinagogo en Malborko)

La sinagogo de Marienburg estas sinagogo, kiu estis en la urbo Marienburg de orienta Prusio, parto de la Germana Regno, ĉe strato nomata Schulgasse[1] (ekde 1945 pole novnomata strato 17 Marca), kaj situis inter poŝtejo kaj la iama muziklernejo. La sinagogo detruiĝis en 1938, kaj en 1945 la urbo Marienburg kun la resto de la regiono doniĝis al administrado de Pollando - de tiam la urbo nomiĝas Malbork.

Sinagogo Marienburg
sinagogo
Loko

Geografia situo

54° 1′ 30″ N, 19° 1′ 4″ O (mapo)54.02519.017777777778Koordinatoj: 54° 1′ 30″ N, 19° 1′ 4″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio judismo
Rito reformita
Pereo 9 / 10-a de novembro 1938
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Carl Lübke
Konstruado 1897-1898
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
Malfermo 30-a de aŭgusto 1898
Lando Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio vd
Situo Malbork
Situo
Sinagogo de Marienburg (Pomerio)
Sinagogo de Marienburg (Pomerio)
DEC
Sinagogo de Marienburg
Sinagogo de Marienburg
Lokigo de Pomerio en Pollando
Situo de Sinagogo de Marienburg
Map
Sinagogo de Marienburg
vdr
La sinagogo en la jaro 1915

Historio redakti

La sinagogo estis konstruita dum la jaroj 1897-1898 laŭ projekto de Carl Lübke sur la terenoj de iamaj fortikaĵoj, ekster la defendaj muroj. Ĝi estis masonite el la brikoj de la lokaj brik-fabrikoj. La kosto de la konstruado estis 40 000 da germanaj markoj[2].

La inaŭgura ceremonio okazis meztage la 30-an de aŭgusto 1898. Inter la partoprenantoj de la ceremonio estis i.a.: distriktestro von Glasenapp, arkitekto Carl Lübke, rabeno d-ro Louis Blumenthal el Danzig, rabeno d-ro Siegfried Silberstein el Elbing kaj prezidanto de la urba juda komunumo d-ro Pinkus. La malfermon de la pordo de la sinagogo per la ŝlosilo enmanigita de fraŭlino Meta Hammerstein faris mem distriktestro von Glasenapp. La konstruaĵo de la sinagogo estis konstruita sekure kontraŭ incendio.

Dum la kristala nokto la 9-10a de novembro 1938, la hitleraj batalgrupoj bruligis la sinagogon kun fermitaj interne: la rabeno kaj judoj inter kiuj estis tri lokaj esperantistoj (la anoj de la E-grupo, kies sidejo estis en la apoteko "Sub la ora aglo" / "Apotheke zum goldenen Adler" - ĉe la strato Malaltaj Arkadoj n-ro 37 / Niedere Lauben 37, en la Malnov-urba kvartalo, apude de la Malnova Urbodomo). Post la fino de Dua Mondmilito ĝi ne estis rekonstruita. Nun tra la terenon de la sinagogo pasas la ĉefa strato (aleo) Aleja Rodła.

Arkitekturo redakti

 
la interno de la sinagogo

La masonita konstruaĵo de la sinagogo estas en la maŭra arto sur la ortangula plano, kun gablo pli larĝa ol la ĉefkonstruaĵo. La gablon kovras la tri turoj. La meza turo estis pli alta ol la flankaj kaj kun finialo kiel oklatera glorieto kaj kovrita per arka kupolo[2]. La flankaj turoj kin la finialoj kiel glorietoj kun tiangulaj arkadoj kovritaj per kupolo kun geometriaj ornamoj.

Al la interno de sinagogo gvidis tri portaloj fermitaj per arko apogita de du kolonoj. Tra meza portalo, supre de kiu estis fenestrorozo (roz-fenestro) oni eniris al la vestiblo, kaj de tie al vestgardejo kaj al ĉefa preĝsalono. La flankaj portaloj gvidis tra la ŝtuparo al la galerio por virinoj. Al la okcidenta vando de la sinagogo algluita estis absido, kaj plafono de ĝi estis ornamita pr steloj sur la blua fono, kiuj simbolas la ĉielon.

Ĝis hodiaŭ restis nur du fotoj montrantaj la internon de la sinagogo. La ortangulan ĉefan preĝsalonon ĉirkaŭis de tri flankoj la lignaj jubeoj por virinoj apogitaj per vico da kolonoj kun la maŭrstilaj kapiteloj. En la orienta vando, en absido estis Aron ha-kodeŝ, t.e. "Sankta Arko" (la ŝranko por Torao) en la formo de arko punte ornmita. Antaŭ la Sankta Arko staris tn. bimao, ĉirkaŭita per ligna balustrado.

Judoj en Malborko redakti

Judoj en Malborko dum la jaroj 1813–1939:
Jaro Loĝantaro Judoj Elcentoj
1813 4944 11 0,2
1820 5010 52 1,0
1831 5442 81 1,5
1846 6806 131 1,9
1855 7491 247 3,3
1861 7496 265 3,5
1880 9459 306 3,2
1890 10279 217 2,1
1910 ĉ.17000 187 1,1
1923 20073 180 0,9
1928 22976 153 0,7
1933 25121 133 0,5
1938 junio 26000 60 0,2
1939 majo 26159 33 0,1
1940 26500 0 0,0

Famuloj de la juda komunumo en Marienburg redakti

 
Heinz Galinski antaŭ la sidejo de Juda Komunumo en Berlino (januaro 1967)

Nur kelkaj judoj el la 60 anoj (majo 1938) de la Juda Komunumo en Malborko travivis la Kristalan nokton kaj Holokaŭston, i.a.:

  • Heinz Galinski (1912-1992) - li naskiĝis en Malborko, malliberigita en Aŭŝvico, post Dua Mondmilito de la jaro 1947 li loĝis en Berlino, kaj li estis de la jaro 1949 Prezidanto de Juda Komunumo en Berlino kaj poste Prezidanto de la Ĉefa Juda Konsilantaro en Germanio.
  • Arnold Flatauer (...-1964) - posedanto de granda vestaĵ-vendejo "M. Conitzer et Soehne".
  • Heinrich Mehrländer (...-1963) - posedanto de apoteko "Zum goldenen Adler" (Sub la ora aglo), en la jaro 1909 li en sia apoteko fondis la E-grupon de Ogelo (Orient-Germana Esperantista Ligo) kaj li estis elektita Prezidanto, la fond-kunvenon ĉeestis kaj ĝin gvidis d-ro Konrado Nitz el Kenigsbergo, kunfondinto ankaŭ estis Bernard Binnebesel (onklo de Günter Grass).

Dum la kristala nokto la 9-10a de novembro 1938, la hitleraj batalgrupoj bruligis la sinagogon kun fermitaj interne la rabeno kaj judoj de la komunumo, inter kiuj estis tri lokaj esperantistoj.

Galerio redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Laŭ la tiama lingvouzo en la germana kaj la jida, la vorto «Schul'», lernejo, aparte rilatis al judaj komunumaj centroj, kie judaj infanoj multe lernis dum la semajnfinoj, kaj al jeŝivoj, kie diskutiĝis la juda teologio, sed ankaŭ ĝenerale inkluzivis la sinagogon, kiu ankaŭ konsideriĝis religia lernejo. Tial la nomo Schulgasse, lerneja strateto, rekte aludis al la sinagogo.
  2. 2,0 2,1 (2004) La maŭra arto en arkitekturo de sinagogoj en Mez-orienta Eŭropo de la 19-a jc kaj komenco de 20-a jc. ISBN 83-89729-03-2.

Eksteraj ligiloj redakti