Bernard Binnebesel

poŝtisto kaj esperantisto en la germanlingva Libera Urbo Dancigo

Bernard Binnebesel, n. la 20-an de majo 1893[1] en Marienburg,[2] kiu ekde 1945 pole nomiĝas Malbork, m. la 3-an de septembro 1939 en Dancigo,[2] estis poŝtisto en la germanlingva Libera Urbo Dancigo, havante oficialan gradon Oberpostassistent, kaj estis la unua esperantisto en sia hejmurbo Marienburg, kiu en 1909 (do estante nur 16-jara) fondis Esperanto-grupon tie.

Bernard Binnebesel
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1893 (1893-05-20)
en Marienburg, okcidenta Prusio, Germana Regno
Morto 3-an de septembro 1939 (1939-09-03) (46-jaraĝa)
en Libera Urbo Dancigo
Lingvoj Esperantogermanapola
Ŝtataneco Libera Urbo Dancigo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Malgraŭ sia germana nomo kaj la germanlingva profesia ofico, li konsideris sin polo, kaj aliĝis por deĵoro en la pola poŝtoficejo en Dancigo. En tiu ofico li armile defendis la polan poŝtoficejon de la urbo, kiam naziaj soldatoj atakis ĝin la 1-an de septembro 1939 - tiu atako estis inter la unuaj militaj agoj de la Invado en Pollando de nazia Germanio, kiuj komencigis la Duan Mondmiliton. En la atako li estis tiom severe pafvundita, ke du tagojn pli poste li mortis en la urba malsanulejo. El la germanlingva familio, ankoraŭ du kuzoj, la katolika pastro Bruno Binnebesel (n. en 1902, kondamnita al morto en 1944 en Brandenburg an der Havel), kaj la fervojisto Alfons Binnebesel (n. same en 1902, mortpafita en marto 1940 en la koncentrejo Stutthof de Dancigo) iĝis viktimoj de nazia Germanio. [2] Ankoraŭ samjare Bernard Binnebesel estas distingita per la pola honorigo Virtuti Militari.

Plurloke en la interreto troveblas asertoj, ne konfirmitaj ĝis nun per sendependaj referencoj, ke li estis la onklo de la germana verkisto Günter Grass, kaj sub la pseŭdonimo Jan Broński protagonisto de la romano La lada tambureto de Günter Grass.

Familio redakti

Bernard Binnebesel estis edziĝinta al Franziska, naskonome Schakowski.[1] La paro havis tri filojn, Arkadiusz (1930-2015),[3] Franciszek kaj Rajmund.[2] El ili, almenaŭ Arkadiusz ankaŭ estis aktiva esperantisto.

Referencoj redakti