Sinagogo en Malborko
Loko
Bazaj informoj
Religio judismo
Rito reformita
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Carl Lübke
Konstruado 1897-1898
Specifo
Ligiloj
vdr
La sinagogo en la jaro 1915

Sinagogo en Malborko, en pola Synagoga w Malborku, en germana Synagoge in Marienburg, estas sinagogo, kiu estis en Malborko ĉe la strato 17 Marca, dum la germana regado la strato nomata Schulgasse, kaj situis inter poŝtejo kaj la iama muziklernejo.

Historio redakti

La sinagogo estis konstruita dum la jaroj 1897-1898 laŭ projekto de Carl Lübke sur la terenoj de iamaj fortikaĵoj, ekster la defendmuroj. Masonite el la brikoj de la lokaj brik-fabrikoj. La kosto de la konstruado estis 40 000 da germanaj markoj[1].

La inaŭgura ceremonio okazis meztage la 30-an de aŭgusto 1898. Inter la partoprenantoj de la ceremonio estis i.a.: starosto von Glasenapp, arkitekto (konstruanto) Carl Lübke, rabeno d-ro Blumenthal el Gdansko, rabeno d-ro Silberstein el Elbląg kaj prezidanto de la juda komunumo en Malborko d-ro Pinkus. La malfermon de la pordo de la sinagogo per la ŝlosilo enmanigita de fraŭlino Meta Hammerstein faris mem starosto von Glasenapp. La konstruaĵo de la sinagogo estis konstruita sekure kontraŭ incendio.

Dum la kristala nokto la 9-10a de novembro 1938, la hitleraj batalgrupoj bruligis la sinagogon. Post la fino de Dua Mondmilito ĝi ne estis rekonstruita. Nun tra terenon de la sinagogo pasas la ĉefa strato (aleo) Aleja Rodła.

Arkitekturo redakti

 
La interno de sinagogo

La masonita konstruaĵo de la sinagogo estas en la maŭra arto sur la ortangula plano, kun gablo pli larĝa ol la ĉefkonstruaĵo. La gablon kovras la tri turoj. La meza turo estis pli alta ol la flankaj kaj kun finialo kiel oklatera glorieto kaj kovrita per arka kupolo[1]. La flankaj turoj kin la finialoj kiel glorietoj kun tiangulaj arkadoj kovritaj per kupolo kun geometriaj ornamoj.

Al la interno de sinagogo gvidis tri portaloj fermitaj per la arko huffer-aspekta apogita de du kolonoj. Tra meza portalo, supre de kiu estis rozeto oni eniris al la vestiblo, kaj de tie al vestgardejo kaj al ĉefa preĝsalono. La flankaj portaloj gvidis tra la ŝtuparo al la galerio por virinoj. Al la okcidenta vando de la sinagogo algluita estis absido, kaj plafono de ĝi estis ornamita pr steloj sur la blua fono, kiuj simbolas la ĉielon.

Ĝis hodiaŭ restis nur du fotoj montrantaj la internon de la sinagogo. La ortangulan ĉefan preĝsalonon ĉirkaŭis de tri flankoj la lignaj jubeoj por virinoj apogitaj per vico da kolonoj kun la maŭrstilaj kapiteloj. En la orienta vando, en absido estis Aron ha-kodeŝ, t.e. "Sankta Arko" (la ŝranko por Torao) en la formo de arko punte ornmita. Antaŭ la Sankta Arko staris tn. bimao, ĉirkaŭita per ligna balustrado.

Galerio redakti

Ligiloj redakti

Ŝablono:La sinagogoj maŭr-stilaj kun la trikupolaj fasadoj en Pollando

  1. 1,0 1,1 (2004) La maŭra arto en arkitekturo de sinagogoj en Mez-orienta Eŭropo de la 19-a jc kaj komenco de 20-a jc. ISBN 83-89729-03-2.