Elizabeto de Hungario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Sankta Elizabeto''' de Hungario aŭ Elizabeto de [[Turingio]] (n. en [[1207]], [[Sárospatak]] aŭ [[Bratislavo]] – m. [[17-an de novembro]] [[1231]], [[Marburg]]o, Turingio) estis hungara reĝidino de la [[dinastio]] [[Arpado]], kiu pro amŝato al la malriĉuloj rezignis pri siaj posedaĵoj kaj tiel iĝis ekzemplo por la kristana indulgo. Oni sanktigis ŝin en [[1235]].
 
Ŝia patro estis la hungara reĝo [[Andreo la 2-a (Hungario)|Andreo la 2-a]], kiu fianĉinigis ŝin jam infanaĝe kun filo de la turingia [[landgrafo de Turingio|turingia landgrafo]] Hermann la 1-a, tiel ŝi plenkreskis en la kortego de Turingio. Post morto de landgrafo Hermann la 1-a en 1217 (kaj ties unua filo Hermann en 1216), ŝi geedziĝis kun la dua filo [[Ludoviko la 4-a (Turingio)|Ludoviko la 4-a]] en 1221, kiu tiam sekvis sian patron sur la landgrafa trono. Ŝi amis sian edzon, kio estis surpriza en epoko de la interes-geedziĝoj. Ŝi ofte promenis Ludovikon por longaj vojoj, ofte eĉ kuraĝis manĝi kun li ĉe komuna tablo. Kiam ŝia edzo revenis el vojaĝo, ŝi publike kisis lin "kun koro kaj buŝo, milfoje". Tiu bildo ne kongruis kun atendita bildo, konduto de tiutempaj virinoj, edzinoj.
 
La geedziĝo daŭris ĝis 1227, kiam Ludoviko mortis je pesto dum la 4-a [[krucmilito]], en Italio, [[Otranto]]. Post tio, Henriko - frato de Ludoviko - surtroniĝis, Elizabeto forlasis Turingion kaj ekloĝis ĉe la onklo, la [[bamberg]]a episkopo Eckbert. Tiam ŝi jam ne okupiĝis pri la rango kaj posedaĵo kaj aliĝis al laika ordo Sankta Francisko.
Linio 22:
Super ŝia Marburga tombejo oni konstruis la unuan gotikan preĝejon, dum ŝia filino Sofio pretigis oran relikvujon kun 950 juvelŝtonoj.
 
Ĉirkaŭ tricent jarojn poste, en 1539, la [[protestantismo|protestanta]] [[landgrafo de Hesio|landgrafo]] [[Filipo la 1-a (Hesio)|Filipo la 1-a]] de [[Hesio-Kaselo|Hesio]], elĵetigis ŝiajn ostojn el la preĝejo de Marburgo.
 
{{vivtempo|1207|1231}}