Esperanto-USA: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 5464900 de Salatonbv (kontribuoj, diskutpaĝo)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Logoeusa.png|right]]
'''Esperanto-Ligo por Norda Ameriko''' ('''ELNA'''), nun konata ankaŭ kiel '''Esperanto-USA''', estas la landa organizo de [[Esperanto]] en [[Usono]]. Ĝi fondiĝis en la jaro [[1952]], en [[Sakramento (Kalifornio)|Sakramento]], [[Kalifornio]], kaj post nemultaj jaroj anstataŭis pli fruan organizaĵon, [[Esperanto-Asocio de Norda Ameriko]] (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono.
 
ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan [[libroservo|libroservon]] en Ameriko. Ĝi eldonas dumonatan bultenon ''[[Esperanto USA|Usona Esperantisto]]''. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto. Ĝian estraron konsistigas la prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto, kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.