i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Michipedian!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --pino (diskuto) 14:04, 27 Okt. 2014 (UTC)

Atentigo redakti

Bonvolu ne ŝanĝi la akiritan interkonsenton, redaktojn, artikolokomencajn majuskligojn laŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Majuskligo_de_familiaj_nomoj Narvalo (diskuto) 20:07, 5 Okt. 2015 (UTC)

Ĉu estas tia politiko malferma ŝanĝi? Mi pensas ke la majuskligoj estas malgraciaj kaj faras la Esperanta Vikipedio ŝajnas malpli legitima (ĉar la Esperanta Vikipedio estas la nur grava Vikipedio kiu havas nomoj formatitaj kiel tio). Michipedian (diskuto) 20:12, 5 Okt. 2015 (UTC)
Vidu ankaŭ ĉi tion: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Biografiaj_artikoloj:_majuskloj_por_nomo.3F
Tio, ke vi opinias la majusklajn nomojn malgraciaj kaj la enciklopedion malpli "legitima", ne estas sufiĉa kialo por ŝanĝi la stilon, kiun aliaj opinias simple utila. --Surfo 07:40, 6 Okt. 2015 (UTC)

Majuskligo redakti

En la artikolo Serio Oriento-Okcidento vi majuskligis ĉiujn vortojn en pluraj librotitoloj – sed ne en ĉiuj. Ĉu vi povus klarigi tiujn modifojn? La originalaj titoloj ne enhavas tiujn majusklojn. --Fiskot (diskuto) 17:21, 1 Dec. 2015 (UTC)

Estas normo por titolaj majuskligoj? Kie povas mi trovi la originalajn titolojn? Michipedian (diskuto) 20:36, 1 Dec. 2015 (UTC)
La originalajn titolojn vi povas trovi en la libroj mem. Kaj se vi ne havas iun libron, vi povas konsulti fidindan katalogon, ekzemple tiun de la Libroservo de UEA. --Fiskot (diskuto) 11:15, 2 Dec. 2015 (UTC)
Dankon. Michipedian (diskuto) 19:38, 2 Dec. 2015 (UTC)
Ĉu vi revenigos la ĝustajn titolojn? --Fiskot (diskuto) 20:10, 2 Dec. 2015 (UTC)
Jes. Michipedian (diskuto) 20:12, 2 Dec. 2015 (UTC)
Pardonu, mi bezonis malfari viajn redaktojn por malfari miajn redaktojn. Michipedian (diskuto) 20:20, 2 Dec. 2015 (UTC)

Majusklo redakti

Mi skribas pri: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=L._L._Zamenhof&curid=2697&diff=5805476&oldid=5805295

Ĉu ekzistas Interkonsento ke familiaj nomon devas esti per majuskloj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:06, 2 Dec. 2015 (UTC)

Saluton Michipedian. Mi trovis vin minuskligi kelkajn familiajn nomojn (ekz. [1] [2]). La artikoloj estis skribitaj laŭ Vikipedio:Gvidilo por biografioj kaj mi ne trovas kialon por ŝanĝi ilin. Ĉu vi havas aliajn fontojn por la nova interkonsento pri gvidilo por familia nomo?--Salatonbv (diskuto) 00:23, 7 jul. 2017 (UTC)Reply
Kio estas la korekta formato? Mi nur volas koherecon. Michipedian (diskuto) 00:30, 7 jul. 2017 (UTC)Reply
Se la formato kun majuskloj estas korekta, kial estas la Esperanto Vikipedio la nur Vikipedio ke faras tion? Michipedian (diskuto) 00:43, 7 jul. 2017 (UTC)Reply
Mi pensas, ke interkonsento estas respektenda. Bonas rigardi aliajn Vikipediojn sed la plej grave estas sekvi la interkonsenton inter nia vikipedio. Antaŭ alia interkonsento en iu diskutejo, mi pensas ke redakti artikolojn nur por ŝanĝi la formaton ne estas necese.
La kialo de majuskloj ŝajnas esti el la diversaj vidpunktoj de la lingvo Esperanto. Oni kiu pensas ke Esperanto funkcias kiel unu internacia lingvo el gravaj eŭropaj lingvoj emas sekvi eŭropan noman sistemon (Donita-Familia). Tamen, oni pensanta ke Esperanto estas la unika internacia lingvo de mondaj lingvoj emas respekti naciajn formatojn, ekz Familia-Donita (japana) kaj Familia-Meza1-Meza2-Donita (vjetnama), kvankam la eŭropa maniero estas "Donita-(Meza)-Familia". Por solvi tian ĥaoson laŭ ĉiu redaktanto, oni inventis MAJUSKLOJN sistemon ene en la artikolo.--Salatonbv (diskuto) 08:25, 8 jul. 2017 (UTC)Reply
Bone, dankon. Michipedian (diskuto) 00:10, 10 jul. 2017 (UTC)Reply

esperantigo de Hitler redakti

Saluton. Mi vidis ke vi forigis la esperantigon sen komento ĉe [3]. Bonvolu ĉiam skribi la resumon speciale kiam vi forigas iun tekston. Mi realdonos tion ĉar estas fontoj.--Salatonbv (diskuto) 21:15, 6 Mar. 2016 (UTC)

Voĉdono redakti

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 06:02, 26 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Viaj aldonoj: Ĉi tiu estas la diskutpaĝo de... estas superfluaj, sed la voĉdonon mi dankas. --Crosstor (diskuto) 08:48, 27 aŭg. 2017 (UTC)Reply
Ĉi tiu estas la pli proksima afero al "talk header" ke mi povas skribi. Miĉipediano (diskuto) 09:57, 27 aŭg. 2017 (UTC)Reply
Ĉu la Esperanta Vikipedio havas "talk header"? Miĉipediano (diskuto) 10:02, 27 aŭg. 2017 (UTC)Reply
Ĝi ne havas nek bezonas. -- Robert Weemeyer (diskuto) 07:10, 28 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Universitato Jorka redakti

Saluton. Cxu vi havas ian fontoj(n) pri la nomo "Universitato Jorka"? Dankon.--Jetam2 (diskuto) 21:21, 18 aŭg. 2018 (UTC)Reply

Administranta baloto redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:06, 4 jun. 2019 (UTC)Reply