Singapuro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jacklee (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Linio 65:
Oni aparte atentas, ke ĉiuj diversaj etnaj grupoj kunvivu harmonie. Tiel ekzistas ekzemple ŝtataj leĝoj por socia loĝkonstruado kun tiel nomataj [[kvoto]]j por etnaj grupoj: en loĝeja bloko nur aparta procentaĵo povas esti vendita al ĉinoj, malajoj aŭ hindoj.
 
La granda nombro de ĉinoj en la popolo ofte erare supozigas, ke la aliaj etnaj grupoj estashavas malavantaĝatajmalavantaĝojn en la ĉiutaga vivo. Tiel la postulo pri konoj de la ĉina lingvo serĉante laboron ja ofte ekzistas, sed tamen kutime nur kiam temas pri internaciaj entreprenoj, kiuj zorgas ekskluzive pri ĉinaj klientoj, kiuj ne regas la anglan, aŭ ĉe malgrandaj ĉinaj familiaj entreprenoj. La merkaton plenigas la ĉinojnĉinoj ja pro sia nombro, sed ne kontrolas ĝin. Ne mankas hindoj kaj malajoj en estraj pozicioj kaj altlernejoj. Ankaŭ troveblas tiuj etnoj en la registaro.
 
Pro la malofta apero de interkulturaj geedziĝoj oni ofte supozas, ke segregacio regas inter la diversaj etnoj. Sed nur plejaltnombras geedzoj ene de la etnaj grupoj. Aliflanke pro la alta nombro de ĉinoj matematike ne eblas, ke interkulturaj varioj estus plej altnombraj. Aldone ekzistas multaj sociaj kaj religiaj kialoj, kiuj malfaciligas interkulturajn partnerecojn inter viroj kaj virinoj. Jam ĉe junaj negeedziĝintaj paroj maloftegas la interkultura versio. Malajaj kaj ĉinaj junuloj ja foje kunvenas, sed pro tradicio kaj kasta sistemo hindaj gepatroj hezitas doni al la gefiloj la eblon mem elekti partneron. Ĉinaj virinoj timas konverton al islamo por geedziĝi al malajo. Tamen rimarkindas, ke ekzistas tradicio pri geedziĝoj inter malajoj kaj ĉinoj en Singapuro, enradikiĝinta ĝis en la frua [[20-a jarcento]]. Tiel estiĝis la kulturo ''Nonja'' aŭ ''Peranakan'', kiu riskas nuntempe formortiĝon.