Cent jaroj da soleco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
→‎Soleco: ne, ŝia jam estis sufiĉe maljuna tiam!
Linio 28:
Laŭlonge de la romano, ĉiuj roluloj ŝajnas antaŭdestinitaj por suferi [[soleco]]n, kvazaŭ tio estus karaktero de la familio Buendía<small><ref>Peralta Gómez, Andrés (1996) ''Análisis literario de Cien años de soledad''. Editorial Esquilo, Bogotá, p.78 y Mendoza, Jesús Luis (1991) ''Análisis de Cien años de soledad''. Editorial Voluntad, Bogotá, p.157-159</ref></small>. La vilaĝo mem vivas izolite de la moderneco, ĉiam esperante la alvenon de la [[cigano]]j por ekkoni novajn inventaĵojn.
 
Klare evidentiĝas soleco koncerne la kolonelon Aureliano Buendía, ĉar nur pro senamo li iras al la milito lasante filojn tra diversaj lokoj kun diferencaj patrinoj; li supervivas militon, pacon, klopodon memmortigi kaj maljunaĝon en la laboratorio fabrikanta orajn fiŝetojn tute solece. Aliaj roluloj kiel la fondinto de Macondo, José Arcadio Buendía (kiu mortas solece, ligita al arbo), Úrsula (kiu spertas solecan maljunaĝon kaj blindecon), José Arcadio (filo de la fondinto) kaj Rebeca (kiu loĝas aparte pro ne "malhonori" la familion), Amaranta (kiu mortas junaĝe kiel fraŭlino), Gerineldo Márquez (kiu atendas kaj emeritecon, kiu neniam alvenas, kaj la amon de Amaranta), Pietro Crespi (kiu sinmortigas pro tio, ke li estis reĵetita de Amaranta), José Arcadio Segundo (kiu apartiĝis kaj vivis siajn lastajn jarojn enŝlosigita en la ĉambro de Melquíades) inter aliaj, suferas la konsekvencojn de soleco kaj abandono.
 
Unu el la bazaj kialoj, pro kiuj la roluloj finiĝas solaj kaj maliluziigitaj, estas la malkapableco ami aliulojn aŭ forgesi siajn antaŭjuĝojn : tio rompas la union de Aureliano Babilonia kaj Amaranta Úrsula, kiuj sen koni sian parencecon, provokas tragedian finon en la historio kiam la ununura filo naskita pro vera amo estas manĝita de la formikoj. La familio estis kondamnita je cent jaroj de soleco kaj senamo. Escepta kazo estas tiu de Aureliano Segundo kun Petra Cotes, kiuj amas unu la alian, sed neniam naskas filon. La unika ebleco naski filon pro amo estas kun alia membro de la familio, kio okazis ĉe Aureliano Babilonia kaj lia onklino Amaranta Úrsula, sed tiu filo estis ankaŭ destinita morti kaj konkludi la familian historion.