Septembra mateno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Priskribo
Linio 10:
|[[Metropolita Muzeo de Arto]] ([[Novjorko]], [[Usono]])
|}
'''''Septembra mateno''''' ({{fr}} ''Matinée de septembre'') estas polemika [[Pentraĵo|oleo-pentraĵo]] sur kanvaso finpretigita en [[1911]] de la [[Francio|franca]] [[pentristo]] [[Paul Émile Chabas]]. Ĝi estis pentrita dum pluraj someroj kaj bildigas nudan junulinon starantan en la malprofundaj akvoj de lago, kies surfaco okulloge brilas sub matena suno. Ŝi kliniĝas iom antaŭen kaj havas ambiguan pozon, kiu laŭ variaj opinioj montras geston de pudoro, senton de malvarmeco aŭ pli simple sinlavadon. Aliaj kritikistoj ankaŭ konsideris, ke tia pozo estas malica kaj favoras « ''fetiĉismon de senpekeco'' »<ref>Brauer 2011, p. 122.</ref>.
 
''Septembra mateno'' estis ekspoziciita por la unua fojo en la [[pentrosalono de Parizo]] de [[1912]]. La nomo de ĝia unua proprietulo restas malklara. Certas tamen, ke S-ro Leono Mantaŝev akiris la pentraĵon fine de [[1913]], kaj transportis ĝin al [[Rusio]]. Ĝi malaperis post la [[Oktobra Revolucio|oktobra revolucio de 1917]] sed estis denove menciita en [[1935]], en la persona kolekto de [[Calouste Gulbenkian]]. Post lia morto, la verko estis vendita al negocisto el [[Filadelfio]], kiu anonime donacis ĝin al la [[Novjorko|novjorka]] [[Metropolita Muzeo de Arto]] en [[1957]]. La pentraĵo ĝis hodiaŭ tamen ne estas ekspoziciata.
Linio 16:
De [[1913]], pluraj kopioj de la pentraĵo kaŭzis polemikon en [[Usono]]. En ambaŭ kazoj post la ekspoziciado de ''Septembra mateno'', artnegocisto en [[Ĉikago]] estis akuzita pri maldececo, dum alia en Novjorko estis minacita pri proceso de virto-defendanto [[Anthony Comstock]]. En la sekva periodo, dum kiu oni volonte debatis en variaj gazetoj pri la legitimeco de artocenzuro, la verko estis reproduktita sub multegaj formoj, inkluzive de [[pinglo]]j kaj [[kalendaro]]j. La pentraĵo de Chabas cetere inspiris kanzonojn, spektaklojn kaj filmojn. Sep milionoj da reproduktaĵoj estis entute venditaj, kvankam Chabas - kiu ne zorgis kopirajti sian verkon - neniam ricevis pagon. Kvankam pluraj virinoj klamis esti la pozistino de la pentristo, Chabas neniam malkaŝis ŝian nomon.
 
Paul Émile Chabas iam konfesis, ke tiu verko estis « ''ĉio, kion mi scias pri [[pentrado]]'' »<ref>Monfried 1971, p. 9.</ref>. Li cetere ne kontestis, ke li konsideris ĝin kiel sian plej notindan majstroverkon. Plejmultaj postaj kritikistoj tamen opiniis, ke ''Septembra mateno'' estas ekzemplo de [[Kiĉo|kiĉa arto]] kaj valoras nur kiel historiaĵo.
 
== Priskribo ==
[[Dosiero:1961 reproduction of September Morn.jpg|thumb|right|250px|Reproduktaĵo de [[1961]]. Ĝi emfazas la gravecon de grizaj koloroj en la pentraĵo.]]
''Septembra mateno'' bildigas laŭ profila vidpunkto nudan, blondan virinon aŭ knabinon, kiu staras en akvo ĝis siaj [[maleolo]]j, proksime al la bordo de trankvila lago ĉirkaŭ montoj. Matena suno malantaŭlumigas ŝian silueton, kiu do estas iom malpli klara ol la akvo sed restas plene videbla<ref>Tr.L 1912, pĝ. 465.</ref><ref>The Nineteenth Century and After, pĝ. 1207.</ref>. Ŝi ĉirkaŭbrakas sian korpon : la dekstra brako pasas sub la brusto kaj atingas la maldekstran kubuton, dum la maldekstra brako kaŝas ŝian pubon. Tiun pozon oni tre diverse interpretis kiel protektadon kontraŭ malvarmeco<ref>Tr.L 1912, p. 465.</ref>, geston de pudoro<ref>[http://chroniclingamerica.loc.gov/lccn/sn85066387/1913-03-22/ed-1/seq-5.pdf "Eve-like Picture is Held Modest"]. San Francisco Call, pĝ. 5.</ref>, spongolavadon<ref>Shteir 2004, pĝ. 59.</ref> aŭ eĉ kiel fetiĉisman figuron de senpekeco<ref>Brauer 2011, pĝ. 122.</ref>.
 
Pluraj kritikoj en [[1912]] jam demonstris, ke la pentraĵo plenas je grizaj nuancoj, ekzemple tiuj de la duonombrita korpo. Ankaŭ menciindas la blua-griza septembra akvo, la verda-griza ĉielo kaj la rozgrizaj montoj malantaŭ la persono<ref>Tr.L 1912, p. 465.</ref><ref>Pattison 1913, p. 243.</ref>. Laŭ artkritikisto François Thiébault-Sisson, la grizaj koloroj celas elvoki la matenon kaj montras, ke la junulino preparas banadon dum « ''malpezaj vaporoj daŭre stagnas super la lago'' »<ref>Citita de Brauer 2011, pĝ. 123.</ref>. La pentraĵo estas longa je 216,5 centimetroj kaj larĝa je 163,8 centimetroj. La subskribo de la artisto situas en la maldekstra malsupra angulo<ref>Sterling & Salinger 1966, pĝj. 222–23.</ref>.
 
== Referencoj ==
{{referencoj|2}}
 
[[Kategorio:Famaj pentraĵoj]]