Historio de Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 85:
La unuajn dudek jarojn regis la kristandemokrata unio kun diversaj koaliciaj partioj, la plej longan tempon kun ĉefministro [[Konrad Adenauer]] (ekde 1949). Lin sekvis [[Ludwig Erhard]] (ekde 1963) kaj [[Kurt Georg Kiesinger]] (ekde 1966). En tiu periodo FR Germanio atingis preskaŭ kompletan suverenecon kaj aliĝis al okcidentaj militaj kaj ekonomiaj organizaĵoj. Ekde 1955 ĝi havis propran armeon. La lastan parton de tiu periodo konsistigas la (unua) Granda Koalicio inter CDU kaj SPD sub Kiesinger. Pro gravaj ŝanĝoj pri juro kaj la rilato inter federacio kaj regionaj ŝtatoj, oni nomas la periodon dua fondofazo de la respubliko.
 
En 1969 la socialdemokrato [[Willy Brandt]] ekregis kune kun la liberala partio, en 1974 tiun koalicion transprenis [[Helmut Schmidt]]. Ili promesis internajn reformojn, aranĝis rilatojn al orient-eŭropaj ŝtatoj kaj kontraŭbatalis la terorismon de [[Rote Armee- Fraktion]]. La ŝtato elspezis pli da mono kaj faris ŝuldojn, kaj la homoj suferis de inflacio.
 
La kristandemokrato [[Helmut Kohl]] en 1982 faris novan kolicion kun la liberaluloj kaj ĉefministris ĝis 1998. En la tempo de Kohl okazis la germana reunuiĝo de 1990 kaj gravaj paŝoj al la enkonduko de la eŭropa valuto [[eŭro]].