Jácome Martins Baggi de Araujo: Malsamoj inter versioj

ligilo al la adresaro
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
eNeniu resumo de redakto
(ligilo al la adresaro)
'''Jácome Martins BAGGI de ARAUJO''' ('ĵakomj maR'tinz baĵi djara'uĵŭ) (mortis en la [[27-a de januaro]] [[1912]]) estis la unua konata Esperantisto en [[Brazilo]], supera juĝisto en [[Petropolo]], Ŝtato [[Rio-de-Ĵanejro]].
 
Li sciis pri Esperanto jam en [[1896]] per ''[[Revue des Revues]]'' de [[Parizo]], skribis fine [[1897]] al Beaufront, en [[Epernay]], kaj ekhavis lernolibrojn kaj, tuj poste, estiĝis subEsperantisto osub n-ro 4098, en la 18-a [[Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"|Adresaro]] de [[1897]].
 
Baggi Esperanton uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj Esperantistoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. Li venigis al Esperanto alian brazilan pioniran esperantiston [[Antonio Caetano Coutinho]], kiu poste esperantigis la „[[Unuaj lecionoj]]“ de [[Théophile Cart]].