Adresaro de la Esperantistoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Blahma (diskuto | kontribuoj) +bildo |
Blahma (diskuto | kontribuoj) for la 8 jarojn(!) malnovan misinformon pri "8 eldonoj", kiu evidente devenas de la specimena statistiko pri kresko de la nombro de esperantistoj, kiun EdE donis; reverko de la artikolo por havi ĉion el EdE kaj bazan kuntekston laŭ miaj scioj |
||
Linio 1:
{{Unua}}▼
[[Dosiero:Bildoj os unuaj adresaro.jpg|thumb|right|Titolpaĝo de ''Serio I'' de la adresaro (aperis en [[1889]])]]
'''Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"'''
== Formo ==
Ĝi aperis en 29 serioj inter la jaroj [[1889]] kaj [[1909]], ĉu kiel rubriko en [[La Esperantisto]], ĉu en formo de apartaj [[broŝuro]]j eldonataj de Zamenhof mem (verkoj n-ro 31, 59, 62, 65, 83, 104, 112, 123, 129, 140, 151, 171) aŭ ĉe [[Hachette]] kadre de [[jarlibro]] kompilata de [[Félicien Menu de Ménil]]<ref>[http://arkivo.esperanto-france.org/s/slipo.php?n=S2747&r=ne Tutmonda jarlibro Esperantista enhavanta la adresarojn de D-ro Zamenhof por 1904.]</ref> ([[Tutmonda Jarlibro Esperantista]] [[1904]]–[[1909]]).
== Enhavo ==
La registrataj esperantistoj ricevadis laŭvicajn numerojn kaj estis kuraĝigataj subskribadi siajn leterojn laŭ la modelo "Esperantisto n-ro ''123''". La unua serio de la adresaro, aperinta en [[1889]], enhavis sur 39 paĝoj adresojn de 1000 personoj, kiuj aĉetis la [[Unua Libro|Unuan Libron]] kaj resendis al Zamenhof la deŝireblan [[promesoj|promesfolion]] pri eklerno de Esperanto kun la aldono "senkondiĉe". Multaj el ili dum la sekvaj jaroj fariĝis fervoraj esperantistoj. La lasta registrita esperantisto, en [[1908]], ricevis la numeron 21915. Pro troa kresko de la nombro de aliĝantoj, oni ekde [[1909]] (do [[Tutmonda Jarlibro Esperantista 1910]]) komencis plu kolekti nur la kontaktojn de esperantistaj [[societo]]j, [[komitato]]j kaj [[konsulo|konsul]]-[[agento]]j.
Krom nomoj, adresoj kaj indikoj pri la altirinto (esperantisto, kiu [[varbado|varbis]] la koncernan novulon), la adresaro fojfoje enhavis ankaŭ listojn de ŝanĝitaj adresoj de jamaj esperantistoj, laŭpage ripetatajn adresojn, alfabetan registron de la nomoj, statistikon pri la altirantoj, nomaron de la [[Esperanto-literaturo]] kaj la [[Esperanto-gazeto|gazetaro]].
▲{{Unua}}
== Statistiko ==
{| class="wikitable"
|-
! Jaro !! Proksimuma sumo de la enskribitoj
|-
| [[1889]] || 1000
|-
| [[1896]] || 4000
|-
| [[1903]] || 7700
|-
| [[1905]] || 11000
|-
| [[1906]] || 13000
|-
| [[1907]] || 16000
|-
| [[1908]] || 19000
|-
| [[1909]] || 22000
== Referencoj ==
<references />
{{EdE|A}}
▲}}
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 20 ⟶ 41:
[[Kategorio:Esperanto-adresaroj]]
[[Kategorio:Zamenhofaj verkoj]]
[[Kategorio:Historio de Esperanto]]
|