Orienta Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 63:
== Historio ==
 
La Germana Demokratia Respubliko ekestis la [[7-a de oktobro|7-an de oktobro]] [[1949]] je la teritorioj de la eksa [[Sovetunio|sovetunia]] okupa zono. GDR estis membro ekde [[1955]] en la [[Varsovia Pakto]]. La 17-an de junio 1953 iĝis granda popolleviĝo (''[[Laborista insurekcio de 1953 (GDR)|Volksaufstand]]'') en la tuta respubliko pro la nekontenteco pri salajroj kaj vivkondiĉoj politikaj kaj nepolitikaj. Ĝi brutale estis supremita kaj sufokita. En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui [[Berlina Muro|muron]] inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. Liberaj vojaĝoj inter Orienta kaj Okcidenta Germanio ekde tiam ne plu eblis. La [[3-a de oktobro|3-an de oktobro]] [[1990]] la regionaj ŝtatoj refonditaj sur la teritorio de GDR aliĝis al la [[Federacia Respubliko Germanio]].
 
Origine GDR deklaris esti ŝtato fondita por la tuta germana popolo (simile al la Federacia Respubliko). Tio speguliĝis en la teksto de la nacia himno (vd. [[#Simboloj|Simboloj]]). Ekde mezo de la 1960-aj jaroj GDR tamen emfazis sian proprecon. En 1974 estis forigitaj el la konstitucio la lastaj restoj pri germana unueco.