Historia Magazeno (Freiburg): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Historisches Kaufhaus (Freiburg) 2431.jpg|eta|Fronta flanko de la historia magazeno, vidate de la Katedraloplaco]]
[[dosiero:Freiburg Muensterplatz Kaufhaus.jpg|eta|Flanka vidaĵo de la Historia Magazeno]]
La '''Historia Magazeno''' ([[germana lingvo|germane]]: '''''Historisches Kaufhaus''''' estas unu el la elstaraj konstruaĵoj enn [[Freiburg]]. Ĝi situas ĉe la suda flanko de la katedraloplaco ''Münsterplatz'', kiun ĝi superregas per sia ruĝa [[fasado]].
== Historio ==
La unua urba magazeno kiel konstruaĵo por la varotransŝarĝo kaj por la doganpago en Freiburg ekestis en la 14-a jarcento, la unua menciiĝo datiĝas je 1378. Ekde 1520 oni konstruis la domon laŭ nuna formo kiel elkonstruaĵo de la dorsflanko de la malnova magazeno vide al la [[katedralo de Freiburg]]. La finkonstruo datiĝas je 1532. La arĥitekto de la domo ne estas sendiskute dokumentebla, supozeble temas pri Lienhardt Müller el [[Ettlingen]].
 
La magazeno estis plurfoje alikonstruata. En 1550 ĝi ricevis balkonon, en 1744 oni devis alikonstrui la magazenon post militaj difektiĝoj, en 1814 oni ŝanĝis la fasadon, en 1884 oni transkonstruis la domon historiema laŭ la tiama modo. En 1924 la ŝanĝoj de 1884 malfariĝis, en 1988 okazis ampleksa renovigo, kiu prezentas la nunan staton.
 
De 1946 ĝis 1947 la domo estis kunvenejo de la provizora parlamento kaj ekde 1947 ĝi estis [[parlamentejo]] de la [[federaciero]] de [[Germanujo]] Sudbadeno, kiu ekzistis ĝis 1951.
 
De ekstere okulfrapas la kvar [[arkaĵo]]j montrantaj sur la Katedralplaco. Super ĝi troviĝas en la supra etaĝo salono, kiu malfermiĝas al la foirejo per malfrugotikaj arkofenestroj, kiujn flankas du delikataj plurlateraj angulaj [[orielo]]j. La fronton ornamas [[habsburga]]j skulptaĵoj kaj blazonoj, kiujn Hans Sixt von Staufen faris inter 1520 kaj 1531. La baldakenkronataj skulptaĵoj bildigas [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|imperiestron Maksimiliano la 1-a]], [[Filipo la 1-a (Kastilio)|reĝon Filipo la 1-a de Kastilio]], [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|imperiestron Karlo la 5-a]] kaj [[Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio)|imperiestron Ferdinando la 1-a]]. La blazonoj simbolas teritoriojn sub habsburga regado. La masiva tegmento loĝigas stokoetaĝojn.
== Ligoj eksteren ==
{{Commonscat|Historisches Kaufhaus Freiburg|Historisches Kaufhaus (Freiburg im Breisgau)}}