Arthur Rehbein: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
== Vivo ==
La filo de bazlerneja instruisto eklaboris kiel vendisto kaj poste kiel ĵurnalisto (ekde 1893). Li estis redaktisto de ĵurnalo en [[Arnstadt]] kaj ekde 1899 ĉefredaktisto de ''[[Krefelder Generalanzeiger]]''. En Arnstadt li engaĝiĝis por la flegado de la memoro je [[Johann Sebastian Bach]] kaj por la [[Alteburg-turo (Arnstadt)|Alteburg-turo]]. Ekde 1925 li estis ''burgpoeto'' de [[Kastelo Tri Gleichen|Wachsenburg]]. En la 26.1.1894 li estis fondinta, kun ses aliaj, la literaturan societon ''[[Literatura asocio de Arnstadt|Litterarische Vereinigung Arnstadt]]'' kiun li ankaŭ estris. Ekde 1894 li ankaŭ verkis multajn poemojn pri Arnstadt: i.a. Rostbratwurst-Hymnus-Arnstädter Weizenbier, Arnstädter Uhrenkrieg, Der alte Gottesacker in Arnstadt
 
Vivante ekde 1901 en [[Kolonjo]] li kunlaboris ĉe ''[[Kölner Tageblatt]]'' ekde 1903. Ekde 1904 li studis arthistorion kaj naturajn sciencojn ĉe la universitatoj de [[Bonn]], [[Strasburgo]] kaj [[Halle (Saale)]]. En 1907 li transloĝiĝis al [[Stuttgart]] kaj laboris ĉe ''[[Württemberger Zeitung]]''. Finfine li setlis en [[Berlino]], kie li estis membro de la redaktistaro de ''[[Norddeutsche Allgemeinen Zeitung]]''. Edziĝinte en 1917 li havis unu filon (nask. 1918), la postan reĝisoron [[Max H. Rehbein]].