Karel Kraft: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
profesia vivo
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
Antaŭe en majo 1945 li sekrete transkondukis germanan dizertinton al ties hejmo en Bavario. De tie trans okupaciataj zonoj en Germanio, sopirante pri aventuro, li atingis Francion. Sed ĉar li ne posedis ĉe si postulatan financan sumon, li baldaŭ estis enprizonigita kiel vagulo kaj poste kune kun eksaj koncentrejanoj repatriigita reen al Ĉeĥoslovakio.
 
Sopiro ekkoni la mondon kaj scio pri militaj kaj postmilitaj kruelaĵoj venigis lin al serĉado de humanismaj celoj. Li interesiĝis pri hiduismo kaj aliaj orientaj filozofioj, kiuj metis lin sur la vojon de vegetarismo, kio por multaj estis eble nur konduto de strangulo, sed por paĉjoli ĝi estis afero esenca.
 
Plie li komencis lerni Esperanton, lingvon malkonstruantan murojn inter la nacioj. Al la esperantista movado li restis fidela dum la tuta vivo kaj dediĉis al ĝi nekredeblajn energion kaj tempon. Li korespondis kun amikoj esperantistoj el la tuta mondo.