i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Mirmal!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 13:31, 29 Feb. 2012 (UTC)

Morto-dato de Charles Verax redakti

Saluton Mirmal! Mi vidis ke vi aldonis morto-daton en la artikolo pri Charles Verax. Ĉu vi povus diri, kie vi trovis tiun informon? Antaŭdankon, melmaradan

Mi jam kompletigis la informon en Vikipedio, ke mi prenis la mortodaton el la libro de Ivo Lapenna "Esperanto en perspektivo", p. 140. Vere estas bone ĉiun tian informon kompletigi pri fonto, el kiu estis ĉerpite. Fakte mi mem ne estis komence certa (post via demando), kie mi trovis la daton, sed ĉar mi ofte rigardas en tiun ĉi libron, mi provis tie serĉi, kaj sukcesis. Mirmal, 30.10.2013

Verkoj de František Omelka redakti

Saluton. Mi vidas, ke estas verkoj de František Omelka (ekzemple, La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj) en Project Gutenberg, kaj estas skribita, ke ili publikhavaĵas, malgraŭ tio, ke ili eldonitis post 1923. Ĉu vi scias kial? --Frglz (diskuto) 01:25, 16 Mar. 2012 (UTC)

Mi estas en kontakto kun filino de František Omelka, s-ino Věra Kramářová, kiu estas posedantino de kopirajto, mi estis en kontakto kun usona esperantisto Robert L. Read, kiu helpis al ni fari kontrakton kun posedanto de Gutenberg (s-ino Kramářová subskribis permeson publikigi verkojn de ŝia patro en la projekto, ĉeĥajn same kiel esperantlingvajn). Poste ĉiam duonjaron daŭris kontrolado kaj elsarko de mistajpoj antaŭ ol verko aperis. Lastatempe ĉi silentiĝis, ankau s-ro Read, do mi ne scias, ĉu oni ion ankorau kontrolas aŭ jam ĉio ĉesis. Mirmal

Ĉu ĉiuj liaj verkoj publikhavaĵas (ekz. Magalhaes) aŭ nur tiuj, kiuj estas en la Projekto Gutenberg? --~~

Mi faris retejon pri František Omelka kun adreso de la posedantino de autoraj rajtoj. La verkoj tie estas en TXT formato kaj ĉiu povas ilin uzi por sia propra legado. Kompreneble, se iu volas eldoni la verkojn libroforme, devas kontakti la posedantinon de kopirajto. Sed ŝi donas permeson al esperantistoj senpage, ekzemple ĝuste antaŭ semajno por japana eldono, ŝi nur petas pri ekzemplero. En mia retejo la tekstoj ne estas kontrolitaj aŭ nur unufoje de mi mem, en Gutenberg ilin kontrolis pluraj personoj. Tial ĉiam daŭras duonjaron aŭ unu jaron ol aperas plua verko. Mia retejo havas adreson: http://www.literatura.bucek.name/omelka/omelka.html Mirmal

Saluton Mirmal, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Robert Weemeyer (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Kuznik.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Mi alinomis la artikolon kaj faris vikiigojn, aldonis kategoriojn. La titolon Muzeo de ,,Škoda Auto'' (Mladá Boleslav)‎ ni ne bezonas. Sciu ke vi ne bezonas mencii la urbon se ne ekzistas dua muzeo en alia urbo. Dankon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 16:59, 16 Jun. 2012 (UTC)

Ĉu estas neniu alilingva versio de tiuj artikoloj pri Mladá Boleslav?--kani (diskuto) 23:09, 16 Jun. 2012 (UTC)
Saluton Mirmal, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Robert Weemeyer (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Kavka.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Alinomigo de uzanto redakti

Estas bedaŭrinde ke vi malfermis novan konton dum estus ebleco ke vi simple ŝanĝu vian salutnomon : tiel ĉiuj viaj kontribuoj restus kune. --Arno Lagrange @ 18:32, 2 Dec. 2012 (UTC)

Jes, vi pravas, mi estas mallertulo pri tiaj aferoj. Ĉu estas eble tion ripari? Mi volonte kungluus ambaŭ miajn kontojn, sed mi ne scias kiel.

Saluton. Mi aldonis bildon de esperanta tutaĵo al la artikolo kun klarigo. Mi konstatis, ke vi forgesis meti la esperantan ligon al iu alilingva vikipedio por ke ĝi aperu en ĉiuj. Oni devas enmeti almenaŭ en unu, se mi ne eraras, ĉar alimaniere robotoj ne funkcias. Mi enmetis ĝin en la angla kaj mi supozas, ke ĝi aperos baldaŭ en ĉiuj (jam aperis dum mi tajpas). Kurioze, mi konstatis ankaŭ, ke en la angla versio ne aperas la ligo al la ĉeĥa, sed pri tio mi nenion faris.--kani (diskuto) 14:28, 17 Feb. 2013 (UTC)

Dankon, mi mem estas surprizita, ke mi forgesis, ĉar mi trovis tiujn ligojn post kelkhora serĉado kaj enmetis ĝin en la ĉeĥan Vikipedion, kie ili mankis. Kelkaj ĉeĥaj filatelistoj petis min, ke mi esperantigu artikoleton pri "celina" (ĉeĥa esprimo pri koverto kun presita poŝtmarko), sed mi longe ne povis trovi ne nur esperantlingvan tradukon, sed ankaŭ alilingvajn. Fine mi sukcesis kaj trovis ankaŭ artikolon de Vladimír Váňa (gajninta per siaj filatelaĵoj multajn medalojn) pri "tutaĵoj". Tial mi decidis fari ankaŭ artikoleton en Esperanto. Mi estis konvinkita, ke mi enmetis ankaŭ la ligojn al la ĉeĥa "celina", franca "entier postal" ktp. same, kiel mi faris en la ĉeĥa. Mi miras pri via informo, ke mi forgesis. Nu, miaj 60 jaroj jam postulas certan imposton. Mirmal.

Martin Novosad‎‎ redakti

Saluton, Mirmal. Mi vidis, ke vi aldonis intervikian ligilon al Martin Novosad‎‎. Sed mi ĵus rearanĝis ĝin per Vikipedio:Vikidatumoj. Nun la esperanta ligilo ankaŭ aperas ĉe la ĉeĥa artikolo, kvankam ĝi uzas lian pseŭdonimon kiel titolon. Sed mi metis aliason al Vikidatumoj. Krome aperas redakta ligilo sub la listo de intervikiaj ligiloj. Ĝi kondukas al la koncerna paĝo ĉe Vikidatumoj. Tio estas sufiĉe nova trajto de nia vikipedio, aktivigita nur la 6-an de marto. Se vi ankoraŭ havas demandon, vi povas demandi min aŭ KuboF. Li foje kreis la helpopaĝon pri Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:15, 11 Mar. 2013 (UTC)

Saluton Tlustulimu, koran dankon, ke vi korektis la aferon, mi vidas ĝin unuafoje en mia vivo. La ĉeĥa paĝo eĉ ne volis permesi al mi uzi la malnovan sistemon. Sed mi havas ankoraŭ peton. Iam tiam aperas supre sur la paĝoj surskribo en erara Esperanto: "Kiel devas esti uzatan la 1,3milionoj de US dolaroj de la Vikimediaj donacoj? Komentu la proponoj faritaj de kvar organizaĵoj (angle) al Komitato pri uzado de la fondusoj." En la unua frazo la akuzativo ne rajtas esti, en la dua ĝi male mankas. Mi serĉis la tekston por ĝin korekti, sed ne trovis. Mirmal.

Saluton, Mirmal. La tekston "Kiel devas esti uzatan la 1,3milionoj de US dolaroj de la Vikimediaj donacoj? Komentu la proponoj faritaj de kvar organizaĵoj (angle) al Komitato pri uzado de la fondusoj." mi ne vidas, eble ĉar oni forigis ĝin aŭ eble ĉar mi per CSS malaperigas ĝin. Vi ne povas ŝanĝi aŭ korekti ĝin, ĉar ĝi devus stari en la MediaWiki-nomspaco. Tiun nur povas prilabori administrantoj. --Tlustulimu (diskuto) 22:24, 11 Mar. 2013 (UTC)

Ratíškovice redakti

Saluton, Mirmal. Mi vidis, ke vi ne aranĝis la intervikiojn de Ratíškovice laŭ malnova kaj nova sistemoj. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q2352852, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 16:01, 3 Maj. 2013 (UTC)

Jes, mi scias, mi ĝuste nun troviĝas en kurso, kie oni instruas al mi, kiel ĝin fari. Bedaŭrinde, subite aperis problemoj kun konekto al Vikipúedio, tial mi prefere konservis ne finfaritan paĝon, por ke mi ne perdu la jam faritan laboron. Plie mi estas en eksterlando kaj laboras per fremda komputilo, kiun mi ne tute bone konas. Miroslav

Bildo sen konata fonto redakti

Sal Mirek. Mi trovis la bildon Dosiero:SAMLA.JPG, ĉu vi bv. povus aldoni al ĝi informojn pri fonto de la bildo kaj permesilo? Ĉar en ĝia nuntempa stato ĝi estas inda por forigo. Amike. --KuboF (diskuto) 23:33, 3 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, la portreton de Šamla mi prenis el la gazeto Ligilo 1937, paĝo 19. Alia bildo aperis en Ligilo 1936, p. 29, grupa foto de Verda Stacio. Kelkaj tiaj fotoj restis ankau en nia kluba arkivo. Tiujn publikigis Enciklopedio de Brno Enciklopedio de Brno kaj Enciklopedio de Brno Šamla. Kompreneble, specialajn rajtojn pri la foto mi ne havas, do forigu ĝin kaj anstataŭu ekzemple per ligo al la urba Enciklopedio supre menciita. Mirek

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:31, 30 Dec. 2013 (UTC)

Fakaj verkoj en Esperanto redakti

Saluton. Bonvolu vidi mian komenton ĉe Diskuto:Fakaj verkoj en Esperanto. Amike. --KuboF (diskuto) 18:08, 23 Jul. 2014 (UTC)

Edifico redakti

Saluton. Laŭ mia scio ne ekzistas tiu vorto en Esperanto, sed konstruaĵo. Tion mi jam korektis en kelkaj el viaj artikoloj pri gimnazioj. Krome mi aldonis Ĉeĥion, post Brno, ĉar vi scias pri kiu lando temas, sed ne ĉiuj esperantistoj scias tion.--Seminario (diskuto) 12:07, 4 Nov. 2014 (UTC)


Saluton,

la vorto edifico ekzistas en Esperanto ekde 1932, kiam Francisco Azorín Izquierdo eldonis Universalan terminologion de la arkitekturo, nun elŝutebla ĉi tie: http://bitoteko.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/2636

La vorto estas ankaŭ en Nepivaj Vortoj de André Cherpillod kaj ankau en Vikipedio mem https://eo.wikipedia.org/wiki/Edifico

Mia samurbano Jan Werner, grava konstrufaka specialisto kaj redaktoro de pluraj Jarlibroj de TAKE diris al mi, ke konstruaĵo estas tro ĝenerala kaj nepreciza esprimo, kiu ofte signifas konstruatan objekton, ankorau ne konstruitan, domo taugas pli por privataj objektoj, sed por teatroj, lernejoj, oficoj k.s. taugas edifico.

Mirmal

P. Ŝumilov redakti

Saluton Miroslav,

al mi en vikipedio mankas artikoleto pri la sovetunia esperantisto P. Ŝumilov (ekzemple estas ruĝa ligilo pri li en la teksto Sovetrespublikara Esperantista Unio). En via retejo aperas mencio pri lia morto kaj pri nekrologo en la jareldono 1973 de la ĉeĥoslovakia eldono de la gazeto "Paco". Se vi havas tiun nekrologon, ĉu vi povus kolekti la informon por vikipedia teksto? ThomasPusch (diskuto) 07:56, 2 Sep. 2015 (UTC)

Saluton Thomas,

mi provos, sed nun mi estas malsana (38,5), kiam resaniĝos, mi iomete serĉos. Miroslav

Saluton!

Vi kreis artikolon Dezső Szentmáriay, ekzistas ankaŭ Listo de hungaraj esperantistoj, en kiu estas ligilo Dezsö Szentmáriay.

Se mi bone rigardas, la sola diferenco estas en dustreko kaj dupunkto super O. Tion nehungaro povas facile miksi. Mi prenis la artikoleton el Enciklopedio de Esperanto, p. 530, ĉar Chuck Smith petis min, ke mi enmetu ĉiujn atikolojn en Vikipedion, por ke oni povu ili aktualigi. Mi opinias, ke temas pri la sama persono, sed mi ne scias, ĉu ĝusta estas dupunkto aŭ dustreko. Mirmal

Ĉu ĉi tio estas du malsamaj personoj? Se ne, kiu estas la vera nomo? Maksim (diskuto) 15:04, 31 Jan. 2016 (UTC)

Nikolai Noskov redakti

Saluton kara Mirmal! Mi ne scias Esperanto, sed vi faru la ordon: vi povas fari en via lingvo Esperanto artikolo pri muzikisto Nikolai Noskov? Se vi faras tiun artikolon, mi estos tre dankema! Dankon or Děkuji! --92.100.18.122 19:54, 25 sep. 2016 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Korekto pri Libuše Dvořáková redakti

Saluton, mi aldonis la daton de ŝia naskiĝo laŭ informo el la informkesto. Bedaŭrinde iam eraro aperos en la informkestoj, sed mi jam korektis la informon en la ŝablono kaj la kategorio ekvidinte vian komenton ĉe via redakto. Kaj ankoraŭ unu noto. Vi skribis vian mesaĝon al mi en mia uzata paĝo. Vi devis skribi ĝin en mian diskutan paĝon. :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 19:01, 13 dec. 2019 (UTC)Reply

Dankon. Mirek

Ĉu vi hazarde ne scias, kie ŝi naskiĝis? Aldonebla informo. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:12, 13 dec. 2019 (UTC)Reply

Ŝi respondis jene: Ahoj Mirku, dole jsem se proklikala do vikipedie. Proto odpovídám raději Tobě. Narodila jsem se v Moravské Třebové, ale od roku 1967 žiji ve Svitavách. Liba

Mirmal

Multaj fotoj de esperantistoj daŭre sen ajna licenco redakti

Saluton Mirek, mi ĝojas vidi ke vi tute aktive redaktis dum la lastaj tagoj. Certe vi tute scias pri viaj multaj bildoj antaŭ pli ol jardeko alŝutitaj al vi sen libera licenco, kaj scias ke per jena ligilo vi tuj vidas ilin ĉiujn. Se vi mem faris la fotojn, vi povas en kelkaj sekundoj garantii ilian ĉiaman restadon en vikipedio, per aldono de la 10 karaktroj {{PD-mem}} (kompreneble enkopiebla per nur unu klavopremo). Ankaŭ se ne estis via propre faritaj fotoj kaj la historio estas iom pli komplika, sendube eblas pripsensi bonan klarigon kial vi havas rajton alŝuti la fotojn al vikipedio. Mi petas vin fari tion, kaj ne riski ke iam venos iu ajn fervora memdeklarita "vikipedio-policano" kaj forĵetos ilin al la virtuala rubujo. Nur vi, la alŝutinto, povas fari tion, kaj mi vere ŝatus ke viaj kontribuoj restu, ĉiam. Aidas (diskuto) 21:23, 3 jun. 2022 (UTC)Reply

Saluton Aidas, bedaŭrinde vi pravas, neniu foto estas mia, ĉar mi aĉetis telefonon kun fotilo nur antaŭ du monatoj. Mi alŝutis la bildojn en la infanaj jaroj do Vikipedio, kiam ne estis tiom severaj kondiĉoj, sed nun mi alŝutas neniujn. Mi havas arkivon de centoj, eble eĉ miloj da fotoj, ĉar esperantistoj al mi sendas siajn fotojn el niaj aranĝoj. Nome mi estas redaktoro de Starto kaj zorgas pri projekto Memoro de Ĉeĥa Esperanto-Movado, kie ni klopodas konservi informojn pri niaj esperantistoj, kluboj, libroj, gazetoj, aranĝoj ktp. Kiam iu mortas, oni sendas al mi liajn esperantaĵojn, iam eĉ albumojn kun fotoj. Mi havas fotojn, sed ne aŭtorajn rajtojn, kvankam la aŭtoroj ne zorgas pri ili. Ili simple fotis kaj disponigis siajn fotojn. Alia afero estas, kiam fotas profesiaj ĵurnalistoj, tiam gardas la kopirajton la redakcio. Mi ne scias, kiel la aferon rebonigi. Mirek Mirmal (diskuto) 16:31, 4 jun. 2022 (UTC)Reply

@Mirmal: Se esperantistoj sendas siajn fotojn al la redakcio de Starto kaj petas laŭeble publikigi ilin, tiam tute prave iom kuraĝe oni povas argumenti ke la kopirajto transiris al la redakcio de Start, reprezentita per sia redaktoro, kaj tiam la redaktoro povas prave aserti ke li havas la rajton liberigi ilin de iuj ĉi tie komplete ridindaj kopirajtaj pretendoj. Mi mem faris tion pri fotoj kaj dosieroj, kiujn mi mem faris kiel redaktoro de iuj gazetoj, ankaŭ IJK-kongreslibroj kaj Pasporta Servo-eldonoj en kies redaktado mi estis envolvita, eĉ liberigis ĉion el kopirajto kion presigis TEJO kiam mi estis estrarano pri informado, kaj kompreneble neniu iam ajn pridubis tiujn asertojn argumentante "sed TEJO tute ne estis memstara nederlanda asocio, tial ankaŭ la nuna prezidanto de UEA devas aprobi tion, aŭ ĉiuj estraranoj de TEJO senescepte devas subskribi kontrakton de liberiĝo": se vi diras ke vi estas la redakcio de Starto kaj vi liberigas grafikan materialon el la redakcia arkivo, tiam ĉiuj kapjesos kaj ĉiuj kontentos. Foje necesas iom kuraĝe laŭtigi sian starpunkton, sed ĉi tie eĉ la esperantistoj kiuj nepre volas Vikipedion vidi sen tute senlicencaj fotoj estas esperantistoj - ĉiu dankeme akceptos ke vi prenis la aserton esti la administranto de la arkivo de Starto kaj ke vi en tiu funkcio oficiale subtenas la uzon de iuj arkivaj fotoj en la esperanta Vikipedio. Punkto. Cetere, mi ne scias kiel okazas, sed la [https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kio_ligas_%C4%89i_tien%3F/%C5%9Cablono:Dosiero_sen_kopirajta_%C5%9Dablono kategorio de dubaj dosieroj malpligrandiĝas, kaj post eble jaro, eble semajno (depende kiom diligentas iu forigemulo) kaj kategorio malplenos. Do ne plu estas longa tempo... ThomasPusch (diskuto) 19:35, 28 dec. 2023 (UTC)Reply

Tute alia demando: Vi en junio 2005 metis iun ruĝan ligilon Avetis Patatjan al iu listo de armenaj esperantistoj, kaj evidente dum 18 jaroj neniu ajn havis ideon de kie havi materialon el tiu nomo fari artikolan ĝermon de 2-3 frazoj. Se vi havas iun materialon, bonvolu aldoni ĝin, alikaze la ruĝa ligilo Avetis Patatjan malaperos kaj Avetis oficiale deklariĝos forgesita... Evidente vi havis iun ideon en 2005, eble iam mem renkontis la esperantiston. Nun ankoraŭ estas ŝanco ne plene forgesigi la nomon... ThomasPusch (diskuto) 19:35, 28 dec. 2023 (UTC)Reply

Ronald M. Aarts redakti

Saluton. Prie, mi ricevis jenan mesaĝon de la priskribito: "I saw that you made some edits to the wikipedia page https://eo.wikipedia.org/wiki/Ronald_M._Aarts Thank you for that! I saw that there are some flaws remaining. In the English version there are 22 references (at the section References) and in the Esperanto version there are only 13, and they are superseded by a bullet, apparently there is something wrong, maybe you can have a look (in particular in the edit mode how they do it in the English version). In the text the references are noted as [number] while the wikipedia standard uses a superscript without brackets, see the English https://en.wikipedia.org/wiki/Ronald_Aarts version. Do you know the gentleman who started the Esperanto version? There are some more flaws in the Esperanto version. It says that I'm born 30 Nov 1955, which is not true, I'm born in 1956, and for safety reasons I don't mention my birth day and month, but they are NOT 30 Nov. Maybe you can make a link for Krommenie, DSP, Zernike (Frits_Zernike), TU/e (Teknika_Universitato_Eindhoven) they all have a corresponding wikipages in Esperanto. The link mentioned in "Listo de publikigitaj verkoj (artikoloj (PDF) kaj usonaj patentoj) troveblas sur la hejmpaĝo de Ronald M. AartsListo de publikigitaj verkoj (artikoloj (PDF) kaj usonaj patentoj) troveblas sur la hejmpaĝo de Ronald M. Aarts" is missing it is https://www.sps.tue.nl/rmaarts/ (please see again how this is done in the English version). If you like to add a Spanish version, that would be nice as well, I attach a macine translation, to save typing time. Again, thank you very much for your time and attention, I really appreciate this!". Kiam mi havos tempon, mi iom rigardos la artikolon.--kani (diskuto) 11:50, 22 nov. 2023 (UTC)Reply

Respondo al Ronald:

Mr. Zdeněk Heiser asked me to correct the Esperanto text, which his friend Hanny had Google-translated from the Dutch Wikipedia. Wikipedian Kani added an infobox based on a template, probably created for another person. I have already forwarded your message to him and am awaiting his response. Mirmal (Mi uzis Google tradukilon, mia angla ne estas bona