Ronald M. Aarts

Ronald M. AARTS (n. en 1956 en Amsterdamo), estas nederlanda elektroinĝeniero kaj fizikisto, verkinto, inventinto kaj profesoro en la kampo de elektroakustiko kaj signal-prilaborado en biomedicina teknologio.

Ronald M. Aarts
Persona informo
Naskiĝo 1956
en Amsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Teknika universitato Delft
Okupo
Okupo scienca esploristo
vdr

Biografio redakti

Ronald M. Aarts akiris BSc-gradon pri elektrotekniko en 1977 kaj la doktoran titolon pri fiziko de Teknika universitato Delft en 1995. Li aliĝis al la grupo pri optiko ĉe Philips esploraj laboratorioj (antaŭe konata kiel la Natlab), Eindhoven, Nederlando, en 1977. Lia esplorregiono komence inkludis servosistemojn kaj signaltraktadon por uzo en longludaj video-reproduktiloj kaj lumdiskaj reproduktiloj. En 1984 li aliĝis al grupo pri akustiko ĉe Philips Research Labs kaj laboris pri la evoluo de CAD-iloj kaj signal-prilaborado por laŭtparolilaj sistemoj.[1] [2] En 1994 li iĝis membro de la grupo por ciferecigado (Digital Signal Processing - DSP) ĉe Philips Research kaj gvidis esplorprojektojn por plibonigado de sonreproduktado per la uzo de DSP kaj la apliko de psikoakustikaj fenomenoj.

En 2003 li iĝis Philips-ano ĉe Philips Research kaj vastigis siajn interesojn al medicino kaj biologio aparte en la kampo de sensiloj kaj ilia signalprilaborado kaj sistemoj por ambulacia monitorado, dormo, kardiologio, perinatologio, monitorado de respondoj al medikamentaj drogoj (DRM) kaj epilepsia detekto.

Li estas la verkinto aŭ kunaŭtoro de pli ol 400 publikigitaj artikoloj kaj raportoj kaj havas sian nomon sur pli ol 250 patentpetoj, inkluzive de pli ol 175 en Usono (el kiuj pli ol 100 estis akceptitaj).[3] Pro siaj kreivaj kontribuoj ĉe Philips, li ricevis plurajn premiojn de la firmao, inkluzive de la Gold Invention Award (2012)[4] kaj la Diamond Invention Award (2018).[5]

Li baldaŭ akiris internacian rekonon kaj aprezon pro sia laboro, iĝante IEEE-ano (2007)[6] kaj ricevante la Chester Sall Award de la IEEE Consumer Technology (2017).[7] En 1998 li iĝis ano kaj en 2010 li ricevis la Arĝentan medalon de la AES (Audio Engineering Society).[8] Li ankaŭ estis kunorganizanto kaj prezidanto ĉe pluraj internaciaj kongresoj.

Aarts estas partatempa profesoro en Teknika universitato Eindhoven ekde 2006, kie li ĉefe kontrolas studentojn de magistraj kaj doktoraj fakoj. Ekde 1990 li estas prezidanto de la firmao Aarts Consultancy. En 2019, Aarts retiriĝis de Philips kaj nun koncentriĝas ĉefe pri sia akademia kaj konsulta laboro, ĉi-lasta inkluzive de teknikaj kaj intelektaj proprietaj konsiloj (IP). Li edziĝis al Doortje Ultee (1956-2009) en Krommenie la 14-an de septembro 1978. El ilia geedziĝo naskiĝis du filoj.

Pliboniĝo de basa sonoprilaboro redakti

Aarts kaj liaj kunlaborantoj ĉe Philips estis implikitaj en la evoluo, plibonigo kaj aparatara efektivigo de metodoj por plilaŭtigo de basoj kiuj utiligas la naturan psikoakustikan fenomenon konatan kiel la "mankanta fundamenta ondo" aŭ resta tono.[9][10] Malgrandaj reproduktoroj estas ĝenerale nekapablaj reprodukti tonojn de malaltaj frekvencoj, sed utiligane aŭdajn iluziojn oni povas uzi la fenomenon de virtualaj tonoj por ŝovi la malaltajn frekvencojn en pli altan frekvencan bendon, kiun la reproduktoroj povas reprodukti, tio ankaŭ estas nomata Ultra Bass;[11] aŭ oni povas moduli la tre malaltan frekvencbendon al ununura frekvenco por reproduktoro specife dezajnita por alta efikeco ĉe tiu ununura frekvenco, tio foje estas nomata Bary Bass.[12] Aliflanke, se la reproduktoro estas kapabla je reproduktado de malaltaj frekvencoj, sed ili ne ĉeestas en la muziko, tiuj frekvencoj povas esti derivitaj de la muziko per skemo de vastigo de bendolarĝo, tio estas nomata ankaŭ Infra Bass.[13] Finfine, sonkvalito, precipe de altfrekvencaj son-transduktiloj, povas esti plibonigita mildigante partojn de la basaj signaloj, tiel plibonigante la impulsan reproduktadon de basaj tonoj, tio foje estas nomata "elstaraj" basoj.[14]

Reproduktoraj kampoj kaj ilia radiado redakti

Ronald M. Aarts kaj liaj kunlaborantoj ĉe Philips ankaŭ dediĉis sin al la dezajno kaj aplikoj de laŭtparolila radiado. Plivastigita versio de la Zernike-polinomoj, konataj kiel ENZ,[15] estis aplikita por solvi direktajn kaj inversajn problemojn en akustika radiado de fleksebla cirkla piŝto ĉirkaŭita de rigida senfina ebeno (diafragmo) kaj de fleksebla sfera ĉapo sur rigida sfero. Ĉi-lasta montriĝas sufiĉe simila al tiu de reala reproduktoro.[16] La uzo de multoblaj reproduktoroj aranĝitaj en vico permesas specialajn karakterizaĵojn de radiado. Ekzemple, la "dolĉa punkto" (sweet spot) areo dum stereofona aŭskultado povas esti pliigita uzante transitajn tempodiferencojn, en tiu kazo la diferencon en alventempo de la sono inter la du oreloj, ankaŭ konata kiel pozici-sendependa stereo.[17] Alia aplikiĝo devas direkti la sonon direkte al aŭskultanto sen ĝenado de aliaj, tio estas konata kiel persona sono. Ankoraŭ alia aplikiĝo estas uzi kvadratajn fazajn tabelojn[18] por dezajni laŭtparolilerojn kiuj radias kiel ununura laŭtparolilo. Kalkuloj pri laŭtparolila radiado ofte postulas la Struve-funkcion, por kiu simplaj aproksimadoj estis derivitaj.

Plilarĝigo de Stereobazo redakti

Ĉe malgrandaj televidiloj kaj porteblaj aŭdo-aparatoj troviĝas reproduktoroj proksime unu apud la alia. Kun speciala signal-prilaborado, la tielnomataj fantomaj aŭ virtualaj fontoj povas esti kreitaj tiamaniere, ke ŝajnas, kvazaŭ la sono estas generita malproksime ekster la reproduktoroj.[19] Tiu principo estis aplikita fare de Philips al multaj televidiloj kaj aŭdo-aparatoj, sub la komerca nomo "Incredible sound". Reĝisoro Spike Lee en 1996 faris pri tio reklamvideon, kiu okazis sur Wall Street en Nov-Jorko.[20]

Akustika malvarmigo per reproduktoroj redakti

Reproduktoro en speciala ujo (kesto) povas generi sintezajn jetojn, kiuj ofertas avantaĝojn super ventumilo, kiel pli alta efikeco, pli granda dezajnolibereco kaj malpli da bruo kaj eluziĝo.[21] Eksperimentoj montris, ke por malgrandaj surfacoj ĝis proksimume 40 kvadrataj cm, la sintezaj jetoj malvarmigas pli bone kaj faras malpli da bruo ol ventumilo.

Ambulacia aŭ senobstrukca pacienta monitorado redakti

Monitorado de iuj malsanoj, kiel epilepsio, dormo kaj korproblemoj kiel atria fibrilado, kaj esencaj parametroj kiel ekzemple sangopremo, korfrekvenco kaj spirfrekvenco povas esti faritaj sen malhelpado de la paciento uzante fotopletismogramon (PPG). PPG-sensilo povas facile esti enkonstruita en braceleton kiel sporta horloĝo, vidu por superrigardo.[22]

Publikaĵoj redakti

Listo de publikigitaj verkoj (artikoloj (PDF) kaj usonaj patentoj) troveblas sur la hejmpaĝo de Ronald M. Aarts.[23]

Fontoj redakti

  • nederlanda, angla kaj franca Vikipedioj

Referencoj redakti

  1. An overview of papers in the field of loudspeakers and sound reproduction produced by the chair of SPS’ on AM of the TU/e.
  2. E. Larsen and R.M. Aarts, Audio Bandwidth extension. Application of Psychoacoustics, Signal Processing and Loudspeaker Design, J. Wiley, September 2004, ISBN 0470 85864 8..
  3. [1]
  4. "Benoemingen en onderscheidingen op het Nat.Lab - PDF Free Download".
  5. "Part-time professor EE has a hundred patents to his name". 8a de Majo 2018.
  6. [2]
  7. https://ctsoc.ieee.org/awards/sall.html Award voor 2015
  8. "Awards". Audio Engineering Society. Alirita en 2022-10-22. "[I]n recognition for outstanding contributions to research and applications of signal processing in acoustics and sound reproduction."
  9. "Pump up the bass and let others sleep".
  10. Financial Times Kion la orelo ne aŭskultas.
  11. U.S. Patent 6,134,330
  12. HARDWARE FOR AMBIENT SOUND REPRODUCTION Hardware for ambient Sound Reproduction
  13. U.S. Patent 6,961,435
  14. U.S. Patent 8,934,643
  15. "Extended Nijboer-Zernike (ENZ) Analysis & Aberration Retrieval".
  16. "Comparing sound radiation from a loudspeaker with that from a flexible spherical cap on a rigid sphere" (PDF).
  17. "Position independent stereo sound reproduction" (PDF).
  18. "On analytic design of loudspeaker arrays with uniform radiation characteristics" (PDF).
  19. Stereoverbreding Dirk van Delft, NRC, 2 Nov. 1995. Fantomen in stereo
  20. "Philips".
  21. "Synthetic Jet Cooling Part I: Overview of Heat Transfer and Acoustics" (PDF).
  22. "Overview of Photoplethysmography (PPG) related papers produced by TU/e-SPS chair on Ambulatory Monitoring" (PDF).
  23. homepage of Ronald M. Aarts tue.nl