Rennsteigklubo 1896: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
== Historio ==
La gimnazia profesoro kaj regionhistori-dialekta esploristo [[Ludwig Hertel]] el [[Greiz]] skribis en la gastlibro de la forstista domo ''Waidmannsheil'' (ĝi ekzistis ĝis 1988) proksime de Steinbach am Wald en oktobro 1892 alvokon fondi klubon. Tion subskribis 10 aliaj amikoj de [[Rennsteig]] kaj [[Turingia Arbaro]] (i.a. [[Luise Gerbing]] kaj [[Johannes Bühring]]). En la antaŭtagmezo de la pentekosta dimanĉo de 1896 (24-a de majo) la fondo estis farita ''por turisme taŭgigi kaj historie priesplori la Rennsteig-migradopadon''.
 
Estis ĉirkaŭ la fondokunsido la unua oficiala grupa migrado tra la tuta Rennsteig. Jam mallonge poste aperis la gvidlibro "Der Rennsteig des Thüringerwaldes" skribita de J. Bühring kaj L. Hertel, kun 2 postaj eldonoj ankoraŭ ĝis antaŭ 1930.