Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 371:
::::Ŝajnas, ke vi ion miskomprenas: Mi ne aldonis artikolon al la listo. La artikoloj ''vetludo'' kaj ''militfortoj'' simple mankis en la Esperanto-versio, kaj ili simple ĉiam mankis! Do mi fine kreis la du artikolojn, kiuj ĝis nun mankis, aferon, kiun oni nur tial ne rimarkis, ĉar ĝis nun du artikoloj, kiuj ne estas en la listo (kiuj traktis parencajn temojn) portis erare la markon. Ke tio estis tiel oni tuj rimarkas, kiam oni sekvas iliajn intervikiaj ligilojn ekzemple al la angla aŭ ni diru al la katalana, kies havendaj artikoloj ankaŭ kompletas. En la listo (https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_articles_every_Wikipedia_should_have), kiun vi mem citis ja ekzistas kaj ''gambling'' = [[vetludo]] kaj ''game'' = [[ludo]]. Ĉar ĝi mankis, evidente necesis ĝin krei. Kun kiu mi devintus interkonsenti? La artikolo mankis, do oni ĝin devis krei. Kiel vi mem asertas la listo en vikimedio estas la listo valida. En tiu listo mi nenion aldonis aŭ ŝanĝis. Ni ja simple supre konstatis, ke al ni daŭre mankis unu artikolo en la listo, kaj do mi komencis kompari nian liston kun la oficiala en vikimedio kaj finfine ja trovis post longa serĉado la mankantan. Kio daŭre ne estas tute kontrolita estas, ĉu eventuale ankoraŭ en alia kazo artikolo portas la markon, kiu ne apartenas al tiu listo, dum unu el la listo ne havas la markon. Tiun kontrolon mi estas nun farante. Ke iu Vandale forigis la markon, tamen evidente ne okazis, kio tamen okazis, estis modifoj en la oficiala listo, kiun ni en Esperanto ne jam sekvis (unu tia kazo estis Bruselo - tion mi jam korektis). [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 20:15, 1 Feb. 2015 (UTC)
::::Ke la listo ĉiam estas en movo, vi cetere povas vidi en la [https://meta.wikimedia.org/wiki/Talk:List_of_articles_every_Wikipedia_should_have vigla diskuto]. Do ni devas ĝin konstante observi, por konservi nian liston je aktuala stato. [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 20:23, 1 Feb. 2015 (UTC)
 
== Pri via stevardo-kandidateco ĉe Meta-Vikio ==
 
Kara DidiWeidmann! Mi simple volis kuraĝigi vin pri via stevarda kandidateco kaj esprimi miajn bondezirojn. Al mi malplaĉas ke iuj estas tiom burokratoj, ke ili kritikas kaj kontraŭas vin pro tioma bagatelaĵo kiel retpoŝta eraro! Vere la Vikimediistaro dum lastaj jaroj iĝas pli kaj pli strikta, regulema, konformiga ... [[Uzanto:Tempodivalse|'''Tempodivalse''']] ([[Uzanto-Diskuto:Tempodivalse|diskuto]]) 01:44, 12 Feb. 2015 (UTC)