Beatus Rhenanus: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
situata --> situanta; "situi" estas netransitiva
Linio 13:
==Biografio==
Lia patro, Antoine Bild, estis sukcesa viandisto en [[Rhinau]] (kaj el tio devenas lia nomo Beatus el Rhinau aŭ Beatus Rhenanus). Antoine elmigris al [[Sélestat|Schlettstadt]], kaj fine fariĝis [[Magistrato|magistratestro]]<ref>Verdire, en [[Mezepoko]] la magistratestro oficis kiel prefekto kaj juĝisto.</ref> de la urbo. Do, li povis doni al la filo bonegan edukadon. Rhenanus vizitadis la faman "Latinan Lernejon" de Schlettstadt, kaj, en 1503, li iris al la [[Sorbono|Universitato de Parizo]], kie li estis tre influita de la eminenta aristotelisto [[JacquesJakobo Lefèvre d'ÉtaplesStapulenso|Jacobus Faber Stapulensis]] (1455-1536), kaj de la franca filozofo [[Charles de Bovelles|Karolo Bovilo]]<ref>[http://data.bnf.fr/11893216/charles_de_bovelles/ Bibliothèque Nationale de France]</ref> (1475-1567).
 
En 1507, li reiris al Schlettstadt kaj poste li translokiĝis al [[Strasburgo]], kie li laboris kiel tekstokorektanto por la tipografo Mathias Schurer (1470–1519)<ref>[https://fr.wikipedia.org/wiki/Mathias_Schurer Mathias Schurer] (1470–1519) estis alzaca presisto kaj tipografo.</ref>. Krom tio, li konatiĝis kun la grandaj [[Alzaco|alzacaj]] humanistoj kiaj: [[Jakob Wimpfeling]], Johann Geiler von Kaysersberg kaj [[Sebastian Brant|Sebastiano Branto]]. Ekde 1508, li komencis siajn laborojn kiel verkisto, pretigante la prefacon de la "Proverbaj kaj Moralaj leteroj"<ref>Lettres proverbiales et morales, verko de Faustus Andrelinus (1450–1518).</ref> de sia pariza majstro Publius Faustus Andrelinus (1450–1518)<ref>[[:it:Fausto_Andrelini|Faustus Andrelinus]] (1450–1518) estis itala humanisto.</ref>, ĝis kiam, en 1509, li publikigas la Proverbaron de Erasmo<ref>[http://sites.univ-lyon2.fr/lesmondeshumanistes/category/adages-erasme/ Mondes Humanistes et Classiques]</ref><ref>[[:fr:Adages|Adagium]] estas kolekto da grekaj latinaj proverboj, kompilita de [[Erasmo de Roterdamo]], unue publikigita en la jaro 1500.</ref>, kaj, en la sekva jaro, La Vivo de [[Johann Geiler von Kaysersberg|Gejler]], granda predikisto liaepoke.