Bjalistoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 185:
La situacio ne pliboniĝis ankaŭ post la jaro 1807 kiam Bjalistoko iĝis parto de la [[Rusia Imperio]]. La distrikto iĝis gubernio kaj Bjalistoko de tiu tempo iĝis provinca urbo.
 
Dum la [[novembra ribelo]] (1830) la urbo iĝis la ĉefstabejo de rusa militestro Ivan Dibiĉ. Post malvenko de la ribelo, oni komencis rusigi eduksistemon. La bjalistoka gimnazio estis transformita al rusa lernejo kaj la teatro estis fermita. En 1834 rusaj estroj kreis impostan limon inter [[Kongresa Pollando]] kaj Rusio. Tiu malbona por Pollando tempo montriĝis tre bona por evoluo de la urbo. Rusio estis la ĉefa ricevanto de produktaĵoj de polaj fabrikistoj. [[Lodzo|Lodzaj]] fabrikistoj timis pri bankroto kaj translokiĝis kun siaj entreprenoj al Bjalistoko, la urbo apud limo. Pro tio Bjalistokon oni nomis ''[[Manĉestro]] de nordo''. En [[1851]] la limon oni nuligis. En 1859 naskiĝis [[Ludoviko Zamenhof]]. En la [[19-a jarcento]] loĝis ĉi tie ĉefe [[judoj]], poloj, rusoj, germanoj, kaj belorusa, tatara kaj litova minoritatoj.
 
En 1862 kreita fervoja linio inter Varsovio kaj [[Peterburgo]] venigis industrion al la urbo. Oni enkondukis vapormaŝinojn.