Montuno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La termino ''montuno'' ligiĝas kun la orienta parto de [[Kubo]], trapenetrita per montoĉenoj: la [[Sierra Maestra]], kiu pasas inter Cabo Cruz kaj la porto de [[Santiago de Kubo]] laŭlonge de la suda marbordo kaj limiĝas norde kun la valo de la [[Rivero Kaŭto]] kaj etendiĝas pli orienten en la Sierra de Cristal, en la regiono inter Mayarí, [[Guantánamo]] kaj [[Baracoa]] kun la plej altaj altaĵoj de Kubo (Pico Turquino, Pico Martí kaj La Gran Piedra). La vorto tamen ne celas verasence la montoĉenojn, sed la malproksimajn montarajn regionojn kaj senvojajn terenojn, en kiuj nur dise vivas [[kamparano]]j. ''Montuno'' - kampara – per tio malas al ''urbana''.
== Signifo ==
''Montuno'' estas kuba vortkreaĵo, alikaze ne ekzistanta en la hispana lingvo kaj havas plej diversajn signifojn kaj kromsignifojn:
* La unuaj koloniistoj, kiuj ekloĝis en la oriento de la insulo ersten Siedler, plejparte estis hispandevenaj, venis aŭ de [[Andaluzujo]] aŭ de la [[Kanarioj]]. Krom tio la oriento de Kubo geografie najbaras al [[Haitio]]. Dum la ribelo kontraŭ la franca kolonia imperio en 1791 multaj nigrulaj kamparaj laboristoj fuĝis de Haitio sur la najbaran insulon Kubo kaj kunportis siajn tamburritmojn kun la apartenaj tradicioj, kantoj kaj dancoj. Tiuj ĉi intermiksiĝis dum la paso de la tempo kun la gitarmuziko de la hispanaj kamparanoj. Jen ekestis tiel gravaj kubaj ritmoj kiel [[danzono]] kaj [[kuba sono|sono]]. Montuno per tio reprezentas originecon kaj originalecon. Ĉi tie en la oriento oni trovas la tradiciajn familiajn strukturojn kun komunaj festroj, tie ĉi troviĝas la origino de kuba muziko.
[[Kategorio:Kuba muziko]]
[[Kategorio:Kubaj dancoj]]