Malfermi la ĉefan menuon

Montuno (hispane: de la monto) estas la nomo de instrumenta parto en kuba muziko; krome ankaŭ dancostilo de kuba sono. Montuno ankaŭ nomiĝas la skemo de kuba muziko en la piano.

DevenoRedakti

La termino montuno ligiĝas kun la orienta parto de Kubo, trapenetrita per montoĉenoj: la Sierra Maestra, kiu pasas inter Cabo Cruz kaj la porto de Santiago de Kubo laŭlonge de la suda marbordo kaj limiĝas norde kun la valo de la Rivero Kaŭto kaj etendiĝas pli orienten en la Sierra de Cristal, en la regiono inter Mayarí, Guantánamo kaj Baracoa kun la plej altaj altaĵoj de Kubo (Pico Turquino, Pico Martí kaj La Gran Piedra). La vorto tamen ne celas verasence la montoĉenojn, sed la malproksimajn montarajn regionojn kaj senvojajn terenojn, en kiuj nur dise vivas kamparanoj. Montuno - kampara – per tio malas al urbana.

SignifoRedakti

Montuno estas kuba vortkreaĵo, alikaze ne ekzistanta en la hispana lingvo kaj havas plej diversajn signifojn kaj kromsignifojn:

  • La unuaj koloniistoj, kiuj ekloĝis en la oriento de la insulo ersten Siedler, plejparte estis hispandevenaj, venis aŭ de Andaluzujo aŭ de la Kanarioj. Krom tio la oriento de Kubo geografie najbaras al Haitio. Dum la ribelo kontraŭ la franca kolonia imperio en 1791 multaj nigrulaj kamparaj laboristoj fuĝis de Haitio sur la najbaran insulon Kubo kaj kunportis siajn tamburritmojn kun la apartenaj tradicioj, kantoj kaj dancoj. Tiuj ĉi intermiksiĝis dum la paso de la tempo kun la gitarmuziko de la hispanaj kamparanoj. Jen ekestis tiel gravaj kubaj ritmoj kiel danzono kaj sono. Montuno per tio reprezentas originecon kaj originalecon. Ĉi tie en la oriento oni trovas la tradiciajn familiajn strukturojn kun komunaj festroj, tie ĉi troviĝas la origino de kuba muziko.
  • Kampara instrumentistaro sindediĉa al sono konsistis el tri vagantaj muzikistoj kun tres, guiro kaj bongoj. Tion kubaj urbanoj malestimis kiel mizereta. Nur en la urbaj salonoj ĝi estis pligrandigata al impona ensemblo. Je la danco la urbano reprezentas elegantecon kaj stilo. Dece viro ĉirkaŭirigas virinon per sentoplenaj movoj ĉirkaŭ sin. En montuno oni dancas per la tuta korpo: ŝultroj, kapo kaj genuoj, kaj oni multe movas al supran korpon kaj la brakojn, la danco efikas ludema. Dancfiguroj, kiuj entenas saltajn elementojn, ofte estas nomataj montunoj. Montuno je dancado ofte estas sentata kiel modesta kaj maldeca.
  • La kvara kaj lasta parto de danzono nomiĝas montuno. Tiu ĉi konsistas el akcelata finalo, en kiu denove ĉiuj temoj kaj citaĵoj el la antaŭaj partoj aperas intermiksataj. En la 1930-aj jaroj ekestis en Kubo miksformo el danzono kaj sono, la son montuno. Ĝi havas nur du partojn: kantoparto kun rekantaĵo kaj strofoj kaj instrumenta kaj ritma partoj. Ĉi lasta estas la montuno. Jen la ritmo estas intensigata kaj la aŭskultantoj vere dancinstigataj. Je tio la muzikinstrumentoj improvizas liberajn solaĵojn. Montuno ĉikaze reprezentas vivoĝojon kaj liberan muzikan ludon.

Montuno kiel pianakompana skemoRedakti

 
2-3 pianomontuno en oktoj

Montuno nomiĝas ankaŭ la akompana skemo de kuba muziko fare de la piano. La tipaj voĉoj por pianomontunoj estas oktoj. Sonny Bravo, pianisto de ĵazo kaj latinida muziko, klarigis montunon jene:

Vi povas ludi ĝin per oktaj unuopaj notoj en ambaŭ manoj. Aŭ vi povas priduobligi ĝin. Se vi akompanas kantiston, vi ne volas fariĝi tro intensa. Sed kiam la blovinstrumento envenas la mambon, vi devas trudiĝi iom pli. Je ĉi tiu punkto mi duobligas la okton de mia dekstra mano, dum kiam mi ankoraŭ ludas unuopan noton en la maldekstra mano. Por fariĝi vere intensa, mi ludos duoblajn oktojn en ambaŭ manoj.[1]
 
2-3 pianomontuno kun ĵazvoĉoj

Kiam montunoskemoj eniris ĵazon, ĵazaj harmonioj siaflanke adaptiĝis al la montunoj de la dancmuziko: la interŝanĝo inter populara muzikokuba kaj ĵazo funkciis ambaŭdirekten.

De la ĵazo venis la harmonia lingvo baziĝata sur la etendiĝaj harmonioj el alteraciitaj kaj ne-alteraciitaj naŭtoj kaj dektritoj same kiel kvartakordoj. Tiuj ĉi harmoniaj artifikoj eniris salson per la pianostilo de Eddie Palmieri kaj la bando Puerto Rican Papo Lucca. Ili prenis tradiciajn pianofigurojn baziĝantajn sur simpla toniko-dominanta harmoniaro kaj elformis ilin per modernaj harmonioj—Gerard (1989: 8-9).[2]

ReferencojRedakti

  1. Boggs, Vernon W., ed. (1991: 319). Sonny Bravo quote in "Secrets of Salsa Rhythm." Salsiology: Afro-Cuban Music and the Evolution of Salsa in New York City. Westport, Connecticut: Greenwood Press.
  2. Gerard, Charley (1989: 8-9). Salsa! The Rhythm of Latin Music. Crown Point, Indiana: White Cliffs.