Helena mitologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ligilo
Linio 160:
 
== Helena kaj romia konceptoj pri la mitaro ==
Mitologio troviĝis en la kerno de la ĉiutaga vivo de laen antikvaAntikva Grekio<ref name="Johnson15">Johnson, C.D. ''Understanding the Odyssey'', paĝ. 15. Eld. Greenwood Press, [[2003]]. ISBN 0-313-30881-0.</ref>. Helenoj interpretis la mitologion kiel esenca parto de ilia historio, ili uzis mitojn por klarigi naturajn fenomenojn, kulturajn malsamecojn, tradiciajn malamikecojn aŭ aliancojn, ktp. Oni kutime fieris pri la genealogia arbo de la regantoj, kiukiuj kutime devenis el iu dio aŭ loka heroo. Preskaŭ neniu eĉ dubis pri la vera bazo, ekzemple, de la rakontoj pri la Troya milito en la ''Iliado'' aŭ la ''Odiseado''. Laŭ [[Victor Davis Hanson]]<ref>Milithistoriisto, kolumnisto, eseisto pri politiko kaj eksa profesoro pri klasika kulturo.</ref> kaj [[John Heath]]<ref>Lektoro pri klasika kulturo en [[Santa Clara University]].</ref>, akiri detalan sciadon pri la homera epika poemaro iĝis por la helenoj bazo de ilia oficiala klereco. Homero estis «la instruado de Grekio» (Ἑλλάδος παίδευσις) kaj lia verkaro, «la Libro»<ref name="hanson37">Hanson, V.D. kaj Heath, J. ''Who Killed Homer?: The Demise of Classical Education an the Recovery of Greek Wisdom'', paĝ. 37. Eld. Simon & Schuster, [[1998]].</ref>.
 
=== Filozofio kaj mito ===
[[Dosiero:Plato-raphael.jpg|eta|<center>[[Platono]] laŭ la [[fresko]] de [[Rafaelo]] ''[[La lernejo de Ateno]]'', kie li similas, verŝajne intence, al [[Leonardo da Vinci]]. La filofozo ekskludis en sia utopia ''Republiko'' la studadon de [[Homero]], de la grekaj tragedioj kaj de la mitaj tradicioj al ili rilantaj.]]
 
Pro la pliiĝo de filozofio, historio, prozo kaj [[raciismo]] en la malfrua [[5-a jarcento a.K.]], la sorto de la mitoj iĝis necerta, kaj la mitaj genealogioj estis anstataŭitaj per koncepto de historio kiu provis ekskludi supernaturon (ekzemple, la ''[[Historioj]]'' de [[Tucidido]]<ref name="Griffin80">[[J. Griffin]]. ''Greek Myth and Hesiod'', 80</ref>). Dume, poetoj kaj dramistoj reverkis la mitojn, kaj grekaj historiistoj kaj filozofoj komencis kritiki ilin<ref name="Miles7">G. Miles, ''Classical Mythology in English Literature'', 7</ref>.
 
Kelkaj radikalaj filozofoj kiel [[Ksenofano]] el [[Kolofono]] jam komencis enklasigi la rakontojn de la poetoj kiel blasfemaj mensogoj en la [[6-a jarcento a.K.]] Ksenofano plendis pri la atribuo, fare de Homero kaj Heziodo, al la dioj de "ĉio hontinda de la homaro; ili ŝtelas, adoltas, kaj trompas unu la alian"<ref name="Graf169-170">F. Graf. ''Greek Mythology'', 169–170</ref>. Tiu pensmaniero trovis sian plej vastan esprimon en ''[[La respubliko]]'' kaj ''[[Leĝoj]]'' de [[Platono]], en kiuj li kreis siajn proprajn alegoriajn mitojn (ekzemple la vizio de Er en ''La respubliko''), atakis la tradiciajn rakontojn pri la trompoj, ŝteloj kaj malfidelaĵoj de la dioj kiel malmorale, kaj protestis kontraŭ ilia elstara rolo en literaturo<ref name="Miles7" />. La kritiko de Platono estis la unua grava defio al la homera mitologia tradicio<ref name="Hanson37" />, kiun li priskribas kiel "la klaĉado de maljunaj edzinoj"<ref name="The176b">Platono. ''Theaetetus'', [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text.jsp?doc=Plat.+Theaet.+176b&fromdoc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0170 176b].</ref>. Siavice, [[Aristotelo]] kritikis la kvazaŭ-mitan vidpunkton de la antaŭsokrataj filozofoj, kaj substrekis ke ''"Heziodo kaj la teologiaj verkistoj estis interesitaj nur pri tio, kio ŝajnis kredinda al ili mem, kaj meritas neniun respekton de ni ... do ne meritas la penon konsideri serioze tiajn verkistojn kiuj fanfaronas en la mita stilo; kaj al tiuj, kiuj ankoraŭ klopodas pruvi iliajn asertojn, ni devas daŭre pridemandi"''<ref name="Griffin80" />.
 
Tamen, eĉ Platono ne sukcesis dekutimigi sin kaj sian socion de la mita influo. Lia propra karakterizado de [[Sokrato]] baziĝas sur la tradiciaj homeraj kaj tragediaj padronoj, uzitaj fare de la filozofo por laŭdi la justan vivon de lia instruisto<ref name="Apology28b-d">[[Platono]]. ''[[Apologio de Sokrato (Platono)|Apologio]]'', [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text.jsp?doc=Plat.+Apol.+28b&fromdoc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0170 28b-d].</ref>:
 
{{quote|Eble iu diros: "do, ĉu vi ne estas embarasita, Sokrato, pro plenumo de tia okupo, kiu ebligas ke vi troviĝu en danĝero de esti kondamnita je mortopuno kiel rezulto?" Sed mi redonis al tiu justan respondon: "vi ne pravas, sinjoro, se vi pensas ke homo en kiu troviĝas eĉ malgranda merito devus pripensi danĝeron de vivo aŭ morto, kaj anstataŭe, vi konsideru nur, kiam li agadas, ĉu tio kion li faras justas aŭ maljustas kaj ĉu liaj agoj estas propraj de virta aŭ malvirta homo. Ĉar laŭ via argumento, ĉiuj duondioj mortitaj en Trojo agadis malĝuste, inkluzive la [[Aĥilo|filo de Tetiso]], kiu tiel malestimis danĝeron, anstataŭ elteni ĉiun malhonoron, ke kiam lia patrino (kaj ŝi estis diino) diris al li, okaze de lia intenco mortigi Hektoron, mi pensas ke plimalpli la jenon:
:«Mia filo, se vi venĝas la morton de via amiko [[Patroklo]] kaj mortigas Hektoron, vi mem mortos. Ĉar tuj, post tiu de Hektoro, estas morto destinita al vi<ref>[[Homero]]. ''[[Iliado]]'', 18.96.</ref>».
Kiam li aŭdis tion, li malgravigis morton kaj danĝeron, kaj multe pli timis vivon kiel malkuraĝulo ol morton venĝante siajn amikojn, do li diris:
:«Pli bone mi mortu tuj, post farado de venĝo sur la krimulo, ke restu ĉi tie, mokita apud la kurbaj ŝipoj, kiel ŝarĝo de la tero».}}
 
Hanson kaj Heath konsideras ke la malakcepto fare de Platono de la homera tradicio ne estis favore ricevita fare de la loka greka civilizo<ref name="Hanson37" />. La antikvaj mitoj supervivis en loka kultado. Ili daŭre influadis poezion kaj inspiradis pentrarton kaj skulptadon.<ref name="Griffin80" />.
 
Pli diplomatece, [[Eŭripido]], dramisto de la [[5-a jarcento a.K.]], ofte ludis kun la antikvaj tradicioj, mokante ilin, kaj per la voĉo de siaj karakteroj li aldonis dubonuancojn. Ankoraŭ la temoj de liaj verkaĵoj estis prenitaj, sen escepto, de la mitaro. Multaj el tiuj teatraĵoj estis verkitaj en respondo al antaŭa versio de la sama aŭ simila mitaĵo. Eŭripido plejparte kontestas la mitojn pri la dioj kaj komencas sian kritikon kun obĵeto simila al tiu, antaŭe esprimita, de [[Ksenokrato]]: la dioj, kiel tradicie reprezentite, estas tro krude [[Antropomorfismo|antropomorfaj]]<ref name="Graf169-170" />.
 
== La grekaj dioj ==