Plantoscienco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 48:
Gravas en la [[17-a jarcento]] la esploro de planta anatomio kaj biologio. [[Marcello Malpighi]] verkis ''Anatome plantarum'' (Anatomio de Plantoj). [[Robert Hooke]] en sia ''Micrographia'' priskribis insektojn kaj plantojn observatajn per [[mikroskopo]], kaj uzis unuafoje la vorton "[[ĉelo]]" ĝuste pri la ĉeloj de iu planto, ĉar ĝi similis al mielĉeloj de [[abelujo]]. [[Antoni van Leeuwenhoek]] aldonis multe da pluaj mikroskopaj observoj, ne nur pri plantoj, sed ankaŭ pri animaloj, bakterioj ktp. [[Rudolf Jacob Camerarius]] skribis ''De sexu plantarum'' (Pri la Sekso de la Plantoj). [[Joseph Pitton de Tournefort]], kiu skribis plurajn verkojn pri plantoscienco, helpis klarigi la difinon de [[genro]].
 
La moderna klasado naskiĝis dum la [[18-a jarcento]]. Jam je la fino de la antaŭa jarcento, [[John Ray]] en sia verko ''Historia plantarum generalis'' (Ĝenerala Historio de Plantoj) klare apartigis [[Unukotiledonaj plantoj|unukotiledonajn]] kaj [[Dukotiledonaj plantoj|dukotiledonajn plantojn]], [[nudsemplantoj]]n kaj [[angiospermoj]]n. [[Anna Atkins]], naskiĝinta je la nomo Anna Children, estis angla botanikistino kaj ilustristino. Ŝi publikigis la unuan libron, kiu ilustriĝis ekskluzive per fotografia tekniko, kaj konsideratas unu el la unuaj fotistinoj.
 
[[Dosiero:Carolus Linnaeus (cleaned up version).jpg|ete|dekstre|160px|thumb|Karolo Lineo, portreto farita de [[Alexander Roslin]]]]