Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→KAEST 2014: KAEST 2014 jam okazis |
Venca24 (diskuto | kontribuoj) →KAEST 2010: referenco al prelegoj |
||
Linio 46:
KAEST en [[2010]], unuafoje organizata de [[E@I]], revenis post 22 jaroj al [[Slovakio]] (ĝi okazis en [[Modra]]-Harmónia) kaj akceptis 52 partoprenintojn el 15 landoj. Ĵaŭde vespere post la alveno okazis solena malfermo, [[interkona vespero]], [[vingustumado]] kaj komuna [[kantado]]. Vendrede antaŭtagmeze okazis trihora [[Vikipedio|vikipedia]] trejnado (gvidata de [[Pavla Dvořáková]] kaj [[Marek Blahuš]]) kaj ekskurso al [[Červený Kameň (burgo)|Červený Kameň]], posttagmeze [[komputilo|komputila]] ateliero kaj jam unua prelego. Sekve donis [[Petr Chrdle]] prelegon pri la ĝisnuna historio de KAEST kaj SAEST kaj prezentiĝis E@I kaj ĝia agado. Vespere okazis prezento de [[WikiTrans]], filmoj el [[TED (konferencoj)|TED]] kaj esperanto-[[retpaĝaro]]j. Sabate dumtage kaj dimanĉe ĝis la tagmanĝo okazadis la ĉefa prelega programo, en du paralelaj blokoj. Sabate vespere kunsidis [[Internacia Scienca Asocio Esperantista|ISAE]], projekciiĝis filmo pri [[Ján Maliarik]] kaj okazis kantado de [[popolkanto]]j. La aranĝo finiĝis dimanĉe post la tagmanĝo per ekskurso al [[Bratislavo]].
Dum KAEST 2010 okazis
Post KAEST 2010 samloke kaj kun parto de partoprenintoj kiuj restis okazis aparta [[komputila lingvistiko|komputillingvistika]] [[kolokvo]], kiu daŭris ĝis lunda vespero.
|