Vikipedio en Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
== Redaktantoj kaj artikoloj ==
En januaro [[2008]], la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94.000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100.000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj. En aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200.000 artikoloj.
 
=== Deveno de la redaktantoj ===
Inter aprilo 2011 kaj marto 2012, el ĉiuj redaktoj en la Vikipedio en Esperanto, 17,1 % estis faritaj el [[Francio]], 13,2 % el [[Germanio]], 11,6 % el [[Rumanio]], 10,1 % el [[Hispanio]], po 8,5 % el [[Ĉeĥio]] kaj [[Svislando]], 5,4 % el [[Usono]], 4,7 % el [[Hungario]], 3,9 % el [[Pollando]], 3,1 % el [[Belgio]] kaj po 1,6 % el [[Nederlando]] kaj [[Kolombio]]. Tio igas ĝin la plej internacia el la observitaj lingvaj versioj de Vikipedio, konkurante nur kun la [[Arablingva Vikipedio]], en kiu tamen 42,8 % da redaktoj venis el nur du landoj.<ref name="traffic" />
{| align="right"
|-
Linio 41:
}}
|}

== Graveco por la lingvo ==
La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: ''[[Enciklopedio de Esperanto]]'' (fakvortaro el 1934) kaj ''[[Esperanto en perspektivo]]'' (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ ''[[Scienca Revuo]]'', sed ne enciklopedio. Tial Vikipedio estas la unua vera enciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto kaj signifas grandan paŝon antaŭen por la Esperanto-komunumo.