Internacio de Proleta Esperantistaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝablono {{EdE}} anstataŭ nura kategorio
Linio 1:
[[Kategorio:Laborista Esperanto-movado]][[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]{{EdE|P}}
{{EdE|P}}
'''Proleta Esperantistaro'''. [[Internacio de Proleta Esperantistaro]] (IPE) fondiĝis en [[1932]] rezulte de grava skismo en mezo de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]], kiu estis ĝis tiam unueca mondorganizaĵo de iuj proletaj Esperantistoj (v. [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]], [[Laborista Esperanto-movado]]). Pro sia speciala „sennacieca“ [[ideologio]] kaj gvidado, SAT jam en la unua tempo de sia ekzistado malkontentigis multajn proletajn Esperantistojn. Ankoraŭ en [[1922]]-[[1923]] la ideaj kaj organizaj principoj de SAT estis forte kritikitaj el la flanko de [[SEU]], kiu eĉ eldonis specialan deklaracion pri tio titolitan „[[Nia pozicio]]“. Tamen ĉe la 3-a kongreso de SAT en [[Kassel]] [[1923]] estis atingita interkonsento, kaj dum la pluaj kvin jaroj SAT kaj SEU harmonie kunlaboris en plena konkordo. Tiuj ĉi jaroj estis la plej progresaj jaroj de SAT-movado.