Bonvolu peti permeson por funkciigi roboton en la esperanta Vikipedio. Se okazas konsento via roboto ricevos robotan statuson ĉi tie. Bonvolu konsideri la eblecon peti statuson de ĝenerala roboto.

Please ask for bot tag before of running your bot. If we agree your bot will get bot tag. Please consider the possibility asking global bot status.

--Tlustulimu (diskuto) 15:16, 24 Mar. 2015 (UTC)

Saluton, estas mi Blahma, kiu rulas la roboton, nuntempe lige al Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Kategorio:Enciklopedio de Esperanto A kaj similaj. Tio estas unufoja laboro, kiu ne ripetiĝos. Mi preskaŭ jam farus ĝin permane, sed la riparindaj artikoloj evidentiĝis iom tro multaj, pro kio mi preferis ekfunkciigi mian roboton ankaŭ ĉi tie. Atentindas, ke mi jam en 2005 havis la entute unua roboton ĉi tie, Uzanto:RBT. Ĝi havas la necesajn permesojn kaj mi uzus ĝin, se ne jam intertempe ŝanĝiĝintus la reguloj, laŭ kiuj robotoj devas enhavi "Bot" en sia nomo. Tial mi antaŭ kelkaj jaroj por la ĉeĥa Vikipedio registris novan konton "BlahmaBot" (unue mi volis daŭrigi per "RBT", sed tio estus kontraŭregule). Do mi nun havas roboton kun permeso sed maltaŭga nomo, kaj konton kun taŭga nomo sed sen eksplicita permeso. Sufiĉus do "transigi" la permeson al la nova nomo – sed ĉar permeson oni devas peti de stevardo kaj atendi konfirmon, mi preferis fari la laboron nun, dum mi ankoraŭ havas ĉiujn datumojn ĉe-mane kaj dum mi memoras pri la afero. Kun via petata afabla permeso, mi do preferas nun fini la kelkajn lastajn literojn de EdE (ankoraŭ proksimume 300 redaktoj), kaj sekve mi formale petos la permeson, kvankam mi tiumomente jam ne havos aliajn planojn por laboro. La ebleco fariĝi "ĝenerala roboto" estas interesa kaj konsiderinda – dankon pro la atentigo, pri tio mi ne pensis. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:34, 24 Mar. 2015 (UTC)
Mi ĵus petis robotan statuson por BlahmaBot, kune kun peto pri plirapidigita trakto: Vikipedio:Roboto/Permespeto#BlahmaBot. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 10:23, 25 Mar. 2015 (UTC)
✔ Farite @Blahma kaj BlahmaBot: Mi ĵus donis la statuson kaj deziras al vi sukcesas laboron. :-) --Tlustulimu (diskuto) 12:13, 28 Mar. 2015 (UTC)