Porŝipira veterprognozo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korekto koncerne DP07
Aldonita ", mallong-" al piednoto 2
Linio 2:
 
==Laŭ horoj==
La elsendohoroj estas jenaj (laŭ la [[Horzonoj en Eŭropo|Mez-Eŭropa Tempo]] kun konsidero de eventuala [[somera tempo]]): 01:48; 06:20; 13:01 kaj 18:54. Ili estas kune kun frekvencoj kaj aliaj informoj listigitaj kaj per griza linifono emfazitaj en la suba tabelo<ref>La tabelo baziĝas sur indikoj donitaj en Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie: ''Jachtfunkdienst 2009 – Nord-, Ostsee und Englischer Kanal'', Hamburg kaj Rostock, Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie, 2009, kaj krome sur radio-elsendoj aŭditaj de la redaktinto.</ref>. Komparcele la tabelo montras ankaŭ aliajn regulajn perradiajn disaŭdigojn de marveterraportoj fare de kelkaj aliaj Eŭropaj radio-sendostacioj<ref>Estas listigitaj nur disaŭdigoj en ordinara [[amplitudmodulado]] en [[Longondo|long]]-, [[Mallongondo|mallong-]] kaj [[mezondo]]. Pliaj, ne en la tabelo listigitaj perradiaj disaŭdigoj estas ekzemple en unu-flankbenda amplitudmodulado, [[frekvencmodulado]] (kiel tiuj de [[DP07 Seefunk]] dum la [[Akvosporto|akvosporta]] sezono) kaj [[Digital Audio Broadcasting|DAB+]] (kiel ekzemple fare de [http://de.wikipedia.org/wiki/NDR_Info_Spezial#NDR_Info_spezial NDR Info Spezial] je 00:05, 08:30 kaj 22:05 horo). La marveterraportoj de la listigitaj radio-sendostacioj estas ĉefe pri marpartoj apud Eŭropo.</ref>. La en la ''Shipping Forecast'' kaj similaj elsendoj donitaj informoj pri la geografia situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj ebligas onin fari al si aerpremmapon<ref>Io tia estas ilustrita en Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: ''Vetero kaj klimato de la mondo'', p. 5ff, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla esperantigita de Long, Kris).</ref>.
 
{{TabelKapoLaŭĈarta}}