i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Onklo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 17:12, 18. Okt 2008 (UTC)

Ikso-sistemo kaj ho-sistemo redakti

Saluton! Mi vidis, ke vi uzis la ho-sistemon en la diskuto ĉe Vikipedio:Baloto pri -ujo/-io en la artikolaj titoloj. Tamen rimarkindas, ke en Vikipedio estas tute facile uzi la korektajn ĉapelitajn literojn: ili aŭtomate aperas kaj per rekta tajpado, kaj per uzo de la ikso-sistemo. Ekzemple, se vi tajpas "cx" aŭtomate aperos "ĉ".

Kore, --WinstonSmith 11:54, 13. Jun 2009 (UTC)

Dankon por la atentigo. En Vikipedi-artikoloj (chef-artikoloj) mi uzas la supersignan skribsistemon. Sed en miaj diskutkontribuoj mi permesas al mi uzi la same Fundamentan h-sistemon kaj petas pri tio, ke oni ne "korektu" miajn diskutkontribuojn (se oni ilin citas, oni povas uzi kian ajn sistemon). Mi ja ankau ne "korektas" la diskutkontribuojn de aliaj al h-sistemo au kio ajn.
Kore, --Onklo 16:03, 13. Jun 2009 (UTC) (Andreas Kueck)
Saluton! Pardonu, ke mi ne pli frue respondis, sed en Vikipedio oni kutimas respondi ĉe la diskutpaĝo de la alrespondato, por ke tiu povu rimarki la komenton. Vi nepre scias plej bone ol mi, ke la Fundamento rajtigas la uzon de h nur kiam *ne eblas* uzi ĉapelitajn literojn; en Vikipedio tio tamen eblas per ĉia ajn klavaro. Amike, --WinstonSmith 18:27, 3. Jul 2009 (UTC)
Saluton! Dankon por via mesagho. Sed via tiurilata interpreto de l' Fundamento ne akordas kun tiu de Zamenhof (Respondo 45, "La Revuo", 1908, Augusto): "La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi 'h' anstatau supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio estas permesata ankau por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstatau per literoj ordinaraj, au per literoj presaj anstatau skribaj, tiel same ankau neniu povas protesti, se vi skribos per 'h' anstatau supersignoj." Tamen, kiel mi jam skribis (por vin trankviligi): En "veraj" Vikipediaj artikoloj mi uzas supersignajn literojn (kaj tiucele mi cetere ne bezonas la ikskodachon). Sed en kontribuoj al Vikipediaj diskut- kaj projektpaghoj mi plej ofte permesas al mi uzi la Zamenhofan skribon, kaj mi petas, ke neniu "korektu" miajn kontribuojn, same kiel mi ne "korektas" kontribuojn de aliaj al Vikipediaj diskut- kaj projektpaghoj. Ghenerale mi ne plu emas diskuti pri supersignoj. Chiuj esperantistoj simple respektu la tiurilatajn preferojn de la aliaj. Anticipan dankon. Amike, --Onklo 19:19, 3. Jul 2009 (UTC) (Andreas Kueck)