Karnavalo en San-Paŭlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
La '''karnavalo en San-Paŭlo''' ([[portugala lingvo|portugale]]: '''''carnaval de São Paulo''''') estas unu el la grandaj eventoj de la [[karnavalo]] en [[Brazilo]]. Simile al la [[karnavalo en Rio-de-Ĵanejro]] oni ankaŭ okazigas konkurson de la [[sambolernejo]]j, kiu lokas en la ''Sambódromo do Anhembi'' la antaŭkarnavalajn vendredon kaj sabaton.
== Historio ==
La karnavalo evoluis en la regionoj de Brazilo kiel ekzemple en [[Rio-de-Ĵanejrio]], [[Bahio]] kaj [[Pernambuko]] tre malsame. Dum kiaj la karnavalo de [[Karnavalo en Salvador|Salvador de Bahio]], [[Karnavalo en Recife|Recife]] kaj [[Karnavalo en Olinda|Olinda]] devenas de afrikaj tradicioj, en [[Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro|Rio-de-Ĵanejro]] ĝi baziĝas sur bone organizitaj karnavalaj asocioj kaj postaj [[sambolernejo]]j. La karnavalon de [[San-Paŭlo]] la kampara loĝantaro portis dum la kafokrizo en la urbon: Post prezfalo de la kafo okazis amasa enmigrado de la malriĉiĝinta loĝantoj el la kamparo al San-Paŭlo, kaj per tiuj ĉi ekestis la unuaj karnavalaj aranĝoj. La sambo en San-Paŭlo distingiĝas de tiu en Rio-de-Ĵanejro pro sia rapideco, paŝosinsekvo kaj muziko. Siajn radikojn havas la ''Samba Paulista''<ref>Sambo el San-Paŭlo</ref> en la laboro de la kafo-prilaborado, kiel esprimis Plínio Marcos <ref>brazila verkisto kaj aŭtoro de teatraĵoj dum la brazila militreĝimo (naskiĝinta la [[29-an de septembro]] [[1935]] en [[Santos]], mortinta la [[29-an de novembro]] [[1999]] en San-Paŭlo) sur http://www.tiosam.org/enciclopedia/index.asp?q=Carnaval_de_São_Paulo</ref>:
:''O samba de trabalho, durão, pŭadopuxado para o batuque''. – La sambo de laboro, daŭras, pelate de [[batuko]] --Plínio Marcos<ref> Plínio Marcos de Barros</ref>
La sambon de San-Paŭlo stampis afrikobrazilaj kaj treege ritmaj elementoj kiel [[ĵongo]]-[[makumbo]] aŭ ''Caxambu''. Dum la militreĝimo la sambistoj estis persekutataj. Ĉe la rando de San-Paŭlo en la marĝenaj kaj [[favelo|mizeraj]] kvartaloj fine de la 19-a jarcento ekestis la sambokulturo inter liberigitaj sklavoj, kiuj devenis de la kafoplantejoj. Ili kunportis siajn instrumentojn, ludis danceblan kaj entuziasmigan sambon, dum kiam ili kantis pri sia ĉiutaga vivo. La aŭtoritatuloj de San-Paŭlo pelis kaj marĝenigis ilin urboranden. Dionísio Barbosa (naskiĝinta en 1891), liberigita sklavo, fondis per ''Cordão Barra Funda'' la unuan sambejon en Barra Funda, kiu komence treege sin apogis sur la karnavalaj tradicioj en [[Rio de Janeiro]]. La membroj de ''Cordão Barra Funda'' paradis sur la strato vestinte per verdaj ĉemizoj kaj blankaj pantalonoj, pro kio en 1953 la unua [[sambolernejo]] je sia fondiĝo nomiĝis ''Camisa Verde e Branco''. La plej malnovaj sambolernejoj de San-Paŭlo, ''Camisa Verde e Branco'' el ''Barra Funda'' kaj ''Vai-Vai''<ref>pt. iru-iru, origina nomo Vae-Vae</ref> el ''Bela Vista'', devenis el malnovaj metiistaj kvartaloj.
 
Ankaŭ en San-Paŭlo evoluis la karnavalo en stratan karnavalon, "Carnaval de Rua", konsistanta el dancoj, paradoj kaj popolecaj ŝercoj. En 1934 la ''Prefeitura Municipal de São Paulo''<ref>portugale: Urboadministrejo de San-Paŭlo</ref> organizis la karnavalon. Ekde la 1950-aj jaroj pli kaj pli la sambolernejoj kiel ekzemple Lavapés, Unidos do Peruche kaj Nenê de Vila Matilde regis la karnavalon. En 1995 okazis la unua karnavalparado de la sambolernejoj en Ibirapuera. En 1970 oni fondis la turisman administrejon ''Anhembi Turismo e Eventos da Cidade de São Paulo'' S/A<ref>nun SPTuris</ref>, por privarbi la karnavalparadojn en la sambospektejo ''Sambódromo'' (vd. ankaŭ [[Sambodromo]] en Rio-de-Ĵanejro). Tio instrumentigis la karnavalon en San-Paŭlo. Kritikantoj rimarkigas, ke la ŝatata influo malbone efikas sur la kulturajn aspektojn de la karnavalo. La sambolernejoj estas sin organizintaj en UESP – ''União das Escolas de Samba Paulistanas'' [Unuiĝo de la Sambolernejoj San-Paŭlaj]. Alia organizaĵo estas la ''Liga Independente das Escolas de Samba de São Paulo'', mallonge LigaSP [Sendependa Ligo de la Sambolernejoj San-Paŭlaj]. En 1968 okazis la unua parado de la sambolernejoj en la Avenuo São João. En 1977 oni translokis la paradon en la Avenuon Tiradentes, kie proksimume 30.000 personoj povis spekti. En la 1980-aj jaroj la sambolernejo ''Mocidade Alegre'' [Gaja Junaĝo] gajnis per sia paradotemo "Embaixada, Sonho de Bamba" multajn titolojn kaj per tio famiĝis. En 1991 la paradoj okazis en la Avenuo Olavo Fontoura en ''Polo Cultural Grande Otelo'', popoldire Sambódromo do Anhembi. Ekde 2006 oni transdonas du titolojn en la konkurso de la sambolernejoj: ''Grupo Especial das Escolas de Samba'' kaj ''Grupo Especial das Escolas de Samba Desportivas''. La dua premio rilatas kun la interligo de sambolernejo kaj piedpilko-asocio de la anoj: ekzemple ''Mancha Verde'' estas ligita kun la klubo ''Palmeiras'' kaj ''Gaviões da Fiel'' kun ''[[Corinthians]]''.
 
Por 2012 oni viziis ''Fábricas de Sonhos''<ref>portugale: sonĝofabrikoj</ref> kaj ''Cidade do Samba'' [sambourbo].<ref>laŭ la modelo de la kvartalo Gamboa en Rio-de-Ĵanejro</ref> Oni planis konstruan ensemblon en San-Paŭlo, kie la sambolernejoj povus produkti kaj surmerkatigi siajn kostumojn kaj alegoriojn. Tio ankaŭ celis krei allogaĵon kadre de la [[Piedpilka Mondpokalo 2014]] kaj la Olimpiaj Ludoj en la jaro 2016. <ref>http://carnaval.ig.com.br/sao+paulo+esta+mais+perto+de+ter+uma+cidade+do+samba/n1237963030142.html</ref> Nun ekzistas proksimume 200 sambolernejoj en San-Paŭlo. La plej grandaj estas ''Nenê de Vila Matilde, Vai-Vai, Camisa Verde e Branco, Unidos do Peruche, Mocidade Alegre'' kaj ''Rosas de Ouro''. Krom tio gravas ''Barroca Zona Sul, Imperador do Ipiranga, Morro da Casa Verde, Acadêmicos do Tatuapé, Leandro de Itaquera, Acadêmicos do Tucuruvi, Águia de Ouro, Pérola Negra, Tom Maior'' kaj ''Unidos de Vila Maria''.
 
== Literaturo ==