Marteno Lutero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Martin_Luther_by_Lucas_Cranach_der_Ältere.jpeg estas anstataŭigita per [[commons:Image:Lucas_Cranach_(I)_workshop_-_Martin_Luther_(Uffizi).jpg|Lucas_Cranach_(I)_workshop_-_Martin_Luther_(
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 37:
* ''Pri kristana libereco'' - letero al la [[papo]]. Kristano estas savita sole per fido, ne per faroj ([[sola fide]]).
* ''La babilona kapto de la eklezio'' – letero kontraŭ la sep [[sakramento]]j de [[katolikismo]]. Lutero akceptis nur tri: [[komunio]]n, [[konfeso]]n kaj [[bapto]]n.
* ''Publika letero al la kristana nobelaro de la germana nacio pri la reformo'' - La pastrareco de la kredantaro. Ĉiuj [[kristanoj]] estas egalaj, la Biblio estas la sola aŭtoritato pri la fido, ne la papo (''[[sola scriptura]]''). * ''La diboĉado de la korteganoj de la Eklezio.''
 
En tiuj li klarigas sian reformon kaj doktrinon.
Linio 67:
'''Sakramentoj:''' Lutero retenis du el la sep katolikaj sakramentoj: [[bapto]] kaj [[komunio]] . Lutero kredas ke infanetoj povas baptiĝi.
 
'''Kristo kaj vino kaj pano:''' Lutero kredis ke Kristo estas ‘‘fizike’‘ en la pano kaj vino de komunio, ne per [[transsubstancigo]] (la katolika doktrino), sed per [[kunsubstancigo]], kie Kristo estas kun, en kaj sub la pano, sed la [[substanco]] de la pano restas. Laŭ Kalvino, aliflanke, la pano kaj vino ne ŝanĝiĝas, sed la kredanto mem kiu manĝas ilin kun fido. Laŭ Zvinglo la rito estas tute simbola. Ĉi tiu malsamo de doktrino fariĝos punkto de granda disputo kaj fendos protestantismon.
 
'''[[Monaĥismo]]:''' Ĉar merito estas senutila, luteranismo abolis la monaĥejojn. Lutero mem rompis sian monaĥan voton kaj poste edziĝis. La germanaj princoj, kiuj poste protestantiĝis, rabis la havon de la monaĥejoj.
Linio 86:
Post tio sekvis sep-era plano por la traktado de la judoj:<ref>Martin Luther: ''Von den Juden und ihren Lügen'' (1543); in Martin Luthers Werke, Kritika Kompleta Eldono, volumo 53; Verlag H. Böhlau, 1920; pj. 522–523</ref>
 
:''Unue, ke oni fajre ekbruligu ilian sinagogon aŭ lernejon kaj tion, kio ne volas bruli, surŝutu kaj surmontu per tero, ke neniu homo iam ajn vidu ŝtonon aŭ skorion de tio. Kaj tion oni faru por honori nian Sinjoron kaj la kristanaron per tio, por ke Dio vidu, ke ni estas kristanoj. – Due, ke oni ankaŭ same disrompu kaj ruinigu iliajn domojn. Ĉar ili faras ĝuste la saman en ili, kion ili faras en siaj lernejoj. Anstataŭe oni povas ilin meti ekzemple sub tegmenton aŭ stalon kiel la ciganojn, por ke ili sciu, ke ili ne estas sinjoroj en nia lando. – Trie, ke oni forprenu de ili ĉiujn iliajn preĝolibrojn kaj talmudojn, en kiuj estas instruataj tiaj idolkultoj, mensogoj, malbenado kaj blasfemo. – Kvare, ke oni malpermesu al iliaj rabenoj je [puno kontraŭ] korpo kaj vivo plue instrui. – Kvine, ke oni tutplene nuligu la protekton de la judoj. – Sese, ke oni malpermesu al ili la uzuron, ke oni forprenu de ili ĉiun kontantan monon kaj trezoron je arĝento kaj oro, kaj deponu ĝin garde. – Sepe, ke oni metas al fortaj judoj enmanen draŝilon, hakilon, pioĉon, fosilon, ŝpinturnilon, ŝinilon kaj perlaborigi ilin sian vivtenon ĝisŝvite.''
 
Tio legiĝas kiel voko al [[pogromo]] kaj memoras pri kelkaj rimedoj de la pli malfruaj [[naziismo|nazioj]] kontraŭ la judoj. Historiistoj tamen indikas sur tion, ke la traktaĵo estis direktita al evangelaj princoj, ne al la popolo. Luther akcentis, ke li ne volas ataki la judojn, sed nur iliajn „mensogojn“ (la judan kredon), kaj atingi, ke tiuj ĉi neniel povu esti disvastigataj. Por tio li postulis de la princoj en iliaj teritorioj subpremadon kaj finfine la forpeladon de ĉiuj judoj. Al tio ili tamen ne sekvis.
 
Ĉu la malamikeco de Luther kontraŭ la judoj havis siajn radikojn en lia teologio aŭ nur laŭiris la epokospiriton, estas disputata. La kontraŭjudaj kliŝoj de Luther tamen ne diferenciĝis de la katolika tradicio, el kiu li transprenis ilin; ili tamen ricevis pli grandan teologian pezon, kiam li ligis ilin kun sia doktrino de leĝo kaj evangelio. En tiu ĉi li destinis al la judaro la rolon de la rifuzita popolo staranta nur sub la Dia kolerojuĝo.
 
Kontraŭjudistoj en la [[Germana Regno]] kiel Adolf Stöcker, pli malfrue naziaj ideologiistoj kiel [[Alfred Rosenberg]] kaj Julius Streicher, kaj ne laste la Germana kristanoj kiel Martin Sasse ofte bazigis sur tiaj eldiroj de Luther kaj pravigis sian propran [[kontraŭjudismo]] per ili, kvankam Luther ne reprezentis "rasisme" argumentitan kontraŭjudismon. Ili povis la frazon stampitan de Heinrich von Treitschke en 1879 „La judoj estas nia malfeliĉo“ dedukti el tio: „ ĉar tiuj ĉi 1400 jarojn estis kaj ankoraŭ estas nia plago, pestego kaj ĉiu mafeliĉo.“ Multaj evangelaj germanoj rigardis la nazian raspolitikon 1933–1945 kiel plenumo de nacia kristanismo onidire volata de Luther.
Linio 103:
 
Luther rigardas la muzikon kiel nepran eron de la lerneja kaj universitara edukado. Ĉiu instruisto do devas povi kanti kaj ankaŭ onta pastro kunportu teoriajn kaj praktikajn lertecojn en la muziko.<ref>[[Christoph Krummacher]]: ''Musik als praxis pietatis – zum Selbstverständnis evangelischer Kirchenmusik''; Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen, 1994; paĝo 17.</ref> Luther akcentas la pedagogian valoron de muziko kaj postulas de la regantoj protekton kaj prosperigon de la muziko. En siaj ''Tischreden'' [tabloprelegoj] li opiniis:
:''Reĝoj, princoj kaj regantoj devas protekti la muzikon. Ĉar al grandaj potenculoj kaj regantoj konvenas teni bonajn liberajn artojn kaj leĝojn […] Oni devas nepre flegi la muzikon en lernejoj […] La junularon oni ĉiam alkutimiĝu al ĉi tiu arto, ĉar ĝi generas vere lertajn homojn.''
::Luther, ''Tischreden''<ref>Luther: Tischreden, volumo 5, n-ro 6248.</ref>
[[Dosiero:VomHimmel00007012.jpg|eta|rekta|[[Vom Himmel hoch, da komm ich her]] – unu el la plej famaj kantoj komponitaj de Luther, presita en 1567]] Luther kontraŭstaris ekstremajn strebojn<ref>Horst Herrmann: ''Martin Luther. Eine Biographie''; Berlino: Aufbau Taschenbuch-Verlag, 2-a eldono. 2003; p. 489.</ref> en la reformacia movado, rezigni ĉion eksterecan kaj per tio aparte ankaŭ la muzikon.<ref>Christoph Krummacher: ''Musik als praxis pietatis – zum Selbstverständnis evangelischer Kirchenmusik''; Göttingen: Vandenhoeck & Ruprecht; 1994, paĝo 16. Franzpeter Messmer: ''Ein Leben in der Renaissance, Orlando di Lasso, Musik zwischen Mittelalter und Neuzeit''; Verlag Wissenschaft & Literatur, 1982; paĝo 96.</ref>
Linio 110:
Rilate la muzikon en la preĝejo lia celo estis pli aktiva partopreno de la komunumo je la diservo. Li ekzemple pledis por tio, enkonduki je certaj lokoj de la diservoj germanajn kantojn. Liaj ideoj pri la uzo de la muziko estas plej klara en lia traktaĵo ''Deutsche Messe und Ordnung Gottesdiensts'' [Germana meso kaj ordo de la diservo] el 1526. Anstataŭ la unuopaj mespartoj laŭ tio germanlingaj paroĥaj kantoj, tiel nomataj [[ordinariumo|ordinariumaj]] kantoj, povus anstataŭi aŭ kompletigi latinajn partojn.<ref>Karl Heinrich Wörner, Wolfgang Gratzer, Lenz Meierott: ''Geschichte der Musik – Ein Studien- und Nachschlagebuch''; Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen, 8-a eldono, 1993; paĝo 233</ref> Je tio al li ne sufiĉis, simple transmeti la tekston nur en la germanan. La muziko devis estis adaptata al la postuloj de la germana lingvo.<ref>Horst Herrmann: ''Martin Luther. Eine Biographie''; Berlino: Aufbau Taschenbuch-Verlag, 2-a eldono. 2003; p. 487.</ref>
:''Mi volonte volus havi hodiaŭ germanan meson, mi ankaŭ agas per tiu; sed volonte mi volus, ke ĝi havus veran germanan karakteron. Ĉar ke oni tradukas la latinan tekston kaj gardas la latinan tonon aŭ notojn, mi lasas okazi; sed tiu ne sonas agrabla nek honesta. Devas ambaŭ, teksto kaj notoj, akcento, melodio kaj [[tonmetaĵo]] deveni el vera gepatra lingvo kaj voĉo; alikaze ĉio estas imitado kiel faras la simioj.
::Citaĵo de Luther – 6739, XX. 265<ref>Citita laŭ Martin Luther / Friedrich Wilhelm Lomler, G.F. Lucius, D. J. Rust, L. Gackreuter, D. Ernst Zimmermann (eldonintoj): ''Geist aus Luther’s Schriften oder Concordanz der Ansichten und Urtheile des großen Reformators über die wichtigen Gegenstände des Glaubens, der Wissenschaft und des Lebens'', volumo 3, Verlag Karl Wilhelm Leske, 1830, paĝo 467, rete [http://books.google.de/books?id=iEItAAAAYAAJ&pg=PA467&lpg=PA467&dq=Nachahmen+wie+die+Affen+martin+luther&source=bl&ots=dmQpXLzh6p&sig=kRNfAUMKlhFuGybdxUSMWhvFZ9Q&hl=de&ei=_tKkS_XEBs6C_Qaa0umKCg&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=2&ved=0CAkQ6AEwAQ#v=onepage&q=&f=false hier ].</ref>
De Luther estas transdonitaj 36 kantoj.<ref>[[Friedrich Schorlemmer]]: ''Hier stehe ich – Martin Luther''; Berlino: Aufbau-Verlag, 2003; p. 97.</ref> [[Konrad Ameln]] kaj [[Markus Jenny]] supozas en sia publikaĵo ''Das deutsche Kirchenlied'', ke Luther verŝajne verkis 45 kantojn kaj kantaĵojn. Je almenaŭ 20 el ĉi tiuj kantoj la melodioj certe estas de li mem. Je la verkado de la kantoj Luteron parte subtenis la elektoprinca kantmajstro [[Konrad Rupff]] kaj kantoro [[Johann Walter]].<ref>Horst Herrmann: ''Martin Luther. Eine Biographie''; Berlino: Aufbau Taschenbuch-Verlag, 2-a eldono. 2003; p. 490. Friedrich Schorlemmer: ''Hier stehe ich – Martin Luther''; Berlino: Aufbau-Verlag, 2003; p. 97.</ref> Je tio Luther uzis variajn formojn de traduko, plilampleksigo kaj [[kontrafakturo]]. Apude staras liberaj novkreitaĵoj de li.<ref>Karl Heinrich Wörner, Wolfgang Gratzer, Lenz Meierott: ''Geschichte der Musik – Ein Studien- und Nachschlagebuch'', Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen, 19938; paĝo 233.</ref> Li germanigis tradiciajn latinajn tekstojn de liturgiaj kantoj, ekzemple [[gregoria ĥoralo|gregoriajn]] himnojn, kaj ŝanĝis laŭbezone la melodion, por adapti ĝin al la trajtojn de la germana lingvo kaj ĝiaj leviĝoj kaj malleviĝoj. Siajn proprajn poeziajn talentojn li rigardis je tio per esprimaĵoj kiel „abomenan kaj mizeran rimadon“ nepre kritike.<ref>Manfred Lemmer: ''Beiträge zur Sprachwirkung Martin Luthers im 17./18. Jahrhundert'', parto 2, Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg, 1988, paĝo 98</ref> Krom tio li uzis melodiojn el popol- aŭ kristnaskokantoj same kiel de studentaj aŭ paroĥaj kantoj kaj parte ŝanĝis ilin iomete.<ref>Andrew Wilson-Dickson: ''Geistliche Musik – Ihre großen Traditionen – Vom Psalmengesang zum Gospel''; Brunnen Verlag, Gießen, 1994; paĝo 63.</ref> Tio estis ankaŭ ligita kun didakta celo:<ref>Citita laŭ [[Friedrich Blume (Musikwissenschaftler)|Friedrich Blume]]: ''Geschichte der evangelischen Kirchenmusik''; Kassel: Bärenreiter, 1965; paĝo 20.</ref>
:''furorkantoj, rajdanto- kaj montokantoj kristane kaj morale ŝanĝitaj, por ke la malbonaj ĉagrenigaj melodioj, malutilaj kaj hontindaj kantaĉoj kantendaj je stratetoj, kampoj, domoj kaj aliloke, dumpase de la tempo foriĝu, kiam oni povus havi kristanajn, bonajn, utilajn tekstojn kaj vortojn sub ili.''
 
La kantoverkaro de Luther estas subdividebla laŭ diversaj genroj.<ref>Birger Petersen-Mikkelsen, Axel Frieb-Preis (eldonintoj): ''Kirchenmusik und Verkündigung – Verkündigung als Kirchenmusik'', Die Referate des Symposions zum Verhältnis von Theologie und Kirchenmusik, 2003, paĝo 33.</ref> Tiu ĉi kategoriigo tamen ne estas ekskluziva. Krom tio ekzistas malklare difinitaj klasigoj kiel „ĵurnala kanto“ (Rößler), „konfeskanto“ (Veit), „reformacia kanto“ kaj aliaj
* Aranĝaĵoj kaj transmetaĵoj de himnoj: Jen estas nomendaj [[Nun komm, der Heiden Heiland]] (EG 4), kanto, kiun li deduktis el la himno [[Veni redemptor gentium]]. La himnon [[A solus ortus cardine]] li transformis al la kanto [[Christum wir sollen loben schon]] kaj [[Veni creator spiritus]] al ''Komm, Gott Schöpfer, Heiliger Geist'' (EG 126).<ref>Christoph Markschies, Michael Trowitzsch: ''Luther zwischen den Zeiten – Eine Jenaer Ringvorlesung''; Mohr Siebeck, 1999; p. 215–219.</ref>
* Kateĥismaj kantoj: Per ĉi tiuj kantoj Luther ĉelis oferti sian doktrinon kiel sonantan [[kateĥismo]]n al la komununo. Du kantojn Luther verkis pri la [[Dek Ordonoj]]: ''Dies sind die heilgen Zehn Gebot'' (EG 231) kaj ''Mensch, willst du leben seliglich''. Li muzikigis la [[kredokonfeso]]n en ''Wir glauben all an einen Gott'' (EG 183) kaj la [[patro nia|patron nian]] en ''Vater unser im Himmelreich'' (EG 344).
* [[kyrie eleison|Eleison-kantoj]]: La plej gravaj elison-kantoj de Luther estas la kristnaskokanto [[Gelobet seist du, Jesu Christ]] (EG 23), la pentekosta-kanto [[Nun bitten wir den Heiligen Geist]] (EG 124) kaj la paskokanto ''Christ ist erstanden'' baziĝanta sur [[Victimae Paschali Laudes]] (EG 99).
* [[Liturgio|Liturgiaj]] kantoj: Ili konsistas unuflanke el alternaj kantoj, aliaflanke el solistaj kantoj kaj kelkaj malmultaj paroĥaj kantoj. Al ili apartenas germana [[Sanctus]], [[Kyrie]] (EG 192), [[Agnus Dei]] (EG 190.2) kaj la [[Te Deum]] ''Herr Gott, dich loben wir'' (EG 191). El [[Nunc dimittis]] ekestis ''Mit Fried und Freud ich fahr dahin'' (EG 519).
* Psalmokantoj: Luther celis per la laŭ [[Martin Rößler]] „plej origina invento de Luther“<ref>Martin Rößler: ''Liedermacher im Gesangbuch, Band 1 mit Martin Luther, Ambrosius Blarer, Nikolaus Herman, Philipp Nicolai, Johann Heermann''; Calwer Taschenbibliothek; 2-a eldono, 2002; paĝo 21 sj.</ref>, modernigi la malnovajn kantojn kaj preĝojn de Israelo por la kristanoj de la epoko de Luther, fari la kantatajn [[psalmo]]jn al la homoj realireblaj kaj per tio konservi la malnovtestamentan formon de la preĝo kaj de laŭdokanto en la reformaciita diservo. La unua konata psalmokanto estas la psalmo [[psalmo 130]], kiun li transmetis en la kanton ''Aus tiefer Not schrei ich zu dir'' (EG 299).<ref>Ernst-Klett-Verlag: [http://www.klett.de/sixcms/media.php/229/uni_aus_tiefer_not.pdf ''Arbeitsblätter unisono: Aus tiefer Not'']; Stutgarto 2005 (ne plu atingebla.).</ref> Aliaj ekzemploj por psalmkantoj estas ''Wär Gott nicht mit uns diese Zeit'' ([[psalmo 124]]), ''[[Ach Gott, vom Himmel sieh darein]]'' ([[psalmo 12]], EG 273), ''Es woll uns Gott genädig sein'' ([[psalmo 67]], EG 280), kantoj pri la psalmoj 14, 128 kaj finfine la plej fama kanto de Luther, ''[[Ein feste Burg ist unser Gott]]'' (EG 362), kiu baziĝas libere sur [[psalmo 46]].
* Propraj komponaĵoj: Luther verkis kelkajn paroĥajn kantojn ankaŭ sen baziĝo sur pli malnovaj modeloj muzike kaj tekste tute novajn. Ekzemploj estas ''[[Ein neues Lied wir heben an]]'', kiun Luther verkis post la morto de [[Johannes van Esschen]] kaj [[Hendrik Vos]], kaj ''Ein feste Burg ist unser Gott'', kiun [[Heinrich Heine]] sentis kiel „[[Marseljezo]] de la reformacio“<ref>[[Heinrich Heine]]: ''[[Zur Geschichte der Religion und Philosophie in Deutschland]].'' En: ''Der Salon. Zweiter Band.'' Hoffmann und Campe, Hamburgo 1834, p. 80.</ref>. Je aliaj kantoj estas neklare, ĉu Luther verkis ilin sen ajnaj tekstaj kaj muzikaj modeloj.
 
La ĥoraloj de Luther aperis unuafoje 1523/24 en la ''[[Achtliederbuch]]'' kaj poste en 1524 je Wittenberg en evangela kantaro. Ili fariĝis kolono de la reformacia diservo kaj krome stampis daŭreme la historion de la religia kanto sur la kontinento Eŭropo.
Linio 135:
<br clear=all>
 
=== Memoraĵoj ===
* [[Luther-domo (Eisenach)]]
 
Linio 161:
 
{{vivtempo|1483|1546|Lutero, Marteno}}
 
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|id}}
{{LigoLeginda|lt}}
{{LigoLeginda|sv}}
{{LigoLeginda|ar}}
 
[[Kategorio:Marteno Lutero| ]]
Linio 175 ⟶ 169:
[[Kategorio:Universitato de Wittenberg]]
[[Kategorio:Reformistoj]]
[[kategorioKategorio:universitatoUniversitato de Erfurto]]
 
{{LigoElstara|ml}}
{{LigoElstara|no}}
{{LigoElstara|vi}}