Reformacio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Martin_Luther_by_Lucas_Cranach_der_Ältere.jpeg estas anstataŭigita per [[commons:Image:Lucas_Cranach_(I)_workshop_-_Martin_Luther_(Uffizi).jpg|Lucas_Cranach_(I)_workshop_-_Martin_Luther_(
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
La '''reformacio''' (ankaŭ majuskle) aŭ '''Protestanta Reformado''' estis eklezidisigo de la [[okcidenta kristanismo]] deĉenigita dum la [[16-a jarcento]] tempe de la papo [[Leono la 10a]]. Tiam, pluraj religiuloj, pensistoj kaj politikistoj intencis krei profundan kaj ĝeneralan ŝanĝon en la moroj kaj agadoj de la [[Katolika Eklezio]] en la [[Okcidenta Eŭropo]], speciale rilate al la papaj pretendoj pri la kontrolado de la tuta kristana komunumo. Ĉi tiu religia movado poste estos konata kiel '''Protestanta Reformacio''', ĉar ĝi estis intenco reformi la kristanan eklezion serĉante la revigliĝon de la [[apero de kristanismo|primitiva kristanismo]] kaj kiu estis politike subtenata de aro da gravaj princoj kaj reĝoj kiuj "protestis" kontraŭ decido de ilia imperiestro.
 
Ĉi tiu movado havis siajn radikojn en elementoj de la katolika tradicio de la [[Mezepoko]], kiel la movado de la [[Devotio Moderna]] en [[Germanio]] kaj [[Nederlando]], kiu estis kontraŭeklezia laika pieco centrita en la figuro de [[Kristo]]. Krome, la dua generacio de la [[humanismo]] sekvis ĝin konsiderinde. Ĝi komenciĝis per la predikado de la aŭgustena katolika pastro [[Marteno Lutero]], kiu reviziis la mezepokajn doktrinojn laŭ la kriterio de la [[Biblio|Sanktaj Skribaĵoj]]. En 1517 li publikigis siajn [[Naŭdek kvin tezoj|Naŭdek kvin tezojn]]n kontraŭ la [[indulgenco]]j. Ĉefe, li malakceptis la kompleksan sakramentan sistemon de la mezepoka Romkatolika Eklezio, kiu permesis kaj justigis troigojn kiel la "vendado de [[indulgenco]]j", laŭ Lutero, vera forkapto de la [[Evangelio]], kiu devus esti libere predikata, ne vendata. Li insistis ke la papo ne havas aŭtoritaton super la [[purgatorio]] kaj ke la katolika doktrino de la meritoj de la sanktuloj ne havas bazon en la evangelioj. Tiuj atakoj ampleksiĝis por kovri multajn el la katolikaj doktrinoj kaj praktikoj.
 
La Protestanta Reformacio dependis de la subteno de kelkaj civilaj aŭtoritatoj por la reformado de kristanaj eklezioj je ŝata nivelo (poste "naciaj eklezioj"). La grandaj reprezentantoj de la Reformacio estis [[Marteno Lutero]] kaj [[Johano Kalvino]]. La reformacia movado ene de Germanio diversigis preskaŭ tuje, kaj aliaj reformaj klopodoj leviĝis sendepende el Lutero. La plej grandaj grupoj estis ja la [[Luterismo|luteranoj]] kaj [[Kalvinismo|kalvinistoj]] (aŭ reformaciaj); luteranaj eklezioj estis fonditaj ĉefe en [[Germanio]], [[Baltio]] kaj [[Skandinavio]], dum reformaciaj eklezioj estis fonditaj ankaŭ en [[Francio]], [[Svisio]], [[Hungario]], [[Nederlando]] kaj [[Skotlando]]. La nova movado influis ankaŭ super la [[Eklezio de Anglio]] decide post 1547 dum la regado de [[Eduardo la 6-a (Anglio)|Eduardo la 6-a]] kaj [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeto la 1-a]], kvankam la nacia eklezio [[Angla reformacio|sendependiĝis]] sub la reĝo [[Henriko la 8-a (Anglio)|Henriko la 8-a]] komence de la 1530-aj jaroj pro politikaj tialoj pli ol pro religiaj tialoj. Estis ankaŭ reformaciaj movadoj tra tuta kontinenta Eŭropo konataj ĝenerale kiel [[Radikala Reformacio]] kio konsistis el [[Anabaptismo]], [[Moravia Eklezio|Moravianoj]], kaj aliaj [[Pietismo|pietismaj]] movadoj.<ref>Kenneth G. Appold, ''The Reformation: A Brief Histor'' (2011) [https://www.questia.com/library/120083934/the-reformation-a-brief-history online]</ref>
Linio 40:
* [[Indulgenco]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Skismo]]
* [[Reformismo]]
 
== Notoj ==
<references/>
 
== Bibliografio ==
* Appold, Kenneth G. The Reformation: A Brief History (2011) [https://www.questia.com/library/120083934/the-reformation-a-brief-history rete]
* Brakke, Mary Jo; Weaver, David (2009). Introduction to Christianity (4th ed.). Belmont, Calif.: Wadsworth. pp. 92–93. ISBN 978-0-495-09726-6.
Linio 60:
* [http://history.hanover.edu/early/prot.html Internet Archive of Related Texts and Documents]
* [http://www.tyndale.ca/seminary/mtsmodular/reading-rooms/history/16th-century 16th Century Reformation Reading Room]: Extensive online resources, Tyndale Seminary
* [http://www.loc.gov/rr/rarebook/coll/195.html The Reformation Collection] From the [http://www.loc.gov/rr/rarebook/ Rare Book and Special Collections Division] ĉe [[Library of Congress]]
* [http://www.vatican.va/roman_curia/pontifical_councils/chrstuni/lutheran-fed-docs/rc_pc_chrstuni_doc_2013_dal-conflitto-alla-comunione_en.html An ecumenical official valuation by Lutherans and Catholics 500 years later]
 
{{havenda artikolo|Reformacio}}
 
{{LigoLeginda|be-x-old}}
{{LigoLeginda|ru}}
 
[[Kategorio:Eklezio]]
[[Kategorio:Movadoj]]
 
{{LigoElstara|eu}}
{{LigoElstara|fi}}
{{LigoElstara|pt}}
{{LigoElstara|vi}}