Klarneto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 16:
Klarnetoj havas la plej grandan ton-amplekson el ĉiuj ordinaraj blov-muzikiloj, tamen la plej akutaj notoj estas malofte ludataj pro ties malfacileco, ton-agordo kaj malpli alta sonkvalito. [[Preterblovado]] eblas en klarneto, tamen ĝi ne estas ofte ekspluatata.
 
Klarnetoj konsistigas grandan familion (unu el la plej vastaj) kun tre diversaj akutecoj, de ''sopranino'' ĝis kontraŭ-baso. Ili ebligas ludi en diversaj ton-ampleksoj. La plej kutima klarneto estas tiu agordita en b bemolo. Tio signifas ke la notoj sonas unu tonon malpli altan en klarneto ol la realan. Ofte tio devigas al adapto de la partituroj originale faritaj por aliaj instrumentoj.
 
== Historio ==
Jam en antikvaj civilizoj kiel [[Helenio]], [[Antikva Egiptujo]], mezoriento kaj mezepoka Eŭropo ekzistis muzikiloj funkciantaj per vibrado de unusola anĉo.
 
La moderna klarneto devenas de la renesanca franca son-instrumento ''Chalumeau'', kiu similas al bekfluto sed havas buŝpecon kun vibranta simpla anĉo, tuŝata per la supra lipo (malkiel en la klarneto). Ĉirkaŭ 1690, [[Johann Christoph Denner]] plibonigis ĝin aldonante du klavojn, kiuj ebligis ludi ankaŭ en pli akuta registro. Diversaj fabrikantoj ankaŭ aldonis aliajn klavojn, pligrandiganta la kapablon de la muzikilo. [[Mozart]] ŝatis la sonon de la klarneto kaj komponis por ĝi plurajn verkojn. En la epoko de [[Beethoven]] klarnetoj jam estis kutime en orkestroj.
 
En 1812, la klarnetisto kaj inventisto [[Iwan Müller]], kreis novan kuseneton kiu pli bone fermis la truojn , kaj kreis klarneton kun 7 truoj por la fingroj kaj 13 klapoj kapablan ludi bone en preskaŭ ĉiu [[tonalo]]. Derivaĵoj de tiu dezajno estis la ''sistemo Oehler '' uzata nuntempe en [[Germanio|Germanujo]] kaj [[Aŭstrio|Aŭstrujo]], kaj la ''sistemo Albert'', ankoraŭ uzata de kelkaj folkloraj kaj [[ĵazo|ĵazaj]] klarnetistoj.
 
Inter 1839 kaj 1843 [[Hyacinthe Klosé]] kaj [[Auguste Buffet]] prilaboris sistemon inspiritan de la dezajno kiun [[Theobald Boehm]] uzis por flutoj. Tiu, tiel nomata ''sistemo Boehm'', faciligis ludadon kaj populariĝis meze de la 19a jarcento, unue en [[Francio|Francujo]]. Ĉi tiu estas la sistemo uzata en la plejmulto da nuntempaj klarnetoj.
 
== Pecoj de la muzikinstrumento ==
Linio 38:
* La '''funelo'''.
 
== Materialoj ==
Profesiaj kaj meznivelaj klarnetoj estas ĝenerale konstruitaj el nigra ligno, plej kutime [[Dalbergio|''Dalbergia melanoxylon'']]. Oni ankaŭ kelkfoje uzas [[palisandro|palisandron]]n, "Dalbergia retusa" aŭ, antaŭe, [[bukso|bukson]]n. Ligno estas delikata materialo kaj ĝi povas fendiĝi pro drastaj ŝanĝoj en temperaturo aŭ humido.
 
Plasta rezino (ĉefe [[ABS]]), estas malpli kosta kaj fizike pli eltenanta alternativo, sed ĝia sono ne estas tiom ŝatata kiel tiu de la lignaj klarnetoj.
 
Kelkaj modeloj miksas lignon kaj [[karbonfibro|karbonfibron]]n aŭ lignon kaj [[ebonito|eboniton]]n kun la celo profiti la avantaĵojn de la ligno kaj redukti la probablecon de fendiĝo.
 
Aliaj eblaj materialoj estas/estis: ebonito (kutima por la buŝpeco), metalo, rezino, eburo, vitro, ktp.
 
== Uzo de klarneto en muzikaj stiloj ==
Klarneto estas tre populara [[muzikinstrumento]]. Oni uzas ĝin en tiuj muzikaj stiloj:
 
=== Folklora ===
Oni trovas la instrumenton interalie en la [[Cigano|cigana muziko]]. En la muzika ĝenro [[Klezmero]], la tradicia muziko de la orienteŭropaj judoj, klarneto plifavoriĝis kaj anstataŭis la iaman violonon. En [[Azerbajĝano|azerbajĝana]] muziko ankaŭ ĝi anstataŭigis la ''zurnaon''.
 
=== Ĵaza ===
Linio 68:
 
== Bibliografio ==
* C. Nicoletti: Metodi & Didattica Base for Clarinet ([http://www.lulu.com/shop/search.ep?keyWords=C.+Nicoletti%3A+Metodi+%26+Didattica+Base+for+Clarinet&categoryId=100501 Disponebla sur ''lulu.com''])
 
== Fotaro ==
Linio 84:
[[Kategorio:Lignaj blovinstrumentoj]]
[[Kategorio:Blovinstrumentoj]]
 
{{LigoElstara|de}}
{{LigoElstara|fr}}
{{LigoElstara|ru}}
{{LigoLeginda|en}}