Malkolmo la 3-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
'''Malkolmo la 3-a''' (n. ĉ. 1031, m. la [[13-an de novembro]] [[1093]]) estis reĝo de [[Skotlando]] ekde [[1058]]. Post lia morto oni kronnomis lin ''Canmore'', kiu signifas ''granda kapo'', kaj ''longa kolo''.
 
== Familio kaj Frua Vivo ==
Lia patro estis [[Dunkano la 1-a (Skotlando)|Dunkano la 1-a]] kiu iĝis reĝo de Skotlando malfrue en [[1034]] post la morto de [[Malkolmo la 2-a (Skotlando)]]. Lia patrino estis nevino de [[Siward (Northumbria)|Siward]], grafo de [[Northumbria]]. La 15-an de aŭgusto 1040 [[Macbeth]] mortigis Dunkanon kaj kaptis la skotan tronon. La juna Malkolmo kaj sia frato [[Donaldo la 3-a (Skotlando)|Donaldo]] estis forsenditaj, versajne al Anglio por ĝui la protekton de ties reĝo [[Eduardo la Konfesanto]]: tamen laŭ iuj raportoj lia patrino petis la protekton de la grafo de la [[Orkadoj]] por si kaj siaj filoj.
 
En 1057 Malkolmo mortigis Macbeth ĉe Lumphanan en [[Aberdeenshire]]. Lulach, duonfilo de Macbeth, sekvis lin kiel reĝo sed la 23-an de aprilo 1058 Malkolmo mortigis ankaŭ lin proksime al [[Huntly (Skotlando)|Huntly]], Aberdeenshire. Tiel Malkolmo iĝis reĝo.
 
== Edzinoj ==
Malkolmo edziĝis al Ingibiorg, vidvino de norvega nobelo nomata Finn Arnesson. Pro tio liaj rilatoj kun la norvegaj regantoj de norda kaj okcidenta Skotlando estis pacaj, kaj liaj duonfiloj regis la graflandon de la Orkadoj.
 
Ingibiorg mortis antaŭ 1070, kiam Malkolmo edziĝis al [[Sankta Margareta de Skotlando|Margareta]], filino de la anglosaksa princo [[Eduardo la Ekzilito]]. Tiu edziĝo okazis eble parte pro politikaj kialoj: estis avantaĝe edziĝi al ano de la anglosaksa reĝa familio, aparte ĉar Malkolmo klopodis akiri [[Northumbria]].
 
== Rilatoj kun Anglio ==
En 1061 Malkolmo invadis Northumbria kaj disrabis [[Lindisfarne]].
 
Linio 22:
Post la ekrego de [[Vilhelmo la 2-a (Anglio)]], en 1091 Malkolmo penis kapti [[Newcastle-upon-Tyne]] sed retretis kiam Vilhelmo la 2-a alvenis kun forta armeo. La preteksto estis ke Vilhelmo la 2-a konfiskis anglajn bienojn de Edgar Aetheling. Edgar Aetheling kaj Roberto Curthose aranĝis pluan pacakordon. La sekvantan jaro estis plua kverelo kun la angla reĝo kaj en 1093 denove Malkolmo disrabis Northumbria. Survoje al Skotlando, proksime al [[Alnwick]], la 13-an de novembro 1093, li estis mortigata kaj lia filo Eduardo mortige vundiĝis. Malkolmo entombiĝis en la priorejo de [[Tynemouth]].
 
== Gefiloj ==
Malkolmo kaj Ingibiorg havis almenaŭ unu filon, Dunkanon la 2-an (reĝo de Skotlando 1093-1094)
 
Linio 37:
[[Kategorio:Mortintoj en 1093]]
[[Kategorio:Skotlandaj reĝoj]]
 
{{LigoLeginda|en}}