Manhatano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Malaprobis la 2 lastajn tekstajn ŝanĝojn (de Johnfromchina2015) kaj restarigis revizion 5596416 de Kani
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
Manhatano estas grava komerca, financa, kaj kultura centro de Usono kaj, iome, de la mondo. La plimulto da radiaj, [[Televido|telelvidaj]], kaj [[Telekomunikado|telekomunikadaj]] kompanioj en Usono estas bazitaj ĉi tie, same por multaj novaĵaj, magazinaj, libraj, kaj alispecaj eldonejoj. Manhatano enhavas multajn famajn rekonilojn, turismajn allogaĵojn, muzeojn, kaj universitatojn. Ankaŭ en Manhatano troviĝas la stabejo de la [[Unuiĝintaj Nacioj]]. Manhatano enhavas la plej grandan centran komerco-distrikton en Usono, kaj tie troviĝas ambaŭ la [[Novjorka Borso]] kaj [[NASDAQ]], kaj estas la hejmo de la plej granda nombro da [[Entrepreno|entreprenstabejoj]] en la nacio. Ĝi estas nedisputeble la centro de Novjorko kaj de la Novjorka urba regiono, enhavante la urbajn registarejojn, kaj la plej grandan parton da postenoj, komercoj, kaj distraĵoj.
 
== Historio ==
La nomo devenas de la vorto ''Manna-hata'', kiel skribita en [[1609]] en la taglibro de Robert Juet, oficisto en la jaĥto ''Halve Maen'' (''Duonluno'') de Henry Hudson. Mapo de [[1610]] dufoje enhavas la nomon ''Manahata'', ĉe ambaŭ la orienta kaj okcidenta bordoj de la Rivero Mauritius (postse nomita la Rivero Hudson). Oni tradukas la vorton "Manhatano" kiel "insulon de multaj montetoj" de la [[lenapa lingvo]]. La ''Enciklopedio de Novjorko'' proponas aliajn devenojn, inkluzive de vortoj el la ''munsea'' dialekto de la lenapa: ''manahachtanienk'' ("loko de ĝenerala ebrieco"), ''manahatouh'' ("loko kie oni akiras lignaĵojn por arkojn kaj arkpafilojn"), aŭ ''menatay'' ("insulo").
 
La [[Nederlando|nederlandanoj]] aĉetis la insulon en [[1626]] de indianoj por 60 [[guldenoj]] da komercaĵoj. En [[1664]] la britoj forprenis la insulon.
 
== Kvartaloj ==
La ĉefaj kvartaloj de Manhatano:
 
Linio 20:
* '''[[Broadway]]''' - "Larĝa Vojo" - centro de usona teatro
 
== Priskribo ==
[[Broadway]] ankaŭ estas strato: en la tempo de la indianoj, ĝi estis la ĉefa vojo trans la insulo. Nun ĝi estas longa strato.
 
Linio 39:
[[Kategorio:Nov-Jorkio]]
[[Kategorio:Insuloj en Usono]]
 
{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|fr}}