Torrelavega: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 22:
'''Torrelavega''' estas [[municipo]] kaj industria kaj komerca urbo en la [[aŭtonoma komunumo]] [[Kantabrio]] ([[Hispanio]]). Ĝi situas je 8 kilometroj for de la bordo de la [[Kantabra Maro]] kaj je 27,5 kilometroj fore de la regiona ĉefurbo, [[Santandero (Hispanio)|Santandero]]. En ĝi kunfluas la riveroj [[Rivero Saja|Saja]] kaj [[Rivero Besaya|Besaya]].Ĝi estas la ĉefurbo de la [[komarko Besaya]]. Ĝia plej alta loko estas 606 metroj, kaj la plej malalta, 12 metroj.
 
== Historio ==
Torrelavega estis fondita en la [[13-a jarcento]] de [[Garcilaso la 1-a de la Vega]], en la nomo de la reĝo [[Alfonso la 11-a]].
 
Linio 31:
Torrelavega estis grava agrikultura loko por [[Kastilio]] ekde antaŭ multa tempo. Pro la plinombriĝo de ties enloĝantoj kaj la disvolviĝo de sia industrio, Torrelavega ricevis en la jaro [[1895]] la nomumon ''Urbo'', aldonitan de la tiama reĝino regento [[María Cristina de Borbón]].
 
== Demografio ==
Torrelavega estas subcentro de la [[Metropola areo Santandero-Torrelavega]]. Laŭ censo de 2013, en Torrelavega loĝas 54827 homoj, tio estas proksimume 10% el la loĝantaro de Kantabrio. La loĝantaro malmulte kreskas ekde la jaro 2000 pro la malgranda nasko-nombro kaj la iom-post-ioma maljuniĝo de la enloĝantoj, tamen ankaŭ estas enmigrantoj, ĉefe [[Latin-Ameriko|latin-amerikanoj]] kaj orient-eŭropanoj, kiuj venas en la periferiajn kvartalojn ekde la 1990-aj jaroj; pro ĉi ĉio la nombro da loĝantoj ne ŝanĝiĝas. Plie, la manko kaj multkosteco de loĝejoj en la urba kerno provokis, ke la loĝantaro establu sin en la najbaraj municipoj, ĉefe laŭ la akso Torrelavega-[[San Felices de Buelna]], kie la loĝantaro kreskis je 2,86%, Torrelavega-Cares, kun kresko je 1,47%, kaj Torrelavega-[[Suances]] (plia 2,84% en la municipo Suances kaj 1,41% en [[Miengo]]). Ĉi tiuj datumoj draste malsamas al la nura 0,82% en Torrelavega, inter 2002 kaj 2003.
 
== Ekonomio ==
* [[Banko de Torrelavega]]
 
{{projektoj|commonscat=Torrelavega|Torrelavega}}
 
[[Kategorio:Urboj de Hispanio]]
[[Kategorio:Municipoj de Kantabrio]]
 
{{LigoLeginda|es}}