Selĝukoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3708255)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[ImageDosiero:Seljuk Empire locator map.svg|right|300px|thumb|La Selĝukoj en sia plej ampleksa periodo, 1092]]
 
La '''Turko-Selĝukoj''', '''Selĝukoj''', '''Selĝukidoj''' aŭ '''Salĝukidoj''' ([[turka]] : Selçuk, ''Selĉuk''; [[araba]] : {{lang|rtl|ar|السلاجقة}}, ''as-Salâjiqa''; [[persa]] : {{lang|rtl|fa|سلجوقيان}}, ''Saljûqiyân'') estis la membroj de tribo de turka deveno elmigrinta el [[Turkmenio]] ĝis [[Okcidenta Azio]] antaŭ regi sur la tiamajn regionojn de [[Irano]] kaj [[Irako]] kaj de [[Turkio]] meze de la [[11-a jarcento]] al la fino de la [[13-a jarcento]].
Linio 5:
Ili alvenis en Anatolion, devenaj el Centrazio, fine de la [[10-a jarcento]] kaj katastrofis tra la bizancaj kaj arabaj provincoj. La '''Turko-Selĝukoj''' estas konsiderataj kiel la rektaj prauloj de la okcidentaj turkoj, la aktualaj loĝantoj de [[Turkio]], [[Azerbajĝano]] kaj [[Turkmenio]]. La '''Turko-Selĝukoj''' ludis gravan rolon en la mezepoka historio kreante baraĵon por [[Eŭropo]] kontraŭ la orientaj [[Mongoloj|mongolaj]] invadantoj, defendante Islamon kontraŭ la [[Krucmilitoj|eŭropaj krucmilitistoj]], kaj konkerante grandajn teritoriojn de la [[Bizanca Imperio]], kiun praktike dissolvis, dum ties sukcedontoj, la osmanlaj turkoj, finmortigis ĝin.
 
== Historio ==
[[ImageDosiero:Male_royal_figure,_12-13th_century,_from_Iran.jpg|thumb|right|200px|Kapo de reĝo, 12-13-a jarcentoj, el [[Irano]]. Ĉe [[New York Metropolitan Museum of Art]].]]
Dekomence ili estis [[klano]] de la turka [[tribo]] Kinik, setlita norde de la [[Arala Maro]]. En la [[10-a jarcento]] konvertiĝis al [[Islamo]] kaj migris suden regitaj de estro nomita [[Siljuk]] aŭ Selĉuk, de kiu devenas la nomo de la dinastio. Siljuk instaliĝis malalte ĉe la rivero [[Sir-Dario]], ekde kie ili veturmilitis en Iranon.
 
Linio 13:
Toğrül estis sukcedita de sia [[nepo]] [[Alp Arslan]] ([[1063]]-[[1072]]), vera fondinto de la Selĝuka Imperio, kun ĉefurbo en Rajj (aktuala [[Tehrano]]). Alp Arslan konkeris [[Alepo]]n (1070) kaj [[Armenio]]n, kaj venkis la trupojn de la [[Bizanca Imperio|bizanca imperiestro]] [[Romano la 4-a Diogeno]] en la [[Mantzikerto|batalo de Mantzikerto]] ([[1071]]), kiu komencigis la turkan povon en [[Anatolio]] (kio iĝis poste en la [[Otomana Imperio]] kaj en [[Turkio]]). La guberniestroj de la konkeritaj el Bizanco regionoj iĝis de tiam aparta branĉo de la dinastio, nomita Rumaj Selĝukoj, kaj ties teritorio nomiĝos [[Sultanato de Rumo]] (''[[Rum]]'' —"romana", en [[araba]]— estis la nomo per kio la islamanoj nomis ĝenerale la bizancanojn kaj ties teritorion).
 
La hegemonio de la imperio produktiĝis dum la reĝado de lia filo kaj sukcedanto [[Malik Ŝah]] (1072 -[[1092]]), danke parte al la povo de la irana [[veziro]] Nizam al-Mulk, vera politika kaj militista genio de la epoko de Malik Shah. La Selĝukoj iraniiĝis ekde la komencaj momentoj de ties imperio, adoptante la [[Persa lingvo|farsi]] kiel oficiala lingvo, kaj pro tio multaj estroj estis persoj. Malik Ŝah regis super Transoksianio, Kermán, [[Jerusalemo]], [[Damasko]] kaj Anatolio. La sultanoj disponis je povega armeo kaj ordigita civila administrado (prezidita de la [[divano]]) kaj je granda nombro de indiĝenaj funkciuloj aŭ [[mamelukoj]]. Per la lernejoj (madrasa) garantiis la renovigon de la [[sunaismo]]. La konsidero de la turka [[ŝtato]] kiel familia heredaĵo permesis la sultanon disdoni provincojn, provokante la disiĝon de la [[Imperio]] en multaj malgrandaj sultanlandoj kiel tiuj de [[Kermano]] (1041-1186), [[Irako]] (1118-1194), [[Sirio]] (1078-1117), kiuj malfortiĝis rapide. Post la morto de la sultano eksplodis civila milito kiu finis la imperion. Jurasano estis la unua regiono kiu liberigis sin el la turka povo post insurekcio, dum la ''[[atabego|atabegoj]]j'' aŭ lokaj guberniestroj konvertiĝis en fakte reĝoj de Irano, Irako, [[Sirio]] kaj la regiono de [[Yazira]]. En Sirio kaj la zono de [[Kirmano]] (Irano) eliris kelkaj portempaj regnoj kiuj fruntis la mortonta selĝuka ŝtato. La lasta sultano de la dinastio estis [[Toğrül la 2-a]] ([[1176]]-[[1194]]), kiu mortiĝis dummilite kontraŭ la sendependaj estroj de la regiono de Juarizmo.
 
== Selĝukoturkoj de la Sultanlando de Rüm ==
[[Dosiero:Antalya Hafen.jpg|thumb|left|250px|Historia haveno de [[Antalya]]]]
La teritorio kiu pluhavis sian identecon dum kelkaj jardekoj estis tiu de la sultanlando de Rum (1081-1302). Fondita de [[Solimano ibn Kutulmis]], sub la hegemonio de la [[Bizanca Imperio]] por kio ties trupoj militis kiel pagita armeo; tiu sultanlando setlis en [[Anatolio]] kaj disvastiĝis tra [[Mezopotamio]] kaj [[Armenio]] kaj superregante kristanajn popolojn: grekoj, sirioj kaj armenioj. La plej brila etapo estis sub la regado de [[Kajkubad la 1-a]] (1221-1237). Ĝi disponis el haveno en la [[Mediteraneo]], nome [[Antalya]], tra kiu ĝi realigis funkciojn de komerca ligo inter [[Orienta Azio]] kaj [[Eŭropo]]. Post [[1243]], la mongolaj militekskursoj detruis la sultanlandon, kiu disiĝis en multnombraj turkomanaj [[emirlando]]j, vasaloj de la mongoloj. Alia el tiuj sultanlandoj, tiu de la osmanlioj, estos la origina kerno de la futura [[Otomana Imperio]]. Ĉirkaŭ [[1276]] la Selĝukoturkoj de la Sultanlando de Rüm perdis fakte ĉiun sian povon, kvankam teorie ili pluhavis ĝin ĝis [[1307]].
 
=== Reĝoj de la Selĝuka Dinastio [[1037]]-[[1157]] ===
* [[Toghrül|Toğrül]] bin Mikail (Tughril Beg) [[1037]]-[[1063]]
* [[Alp Arslan]] bin Chaghri [[1063]]-[[1072]]
Linio 38:
* [[Toghrül la 3-a]] (Tughril Beg la 3-a) [[1176]]-[[1194]]
 
[[kategorioKategorio:Historio de Turkio]]
[[kategorioKategorio:Historio de islamo]]
 
{{LigoLeginda|pl}}
 
[[ar:الدولة السلجوقية]]