Kazuaro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj |
|||
Linio 25:
En [[Nov-Gvineo]] la loĝantaro ofte bredas kazuaridojn el rabitaj ovoj, kvankam el tio povas rezulti vera danĝero. La kazuaroj povas ataki en tiu nenatura medio (ĉefe vunditaj aŭ minacataj ĉu de homoj ĉu de hundoj) kaj grave vundegi aŭ eĉ mortigi homojn.
== Taksonomio, sistematiko kaj evoluo ==
[[
Kazuaroj (el la [[Malaja lingvo|malaja]] nomo ''kasuari'')<ref>Gotch, A. T. (1995)</ref> estas parto de la grupo de [[Strutoformaj]], kiu inkludas ankaŭ la speciojn de [[emuo]], [[reaoj]], [[struto]], kaj [[kivio]]j, krom la formortintaj [[moaoj]] kaj la [[elefantbirdo]]. Estas agnoskitaj tri [[Vivanta taksono|vivantaj]] specioj, kaj unu [[formortinta]]:
Linio 35:
Plej fakuloj konsideras tiujn speciojn [[monotipa]]j, sed oni priskribis kelkajn [[subspecio]]jn de ĉiu specio (el kiuj kelkaj estis sugestitaj kiel separataj specioj, ekz., ''C. (b) papuanus'').<ref name= Davies/> Validado de tiuj subspecioj montriĝis malfacila pro individuaj varioj, aĝo-rilataj varioj, malabundo de specimenoj, stabileco de specimenoj (kies brilaj haŭtaĵoj de kapo kaj kolo — bazo por priskribo de kelkaj subspecioj — svagas en specimenoj), kaj la tradicia praktiko de komercado de vivantaj kazuaroj dum miloj da jaroj, kelkaj el kiuj fuĝis ŭ estis intence liberigitaj, tio estas [[Enmetitaj specioj|enmetitaj]] en regionoj for de ties origino.<ref name= Davies/>
[[
La evolua historio de kazuaroj, kiel de ĉiuj Strutoformaj, ne estas bone konata. Oni informis pri fosilia specio el Aŭstralio, sed pro tialoj de [[biogeografio]] tiu atribuo ne estas certa kaj ĝi povus aparteni al prahistoria genro ''[[Emuarius]]'', kiuj estis kazuarecaj praemuoj.<!-- Auk80:584 -->
== Aspekto ==
La Norda kaj Nana kazuaroj ne estas bone konataj. Ĉiuj kazuaroj estas kutime timidaj birdoj de ferma [[arbaro]], emaj malaperi tre antaŭ homo konas ke ili estas tie. Eĉ la plej atingeblaj Sudaj kazuaroj de tre nordaj [[pluvarbaro]]j de [[Kvinslando]] ne estas bone konataj.
Linio 47:
La trifingra piedo de kazuaroj havas akrajn [[krifo]]jn. La dua fingro, nome la interna en la meza situo, portas [[ponardo|ponardecan]] ungegon kiu estas 125 mm longa.<ref name=Davies2002>Davies, S.J.J.F. (2002) "Ratites and Tinamous" Oxford University Press. New York, USA</ref> Tiu krifo estas partikulare timiga ĉar kazuaroj foje frapas kaj homojn kaj animalojn per siaj enorme povegaj kruroj. Kazuaroj povas kuri ĝis 50 km/h tra densa arbaro. Ili povas salti ĝis 1.5 m kaj ili estas bonaj naĝantoj, kiuj trapasas larĝajn riverojn kaj ankaŭ naĝas en maro.<ref name=HarmerandShipley1899>Harmer, S. F. & Shipley, A. E. (1899)</ref>
[[
Ĉiuj tri specioj havas kornecajn sed mildajn kaj spongecajn krestojn nome [[kasko]]j sur siaj kapoj, ĝis 18 cm longaj.<ref name="davies" /> Tiuj konsistas el haŭtaĵo el "[[keratino]] super kerno de firma, ĉela ŝaŭmeca materialo".<ref name="Crome, F., kaj Moore, L. (1988)">Crome, F., kaj Moore, L. (1988)</ref> Oni proponis kelkajn celojn por tiuj kaskoj. Unu eblo estas ke temas pri duarangaj seksaj karakteroj. Alia sugesto estas ke ili estas uzataj por trudiĝi tra subkreskaĵaro, kiel armilo por dominaj kvereloj, aŭ kiel ilo por serĉi inter seka foliaro dum manĝado. La lastaj tri estas disputataj de biologo Andrew Mack, kies persona observaro sugestas ke la kasko ampleksigas profundajn sonojn.<ref name="Mack, A.L. & Jones, J. (2003)">Mack, A.L. & Jones, J (2003)</ref>
La averaĝa vivodaŭro de naturaj kazuaroj estas supozata je ĉirkaŭ 40 al 50 jaroj.<ref name="animals.jrank.org">[http://animals.jrank.org/pages/363/Cassowaries-Casuaridae-BEHAVIOR-REPRODUCTION.html "Cassowaries: Casuaridae - Behavior And Reproduction."]</ref>
== Distribuado kaj habitato ==
Kazuaroj estas indiĝenaj de humidaj [[pluvarbaro]]j de [[Novgvineo]] kaj najbaraj pli malgrandaj insuloj, kaj nordorienta [[Aŭstralio]].<ref name="Clements, J (2007)"/> Ili tamen kuraĝas foje al palmaj arbustaroj, [[herbejo]]j, [[savano]]j, kaj marĉaj arbaroj.<ref name="davies" /> Ne klaras ĉu la populacioj de kelkaj insuloj estas naturaj aŭ rezulto de komerco de junaj birdoj fare de indiĝenoj.
== Kutimaro kaj ekologio ==
Kazuaroj estas solemaj birdoj escepte dum pariĝado, ovodemetado kaj foje ĉe ampleksa manĝodisponeblo.<ref name="davies" /> La maskla kazuaro defendas teritorion de ĉirkaŭ 7 km² por si mem kaj sia partnero, dum inoj havas koincidajn teritoriojn de kelkaj maskloj.<ref name="animals.jrank.org"/>
Dum inoj moviĝas inter satelitaj teritorioj de diversaj maskloj, ili ŝajne restas ene de samaj teritorioj dum plej el siaj vivoj, pariĝante kun la sama aŭ proksime rilataj maskloj dum sia vivodaŭro. Pariĝado kaj la parligaj ritaroj ekas per la vibrosonoj elsenditaj de inoj. Maskloj alproksimiĝas kaj kuras havante kolojn paralele al la grundo farante spektaklajn movojn de la kapo, ĉefe ĉe la antaŭa kolregiono. La ino alproksimiĝas zumante malrapide. La masklo kaŭras surgrunde kaj la ino supreniras la masklan dorson por momento antaŭ kaŭri ĉe li kiel preparo por [[kopulacio]] aŭ ŝi povas eĉ ataki. Tio ofte okazas kiam ino persekutas masklon per rita ĉasada kutimo kiu ĝenerale finas ĉe akvo. La maskla kazuaro plonĝas en akvo kaj submerĝiĝas ĝis supra kolo kaj kapo. La ino persekutas lin en la akvon kie li eventuale kondukas ŝin al malprofundo kie ŝi kaŭras farante ritajn kapomovojn. Ambaŭ povas resti kopulacie dum etendaj tempoperiodoj. Foje alia masklo povas alproksimiĝi kaj elpelas la unuan masklon. Li grimpas sur la ino kaj kopulacias. Maskloj estas multe pli toleremaj al alia ol inoj, kiuj ne toleras la eston de aliaj inoj.
[[
== Reproduktado ==
La reprodukta sezono startas en majo aŭ junio. Inoj demetas el 3 ĝis 8 ovojn, nur tion faras inoj, dum virbirdoj kovas la ovojn dum du monatoj kaj zorgas pri la kazuaridoj dum naŭ monatoj.
::"Junaj kazuaroj estas brunaj kaj havas helecajn striojn. Ili estas ofte kaptitaj kiel maskotoj en indiĝenaj vilaĝoj [en Novgvineo], kie ili vagadas kiel birdokortaj bestetoj. Ofte ili estas kaptataj ĝis ili iĝas sufiĉe kreskaj kaj danĝeraj. Maturaj kazuaroj estas lokitaj ĉe hejmoj en kabanetoj nnur iom pli grandaj ol la birdoj mem. Oni donas al ili rubon kaj alian vegetalan manĝon, kaj ili vivas jarojn en tiaj lokoj; en kelkaj areoj ties plumaro estas ankoraŭ pli valora ol la konkomono. Kaĝobirdoj estas regule eligitaj el siaj freŝaj plumoj."<ref name="Gilliard 1958, p. 23"/>
=== Dieto ===
Kazuaroj estas ĉefe [[fruktomanĝulo]]j. Krom fruktojn, ties dieto inkludas florojn, [[fungo]]jn, helikojn, insektojn, ranojn, birdojn, fiŝojn, ratojn, musojn kaj [[kadavraĵo]]jn. Oni dokumentis fruktojn el almenaŭ 26 plantofamilioj en la dieto de kazuaroj. Fruktoj el [[Nobla laŭro|laŭro]], [[podokarpo]], palmoj, naturaj vinberoj, [[solanacoj]], kaj mirtilfamilioj estas gravaj eroj en la dieto.<ref name="davies" /> La [[kazuara cerbero]] ricevas nomon el tiu birdo.
Linio 76:
Kiel manĝo Kazuaroj, supozeble estas ledecaj. Aŭstraliaj funkciuloj en Novgvineo estis avertitaj ke "kaze de kuirado kun ŝtono en la kuirpoto: kiam la ŝtono estas preta por esti manĝata ankaŭ la kazuaro".<ref>Vader, John, ''New Guinea: The Tide is Stemmed.'' NY, Ballantine Books: 1971, p. 35.</ref>
=== Rolo en semodisigo kaj ĝermado ===
Kazuaroj manĝas fruktojn de kelkaj centoj da pluvarbaraj specioj kaj kutime pasas utilajn semojn en grandaj densaj [[Feko|fekaĵoj]]. Oni scias, ke ili disigas semojn super distancoj pli grandaj ol unu kilometro, kaj tiele ludas gravan rolon en la ekosistemo.
== Konservostatuso ==
Sudaj kaj nordaj kazuaroj estas endanĝerigitaj specioj pro manko da loĝloko. Por tio ili konkurencas kun homoj kaj plie endanĝeriĝas kiam ili manĝas fruktojn de ĝardenoj.
[[
La Suda kazuaro estas endanĝerita en Kvinslando, Aŭstralio. Kofron kaj Chapman (2006) taksis la malpliiĝon de tiu specio. Ili trovis, ke el iama kazuara habitato, restas nur 20 - 25%. Ili asertis, ke [[habitatoperdo]] kaj fragmentado estas la ĉefa tialo de malpliiĝo.<ref name=Kofron&Chapman2006>Kofron, C. P. & Chapman, A. (2006)</ref> Ili poste studis 140 kazojn de kazuaraj mortoj kaj trovis, ke frapo de motoraj veturiloj kulpas pri 55% el ili, kaj hundatakoj produktas alian 18%. Restaj tialoj de morto estas ĉasado (5 kazoj), interplektigo en dratobariloj (1 kazo), forigo de kazuaroj kiuj estis atakintaj homojn (4 kazoj), kaj naturaj kaŭzoj (18 kazoj), inklude tuberkulozon (4 kazoj). 14 kazoj estis pro nekonataj tialoj.<ref name="Kofron&Chapman2006"/>
Linio 89:
Februare de 2011 la [[Uragano Jasi]] detruis grandan areon de kazuara habitato, endanĝerigante 200 birdojn, ĉirkaŭ 10% el la totala aŭstralia populacio.<ref>[http://www.independent.co.uk/environment/nature/cyclone-puts-cassowary-in-greater-peril-2226790.html Cyclone puts cassowary in greater peril]</ref>
== Rilato kun homoj ==
=== Kazuaraj atakoj ===
Kazuaroj havas famon esti danĝeraj al homoj kaj al hejmaj animaloj. Dum la [[Dua Mondmilito]] usonaj kaj aŭstraliaj trupoj de Novgvineo estis avertuttaj kontraŭ ili. En sia libro ''Living Birds of the World'' el 1958, ornitologo Thomas E. Gilliard verkis la jenon:
Linio 102:
Kazuaroj frapas ĉe la ventro plej rare, sed estas unu kazo de hundo kiu estis piedfrapita ĉe laventro en 1995. La frapo ne lasis eksteran vundon, sed estis grava suferigo. La hundo mortiĝis poste el ŝajna intesta rompo.<ref name="Kofron2003"/>
== Notoj ==
{{reflist|2}}
=== Cititaj tekstoj ===
* Borrell, Brendan (Oktobro 2008). "Invasion of the Cassowaries". Smithsonian magazine.
* Brands, Sheila (14a Aŭgusto 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Casuarius". The Taxonomicon. Konsultita Februare 2009.
Linio 127:
* Weber, B.L.; Woodrow, I.E. (2004). "Cassowary frugivory, seed defleshing and fruit fly infestation influence the transition from seed to seedling in the rare Australian rainforest tree, Ryparosa sp. nov. 1 (Achariaceae)". Functional Plant Biology 31 (5): 505–16. doi:10.1071/FP03214.
== Vidu ankaŭ ==
* [[Fagrao]]
== Eksteraj ligiloj ==
* C4 - [http://www.cassowaryconservation.asn.au/ Cassowary Conservation based in Mission Beach]
* [http://vimeo.com/4441022 Filmeto: kazuaro kun 3 idoj trinkante akvon ĉe Elantra Resort, Mission Beach]
* ARKive - [http://www.arkive.org/species/GES/birds/Casuarius_casuarius/ Bildoj kaj filmetoj de suda kazuaro ''(Casuarius casuarius)'']
* [http://ibc.lynxeds.com/family/cassowaries-casuariidae kazuaraj filmetoj, fotoj kaj sonoj] ce Internet Bird Collection
<!--{{Commons|Casuarius}}
{{Commons|Casuarius casuarius}}-->
{{Portalo Birdoj}}
<br />
{{Strutoformaj birdoj}}
{{birdoj}}
Linio 147:
[[Kategorio:Birdoj de Azio]]
[[Kategorio:Birdoj de Oceanio]]
|