Honduro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 53:
 
=== La evoluo post la sendependiĝo ===
Ekde [[1821]] ĝis [[1876]] sinsekvis 85 registraroj. En 1876 [[Marco Aurelio Soto]] ekigis liberalan ŝanĝon: Li sekularigis la ekleziajn posedaĵojn, enkondukis la civilan geedziĝon kaj ŝtatan edukadosistemon. Liaj kontraŭuloj (eklezio kaj grandbienuloj) kaj partianoj (la urba burĝaro) poste sinorganizis en la ''Nacia Partio'' resp. en la ''Liberala Partio'', kiuj ĝis hodiaŭ restis la plej gravaj partioj de la lando. Samtempe Soto antaŭenigis la ekonomian ekspluato kaj la malfermado mondmerkaten. Per malavaraj koncesioj li allogis [[Usono|usonajn konzernojn]] kaj faris la landon fakte tian kolonion de usonaj entreprenoj, kia kreis la mondkonatan bildaĉon de „bananrespubliko“. La diktatoroj T. [[Carías Andino]] kaj J. M. [[Gálvez]], kiuj tenis sin je la potenco ekde [[1933]] ĝis [[1948]] resp. ekde [[1949]] ĝis [[1954]], fakte estis marionetoj de la [[United Fruit Company]]. Striko de ĉ. 25 000 laboristoj sur la usonaj bananplantejoj en la jaro [[1954]] enkondukis la disciplinadon de la potenco, kiun la t.n. „bananenklavo“ misuzis kontraŭ la resto de la lando.
[[Dosiero:Meyers_b16_s0558b.jpg|thumb|right|330px|La kariba maro je la fino de la 19-a jarcento]]
 
Linio 64:
Je la prezindantobalotoj de [[1981]], kiuj signalis reiron al parlamentismo, la kandidato de la Liberala Partio, [[Roberto Suazo Córdova]], gajnis klaran majoritaton. Multaj observantoj dubis pri lia transvivokapablo en lando, en kiu ja okazis ene de 150 jaroj 125 armepuĉoj. Li travivis gravan ekonomian krizon kaj multajn onidirojn pri puĉoj. Li kaj sia posteulo [[José Azcona Hoyo]] tamen devis akcepti vole-nevole, ke [[Usono]] misuzis Honduron kiel bazo por sia nedeklarita milito kontraŭ la demokratio en [[Nikaragvo]]. Nur en [[1989]] interŝtata konferenco interkonsentis pri la nikaragvaj „Contras“ (kontraŭuloj), kiuj fakte estis dungosoldatoj pagitaj de Usono kaj per profitoj el la drogkomerco.
 
La lando elsanginta pro la ŝuldokrizo nun plene dependas de la transvivohelpo, kiun la „granda frato“ en la nordo de la kontinento kompreneble ne disponigas senkompense. Do la tradicia fremdodestinado alprenis novan formon, kaj la fivorto de „bananrespubliko“ kromajn sencon kaj argumentojn. La daŭra, masiva kaj parte perforta ĉeesto de Usono kaŭzas inter la Hondoranoj malamon kontraŭ la „yanquíes“ kaj naciisman fervoron. En [[1992]] Salvadoro, Gvatemalo kaj Honduro interkonsentis traktaton pri liberkomerco translima. La prezidanto [[Carlos Roberto Reina]], elektita en [[1993]], provis dum sia oficperiodo limitigi la influon de la armeo. Lia posteulo [[Carlos Roberto Flores Facussé]] iniciis reformeman ekonomi-politikon. La prezidantobalotojn de [[2002]] gajnis [[Ricardo Maduro|Ricardo Maduro Joest]] de la Nacia Partio.
 
La prezidantobalotadon de novembro [[2005]] gajnis per [[Manuel Zelaya Rosales]] denove kandidato de la liberaluloj. Li promesis precipe daŭre kaj efike antaŭzorgi krimecon.
 
En [[1998]] la kirloŝtormo Mitch transpasis plurfoje Honduron kaj ruinigis dume grandajn partojn de la lando. Eĉ [[Tegucigalpa]], preskaŭ 300 km for de la kariba marbordo, ne estis domaĝita, kaj ankoraŭ nun la sekvoj de la naturkatastrofo videblas. „Mitch“ retroevoluigis la honduran ekonomion je kelkaj jaroj, ĉar precipe la bananplantejoj suferis de la katastrofo.
Linio 137:
=== Akvaro ===
[[Dosiero:Choluteca_River_Tegucigalpa_Honduras.jpg|right|thumb|300px|La rivero Choluteca duonigas la ĉefurbon Tegucigalpa]]
La plej multaj riveroj de la lando fluas en la atlantikan oceanon. La 320 kilometrojn longa [[Río Patuca]] kaj la 240 kilometrojn longa [[Río Ulúa]] estas la du plej longaj riveroj de Honduro. La plej granda lago kaj samtempe la plej granda akvorezervujo de Honduro estas la 285 kvadratajn kilometrojn granda [[Lago Joĥoa]].
 
'''Plej gravaj riveroj:'''
Linio 187:
 
=== Loĝantara strukturo ===
La loĝado sin koncentras sur la montara lando en la nordokcidento, la regiono ĉirkaŭ [[Tegucigalpa]] kaj la ĉepacifika sudo. Alie ol ekz. en [[Gvatemalo]] la plimulto de la hondura loĝantaro estas [[mestizoj]], do idoj de eŭropaj enmigrintoj kaj praloĝantoj de la lando. Ili konsistigas ĉ. 90 % de la loĝantaro. La resto de la loĝantaro estas [[indianoj]] (7 %), [[Afriko|afrikanoj]] (2 %) kaj [[Eŭropo|eŭropanoj]] (1 %). Ĉe la norda bordo vivas plua popolgrupo, kiu komplete konservis siajn memstarajn kulturon kaj lingvon: La [[Garifuno]]j, kiuj havas indianajn kaj afrikajn praulojn, vivas precipe en bordovilaĝoj laŭlonge de la kariba marbordo de Honduro, [[Belizo]] kaj parte en [[Nikaragvo]] kaj Gvatemalo. Male al la ofta opinio la [[Garifuno]]j ankoraŭ ne longe vivas sur la ''[[Cayos Cochinos]]'' kaj la ''[[Islas de la Bahía]]'' (golfinsuloj). La tieaj [[Garifuno]]-setlejoj ekestis nur en la [[1950-aj|50-aj]] jaroj de la [[20-a jarcento]]. En la landinterno kaj en [[Moskitio]] ankoraŭ ekzistas grupetoj de indianaj praloĝantoj. Tiuj retiriĝis en malfacile alireblajn montarajn valojn, tute izolite de la eduko- kaj sansistemo kaj de la politika vivo. Kelkaj triboj de „riverindianoj“ ankoraŭ vagadas tra la arbaroj ĉe la kariba marbordo kiel kolektantoj kaj ĉasantoj. La onta antaŭeniĝo de arbofaligistaroj detruus ankaŭ ilian vivejon.
 
La ega kreskado de la loĝantaro plifortigas la formigradon de la kamparo al la urboj, kio superbordigas ties mizerkvartalojn. Pli ol la duono de la loĝantoj vivas sub la limo de malriĉeco, kvinono estas [[analfabeto]]j. Sub- kaj misnutrado estas ege disvastigita. La medicina prizorgado sur la kamparo estas mizerega. La kvoto de analfabetoj ja sinkis en la urboj je malpli ol 20 %, tamen sur la kamparo ĝi situas ankoraŭ je super 50 %. La malbona instruadonivelo siaflanke estas kialo por la manko de fakuloj, kiu baras la evoluon sur ĉiuj kampoj.
 
==== Aĝostrukturo ====
Linio 235:
 
[[Kategorio:Honduro| ]]
 
{{LigoLeginda|uk}}