Endanĝerigataj lingvoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 28 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q335214)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Endanĝera lingvo''' estas lingvo kiu riskas ne plu esti uzata. Se ĝi perdas ĉiujn siajn indiĝenajn parolantojn, ĝi iĝas [[mortinta lingvo]] . La nombro de lingvoj en la mondo ne estas konata. Taksoj varias depende de multaj faktoroj. Michael E. Krauss taksis ke ekzistas proksimume 6000 lingvoj en aktiva uzo en 2007.<ref name="K2007" /> UNESCO ankaŭ utiligas tiun ciferon.<ref name="UNESCO 6000" /> Krauss difinis lingvon "sekura" se infanoj verŝajne parolos ĝin en 100 jaroj; "endanĝera" se infanoj verŝajne ne parolos ĝin en 100 jaroj (ĉirkaŭ 60-80% el lingvoj estas en tiu kategorio); kaj "mortema" se infanoj ne parolas ĝin nun.
 
== Nombro da lingvoj ==
 
La nombro de nuntempaj lingvoj en la mondo ne estas precize konata. Taksoj varias depende de la amplekso kaj rimedoj de la esplorado kiu celas malkovri ilin, la difino de aparta lingvo kaj la nuna stato de scio pri la identecoj kaj statistiko pri la diversaj popoloj de la tero. La nombro da konataj lingvoj varias dum iuj formortas aŭ estas lastatempe malkovritaj ene de la vivdaŭro de la aktivaj esploristoj.
 
Unu el la plej aktivaj esploragentejoj estas ''SIL International'' (SIL internacia), kiu tenas datumbazon, ''Ethnologue'', aktualigata laŭ la kontribuoj de lingvistoj tutmonde. Ĝia 2005 kalkulo de la nombro da lingvoj en ĝia datumbazo, ekskludante duplikatojn en malsamaj landoj, estas 6912, el kiuj 32,8% (2269) estas en Azio kaj 30,3% (2092) estas en Afriko.<ref>{{cite web|title=Statistical Summaries|work=Ethnologue Web Version|url=http://www.ethnologue.com/ethno_docs/distribution.asp?by=area|publisher=SIL International|year=2009|accessdate=26 April 2009}}</ref>
Tiu nuntempa takso devas esti tre proksimuma. Michael E. Krauss raportis en 2007<ref name=K2007>{{Cite book|last =Krauss| first =Michael E.| author-link =Michael E. Krauss| editor-last =Miyaoka| editor-first=Osahito | editor2-last= Sakiyama| editor2-first=Osamu | editor3-first=Michael E.|editor3-last=Krauss|year =2007| contribution = Keynote-Mass Language Extinction and Documentation: The Race Against Time| title =The Vanishing Languages of the Pacific Rim| edition =illustrated| place =Oxford| publisher =Oxford University Press|pages =3–24| id =ISBN 019926662X0-19-926662-X, 9780199266623}}</ref>: " La tutmonda sumo, kiun mi uzas, estas 6000 ekzistantaj lingvoj, konvena ronda cifero kiu hazarde estas unu milionono de la homa popolnombro, speco de mez-figuro. . . . "
 
UNESKO, multe influita fare de Michael Krauss kaj Stephen Wurm, adoptis la rondan ciferon 6000 kaj la kriterion "nova parolanto" provante difini endanĝerajn lingvojn.<ref name="UNESCO 6000">{{cite web|title=Language Vitality and Endangerment|author=UNESCO ad Hoc Expert Group on Endangered Languages|url=http://www.unesco.org/culture/ich/doc/src/00120-EN.pdf|format=pdf|year=2003|accessdate=27 April 2009}}</ref>
Linio 16:
* Se nenio estas farita, 90% de la lingvoj malaperos dum la 21-a jarcento
 
== Mortemaj lingvoj ==
 
Krauss difinis lingvon ''sekura'' se infanoj verŝajne parolos ĝin en 100 jaroj; ''endanĝera'' se infanoj verŝajne ne parolos ĝin en 100 jaroj; kaj ''mortema'' se infanoj ne parolas ĝin nun. Li taksas ke 15-30% (aŭ 900-1800) da lingvoj estas [[mortinta lingvo|mortemaj]].<ref name=K2007/>
Linio 22:
Kaŭzoj de la malapero de lingvoj estas diskutitaj ĉe [[mortinta lingvo]]. Multaj lingvoj malaperas pro kombino de du aŭ pli el la kaŭzoj tie menciitaj. Ofte memsufiĉa minoritato vivas ĉe la bordoj de la ekonomio.<ref name="nettle">Nettle, Daniel; Romaine, Suzanne. (2000) ''Vanishing Voices: the extinction of the world's languages'' New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-513624-1 (cloth) ISBN 0-19-515246-8 (pbk).</ref> Ili pli kaj pli partoprenas la monsistemon, kaj pli uzas la nacian lingvon. Tamen la nacia registaro insistas ke ili monpagu impoŝtojn, do ili devas labori por mono aŭ vendi produktojn por mono. En la realo la ŝanĝo estas deviga. Tio okazis al indiĝenoj en Sudameriko kaj en Havaiio en la 19a jarcento kaj daŭras nun en multaj evoluantaj landoj. Ĉiuj lingvoperdoj okazas pro ŝanĝoj en la homa medio.
 
== Identigi endanĝerajn lingvojn ==
 
Dum ekzistas neniu senduba sojlo por identigi lingvon kiel endanĝera, tri ĉefaj kriterioj estas utiligataj kiel gvidlinioj:
Linio 29:
# La elcento de la plej juna generacio akiranta esprimkapablon per la specifa lingvo.
 
Iuj lingvoj, ekzemple tiuj en [[Indonezio]], povas havi dekojn da miloj da parolantoj sed povas esti endanĝeraj ĉar infanoj jam ne lernas ilin, kaj parolantoj ŝanĝadas utiligi la nacian lingvon, la indonezian, (aŭ lokan malajan variaĵon) anstataŭ lokaj lingvoj.
 
En kontrasto, lingvo kiu havas nur 100 parolantojn eble estos konsiderata vere vivanta se ĝi estas la ĉefa lingvo de komunumo, kaj estas la unua (aŭ sola) lingvo de ĉiuj infanoj en tiu komunumo (la plej multaj el Andaman-lingvoj, nun parolataj).
Linio 39:
La Ruĝa Libro de Endanĝeraj Lingvoj de UNESKO uzas la klasifikon: "potenciale endanĝera", "endanĝera" kaj "grave endanĝera".<ref>{{cite web|last=Tapani|first=Salminen|title=UNESCO Red Book on Endangered Languages: Europe|url=http://www.helsinki.fi/~tasalmin/europe_index.html|date=1993-1999|accessdate=27 April 2009}}</ref>
 
== Kial io estas farinda ==
 
Iuj opinias ke aliaj problemoj, ekzemple elimini malreĉecon aŭ protekti la ĉirkaŭaĵon, estas pli urĝaj bezonoj ol la konservado de lingvoj. Nettle kaj Romaine<ref name="nettle" /> opinias ke la bezono konservi lingvojn kaj la bezono por ekonomia evoluigado en la marĝenaj socioj ne estas kontraŭaj aferoj sed komplementaj aspektoj de la sama problemo: parto de la antaŭenigo de daŭrigebla, taŭga, kaj potenciga evoluigado. Por solvi la problemon de lingvomorto necesas samtempe solvi multajn aliajn urĝajn rilatajn problemojn.
Linio 53:
Perifieriaj malurbaj komunumoj, pleje en la tropikoj, troviĝas en la lokoj kie troviĝas la biodiverseco. Ili estas malriĉaj kaj marĝenigitaj pro nedaŭrigebla evoluigado, kaj ili estas la gardantoj de la pleja lingva kaj kultura diverseco. La solvo estas potencigi la lokajn komunumojn. Se oni permesus al indiĝenoj pli efikan regadon de decidoj pri rimedoj kaj stiloj de evoluigado, tiam pliaj elementoj de tradicaj praktikoj kaj strukturoj estus konservitaj. Alivide, la studado de tradiciaj sciosistemoj kaj la lingvoj en kiu ili estas koditaj, helpos solvi problemojn pri daŭrigebla evoluigado. Samtempe lokaj lingvoj estus konservitaj.
 
== Revivigi endanĝerajn lingvojn ==
 
Determininte ke iu lingvo esti endanĝerigita, oni havas du disponeblajn rimedojn por stabiligi aŭ savi la lingvon. La unua estas lingvo-dokumentado kaj la dua estas lingvo-revivigado.
Linio 75:
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Lingvaj rajtoj]]
* [[Lingva imperiismo]]
* [[Minoritata lingvo]]
* [[Mortinta lingvo]] diskutas la kialojn por malapero de lingvoj
* [[Lingvopolitiko]]
 
== Referencoj ==
Linio 85:
 
== Bibliografio ==
* {{fr}} Hagège, Claude, ''Halte à la mort des langues'', Odile Jacob, Paris, 2000
* {{en}} Harrison, K. David. (2007) ''When Languages Die: The Extinction of the World's Languages and the Erosion of Human Knowledge''. New York and London: Oxford University Press. ISBN 0-19-518192-1.
* {{eo}} Makaj, Garvan (2011) ''Ĉu gravas, se lingvoj mortas?'' recenzo de la verko de Harrison, ''Monato'' ISSN 0772-456 X, majo, p25-6.
* {{en}} Nettle, Daniel; Romaine, Suzanne. (2000) ''Vanishing Voices: the extinction of the world's languages'' New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-513624-1 (cloth) ISBN 0-19-515246-8 (pbk).
 
== Ligiloj ==
Linio 94:
 
[[Kategorio:Lingvo]]
 
{{LigoElstara|als}}