Harlemo (Novjorko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 39 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q189074)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Harlem map2.png|thumb|Mapo de Harlemo (kadrigita strekumita linio)]]
'''Harlemo''' aŭ angle '''Harlem''' estas kvartalo en la [[novjorko|novjorka]] urboparto [[Manhatano]]. Harlemo estas unu el la ĉefaj centroj de nigrula kulturo en [[Usono]].
 
== Centro de nigrula kulturo ==
[[dosieroDosiero:Harlem 125th street Apollo.jpg|thumb|La Apollo-Teatrejo ĉe la 125-a strato en Harlemo]]
[[dosieroDosiero:Masjid aqsa - NOI mosque.jpg|thumb|Masjed Aqsa de la Islama Nacio]]
 
La unuaj nigrulaj loĝantoj estis ligitaj kun la St.-Philips-Episkopa-Preĝejo. Antaŭe la nigruloj loĝis en aliaj kvartaloj, ekz. en Tenderloin, San Juan Hill, Hell’s Kitchen kaj pliaj aliaj. En la [[1920-aj jaroj]] la loĝantonombro de nigruloj kvarobliĝis, kaj la nigrula kulturo, la t.n. ''Harlema Renesanco'', ekfloris. Ironie la plej multaj nigruloj ne rajtis partopreni, ĉar la plej famaj klubejoj, ekz. ''Small’s'' kaj ''Cotton Club'', kie ludis [[Duke Ellington]], permesis eniron nur al blankuloj. ''Apollo-Teatrejo'' malfermiĝis la 26-an de januaro 1934 ĉe la 125-a strato. La domo antaŭe estis burleskejo. ''Savoy Ballroom'' ĉe Lenox-Avenuo estis renoma starejo por la [[svingo (danco)|svingdancado]]. Ankaŭ en Harlemo troviĝis ''Theresa-Hotelo'', tiam la plej granda kaj plej bona hotelo en Usono, kiu estis alirebla ankaŭ por nigruloj.
Linio 10:
La militjaroj por Harlemo ests streĉoplenaj. Multaj nigruloj ne volonte militservis, ĉar la usona socio traktis ilin kiel malplivaloruloj. Jam en 1934 ekestis konfrontadoj kun la polico, kaj pluaj tumultoj eksplodis en 1943. Post la [[Dua Mondmilito]] nigruloj transloĝiĝis en aliaj najbarlokoj de Novjorko, ĉar la rasdiskriminacio iom post iom malpliiĝis. Tamen Harlemo restis ĉefa loko de nigrula politiko, por intelektuloj kaj por kulturo. La konfliktoj pliserioziĝis en la [[1960-aj jaroj]], aparte post la atenco kontraŭ [[Martin Luther King]].
 
== Dekadenco ==
Ĝis en la fruaj [[1990-aj jaroj]] preskaŭ neniu investis kapitalon en ĉi tiun kvartalon. La plej multaj konstruaĵoj, domoj kaj lernejoj estas kadukiĝintaj, kaj ekde la [[1970-aj jaroj]] drogoj, prostituado kaj perforto estis grandegaj problemoj, kiuj malutilis al la vivo de la plej multaj civitanoj.
 
== Renesanco ==
Nova renesanco ekestis en Harlemo -kiel ankaŭ en aliaj urbopartoj de Novjorko, ekde la mezo de la [[1990-aj jaroj]], inter alie per pli malindulga sekurecpolitiko en tuta Novjorko kaj per variaj socialprogramoj deflanke de la urbo kaj de privataj organizaĵoj. Ankaŭ negocistoj kaj politikistoj vidis, kuraĝigite pro la ŝanĝoj, novajn eblecojn en Harlemo, kaj komencis nobligi resp. plivalorigi la kvartalon per renovigo. Ekestis novaj domoj, grandmagazenoj (i.a. ''Old Navy'') kaj vendejoj, malnovaj domoj estas kreskakvante renovigitaj kaj pro daŭre kreskaj prezoj por nemoveblaĵoj en Manhatano multaj pli bonstatuloj estas allogataj per la relative modestaj prezoj.
 
La iama [[prezidanto de Usono]] [[Bill Clinton]] nun havas oficejon ĉe la kruciĝo de la 125-a strato kun la 7-a Avenuo, kaj oni planas konstrui novan ''Marriott''-Hotelon ĉe la 125-a strato kaj Parko-Avenuo. Ĉi tiun proceson kelkaj homoj rigardas kritike, ĉar per tio parte homoj kun malpli da vivrimedoj estas elpuŝataj el siaj domoj, kaj ĉar oni timas la perdon de identeco de sia kvartalo kun ĝiaj multaj "brunŝtonaj domoj" el la epoko de 1870 ĝis 1910.
 
== Stratonomoj ==
Kelkaj stratoj intertempe ricevis nomojn de nigrulaj aktivuloj kaj gravuloj.
 
Linio 25:
* [[Frederick Douglass]] Blvd ( 8th Av )
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Haarlemo]] ([[Nederlando]])
 
Linio 32:
[[Kategorio:Novjorko]]
[[Kategorio:Urbopartoj]]
 
{{Link FA|fr}}
{{Link FA|ka}}