Nikolao Nickleby: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 17:
'''''La Vivo kaj Aventuroj de Nikolao Nickolby''''' (angle:'''''The Life and Adventures of Nicholas Nickleby'''''), (aŭ mallonge '''''Nikolao Nickleby''''') estas komedia [[romano]] fare de [[Charles Dickens]]. Originale eldonita [[felietono|felietone]] ekde [[1838]] ĝis [[1839]], ĝi estis la tria romano de Dickens.
 
Tiu longa romano centras ĉirkaŭ la vivo kaj aventuroj de Nikolao Nickleby, juna viro kiu devas subteni la patrinon kaj fratinon post kiam mortis la patro. Lia Onklo Ralf, kiu opinias, ke Nikolao neniam iuuliĝos, ludas rolon [[antagonismo|antagonistaantagonistan]]n.
 
== Ĉefaj temoj ==
Simile al preskaŭ ĉiuj verkoj de Dickens, la romano havas siatempan lokalon. Da la intrigo multo okazas en [[Londono]], kun kelkaj ĉapitroj okazantaj en [[Portsmouth]], la hejmurbeto de Dickens, aldone al lokaloj en [[Yorkshire]] kaj [[Devon]].
 
La verko etosas burleske; Dickens pricelas kion li perceptas sociaj maljustaĵoj. Multaj memorindaj karakteroj prezentiĝas, enklude de la mavvolema onklo de Nikolao, Ralf, kaj la kanajla Wackford Squeers, kiu estras mizeraĉan [[pensionlernejo]]n ĉe kiu portempe Nikolao laboras kiel instruisto.
 
== Ĉefaj karakteroj ==
{{intrigo}}
Samkiel en la plejo de la verkoj de [[Dickens]], estas oza kvanto da karakteroj en la libro. La ĉefaj karakteroj en ''Nikolao Nickleby'' incluzivas:
 
* '''Nikolao Nickleby''' — La heroo de la romano. Lia patro mortis kaj lasis Nikolaon kaj sian familion sengroŝaj. Nikolao ne estas ordinara [[Byron]]-a heroo: li povas esti perforta, naiva, kaj emocia. Sed li estas dediĉita al siaj amikoj kaj familio, kaj feroce defiema al kiuj ĉagrenas kiujn li amas.
 
* '''Ralf Nickleby''' — La ĉefa [[antagonisto]] de la romano, onklo de Nikolao. Li ŝajnas ŝati nenion krom monon, kaj tuj malŝatas la idealisman Nikolaon. Tamen, malgraŭ sia brusko, li gvatas teneron al Katnjo. Ralf koleras pro la batado fare de Nikolao al Sqeers, kio rezultigis ĵuron detrui la pli junan viron, sed la sola kiun Ralf sukcesas detrui estas si mem. Kiam malkaŝiĝas ke Smajk estis lia filo, kaj ke tiu knabo mortis lin malamante, li sin mortigas.
 
* '''Katnjo Nickleby''' — la pli juna fratino de Nikolao. Katnjo estas iom pasivema karaktero, tipa je Dickens-aj virinoj, sed ŝi simile havas da la animforto kaj forta volo de sia frato. Ŝi ne hezitas forte labori per kio sin vivtenadi, kaj sin defendas kontraŭ la amorema kavaliro Mulberry Hawk. Ŝi trovas bone meritatan feliĉon kun Frank Cheeryble.
 
* '''S-ino Nickleby''' — Patrino de Nikolao kaj Katnjo, kiu provizas multe da la [[komedia malstreĉo]] de la romano. La fuŝmensa s-rino Nickleby ne konscias la veran malbonon renkontatan de ŝiaj infanoj ĝis kiam iu rekte tion al ŝi klarigas. Ŝi obstinemas, alflankemas en longajn nepertinentajn aŭ negravajn temojn, malrealisme fantaziemas, kaj emas havi svagan komprenon pri kio ĉirkaŭ ŝi okazadas.
 
* '''Smajk''' — Povra laborulo vivanta kiel "zorgato" de Squeers. Smajk estas mizera figuro, malsanemulo kaj kriplulo, kiu estadas en la zorgo de Squeers de kiam li tre maljunis. Nikolao kuraĝigas lin forkuri, kaj kiam tio fiaskas, Nikolao denove lin savas, kaj tiu sin alfiksas al Nikolao kiel al protektanto. Li enamiĝas al Katnjo, sed lia koro rompiĝas kiam ŝi enamiĝas kun Frank Cheeryble. Post kiam Smajk mortas de "timata malsano" (ftizo), malkaŝiĝas ke li estas filo de Ralf Nickleby.
 
* '''Numan Noggs''' — Komizo de Ralf, kiu fariĝas la plej intima amiko de Nicholao. Li iam estis elstara komercisto, sed bankrotis. Li estas [[drinkemulo]], kaj lian ĝeneralan feliĉemon, afablecon kaj akravidon super homnaturo kaŝas fasado el malraciaj momentoj kaj malkonsekvenca kondutado.
 
* '''F-ino La Creevy''' — La luigantino de la Nickleby-oj. Diketa, bonkora virino en siaj kvindekoj, ŝi estas pentristo de miniaturaj portretoj. Ŝi estas la unua amiko trovita de la Nickleby-oj en Londono, kaj unu el la plej veraj. Ŝi iĝas rekompensita pro sia bonkoreco kiam ŝi enamiĝas kun Tim Linkinwater.
 
* '''Wackford Squeers''' — Kruela, unuokula lernejestro en [[Yorkshire]]. Li mastras “Dotheboys Hall”, loko al kiu oni povas forsendi nedeziratajn knabojn. Ilin li terure fitraktas, regule ilin vipante. Li trafas sian merititan punon per Nikolao kiam tiu lin venĝe bategadas pro la vipado Smajk-on. Post resaniĝo li veturas al Londono kaj partoprenas aldonajn finegocojn, plenumante sian rankoron kontraŭ Nikolao per tio partneriĝi en la komploto de Ralf falsigi la patrecon de Smajk kaj poste fikaŝi la testamenton de Madeline Brey. Li arestiĝis dum la lasta tiu tasko kaj kondamniĝis al [[Punttransporto|transporto]] al [[Aŭstralio]].
 
* '''S-ro Snawley''' — Oleokomercisto, kiu metas siajn du bofiloj sub la "zorgon" de Squeers. Li ŝajnigas esti la patro de Smajk venĝe al Nikolao, sed cedas sub la premo, iamfine konfesas al la polico, kaj arestiĝas.
 
* '''S-ino Squeers''' — La timinda edzino de Squeers. Se eblas, ŝi eĉ pli kruelas kaj malpli amemas ol sia edzo al la knaboj sub sia zorgo.
 
* '''Fanny Squeers''' — La filino de Squeers. Ŝi estas 23-jaraĝa, kaj komencadas senti premon trovi viron kun kiu hejmsetli. Ŝi enamiĝas al Nikolao ĝis kiam li rifuzas ŝian korinklinojn, kaj tiam ŝi komencas senti al li malamon. Tilda Price (poste Browdie) estas ŝia plej bona amikino, sed tiun rilaton streĉas la fiero kaj spitemo de Fanny. Ŝi plenas je bruemo kaj grave iluzias pri la propraj beleco kaj statuso.
 
* '''Juna Wackford Squeers''' — La plumpe kruda, porkeca filo de la geSqueers-oj. Li precipe okupas sin plenigadi la stomakon kiel eble plej ofte, kaj trudestradi la knabojn de sia patro, kio multe ĝojigas la patron.
 
* '''Johano Browdie''' — Bonnatura, malkaŝema [[Yorkshire]]-ano, fianĉo de Tilda, poste ŝia edzo. Kvankam li kaj Nikolao ekrilatiĝas malafable, ili fariĝas bonaj amikoj kiam Johano helpas Nikolaon eskapi el Yorkshire. Li poste denove savas Smajk-on disde Squeers, pruvante sin bona kaj inteligenta viro. Li ne estas, tamen, bone edukita pri manieroj kaj havas krudan kaj brumenan etoson.
 
* '''Matilda Price (Browdie)''' — Plej bona amikino de Fanny kaj fianĉino de Browdie, kiun Fanny nomasTilda. Linda junulino dekokjara, ŝi toleras ties etanimecon pro ilia amikeco de infanaĝo, sed poste rompas la rilaton. Ŝi iom koketemas, sed feliĉe hejmsetlas kun John Browdie.
 
* '''Ges-roj Mantalini''' — Ĉapelinistoj, dungintoj de Katnjo. S-ro Mantalini (vera nomo: Alfred Muntle) estas belaspekta viro, kun bonaj lipharoj, kiu amas sian edzinon. Li ne sufiĉe honoras por ne ŝteli de la edzino kaj minacas dramece sin mortigi se ne prosperas al li lia celo. S-rino Mantalini multe pli aĝas ol sia edzo kaj egale emas drameci. Ŝi iamfine saĝiĝas kaj lin forlasas, sed ne antaŭ ol li ŝin ruinigas per ekstravaganca elspezado kaj ŝi deviĝas vendi sian komercon al f-lino Knag. S-ro Mantalini reaperas ĉe la fino de la romano vivante laŭ multe malaltigitaj cirkonstancoj, edziĝinta al purigistino, sed ankoraŭ faranta la malnovajn trompojn.
 
* '''F-ino Knag''' — Estras la montroĉambron por s-rino Mantalini. F-lino Knag estas damo kiu aĝas jam sufiĉajn jarojn, sed sin konceptas rava belulino. Kiam Katnjo komencas labori ĉe la geMantalinioj, f-lino Knag sufiĉe afablas al ŝi, sed kiam ŝian aĝon insultas malkontenta kliento kiu preferas Katnjon, ŝi kulpigas Katnjon kaj komencas ŝin fitraktadi. Ŝi al si proprigas la komercon kiam la geMantalini-oj bankrotas, sed ŝi maldungas Katnjon. Needziniĝinta, ŝi loĝas kun sia frato Mortimer, malsukcesa romanisto.
 
* '''La familio Kenwig''' — Najbaroj de Newman Nogg. Ges-roj Kenwig dependas de ties riĉa onklo s-ro Lillyvick, ĉiuj iliaj faroj celas lin plaĉi, ke li ne forskribu ilian infanojn (inkluzive de ilia bebo, nomita Lillyvick) el sia testamento. Ilia filino Morleena, estas plumpa infano sepjaraĝa.
 
* '''S-ro Lillyvick''' — La onklo de s-rino Kenwig, pagigisto de la akvo-imposto, posteno kiu multe gravigas lin inter liaj malriĉaj parencoj. Li enamiĝas kun f-lino Petowker, kaj edziĝas al ŝi, kio multe ĉagrenas la familion Kenwig. Sed kiam ŝi forkuras kun alia viro, li revenas al sia familio malpli feliĉa sed pli saĝa.
 
* '''Henrietta Petowker''' — de la [[Theatre Royal, Drury Lane]]. Malgrava aktorino ĉe prestiĝa kompanio, sed grava stelulino ĉe la malpli steleca trupo Crummles. Protektato de s-rino Crummles, ŝi edziniĝas al s-ro Lillyvick renkontinte lin ĉe la geedziĝa jardatreveno de la geKenwig-oj, sed tre baldaŭ lin forlasas.
 
* '''Kavaliro Mulberry Hawk''' — estas amorema nobelulo kaj mon-pruntisto, kiu kvazaŭ-adoptis lordon Verisopht. Unu el la plej veraj karakteroj en la romano, li forte sintrudas al Katnjo kaj tute fikondutaĉas. Lin bategadas Nikolao, kaj li ĵuras venĝon, sed el tio nenio plenumiĝas. Sian meritaĉon li trafas kiam li duele mortigas lordon Frederikon kaj devas fuĝi Francion.
 
* '''Lordo Frederiko Verisopht''' — Amiko de Hawk, riĉa juna nobelulo. Li ŝuldas vastajn monsumojn al kaj Ralf kaj Sir Mulberry. Li enamiĝas al Katnjo kaj estas uzata fare de Hawk por learni kie ŝi troviĝas. Kiam Nikolao konfrontas ilin en kafejo, lordo Frederick konsciĝas pri la malbono de sia kondutado kaj rompas la rilatadon kun Hawk. Kelkajn semajnojn poste, ili denove renkontiĝas en kazino ĉe la Riviera kaj ekkverelas, evento kiu kondukas al duelo, en kiu lordo Frederick iĝas mortigita. Li estas unu el la malmultaj karakteroj en la romano kiu spertas vivvojaĝon, evoluante el senzorga, drinkema junulo en maturan junan viron kiu mortas redemtita kaj penta.
 
* '''S-ro Pluck kaj s-ro Pyke''' — Koterianoj de Hawk kaj Verisopht. Ili neniam montriĝas apartaj kaj estas nedistingeblaj unu disde la alia. Pluck kaj Pyke estas inteligentaj, [[Ruzo|ruzaj]] kaj dandaj, perfektaj por fari la fitaskojn de Hawk.
 
* '''Ges-roj Wittiterly''' — Riĉa, pompaĉa duopo kiu dungas Katnjon kiel kunulon por s-rino Wittiterly. Julia Wittiterly estas hipoĥondriulino kiu kondutas kvazaŭ plumo ŝin sternus, sed ŝi feroce humoras kiam malprosperas al ŝi trafi celon. S-ro Wittiterly flatadas la edzinon kaj lakeas ĉiun ŝian kapricon. Ili malvidivas la malhonoron spertatan de Katnjo sub iliaj nazoj.
 
* '''S-ro Vincent Crummles''' — Estro de la teatra trupo Crummles, imponega teatrestro kaj aktoro kiu prenas Nikolaon sub la flugilon. He tre fieras bone praktiki sian profesion, sed fojfoje sopiras pli trankvilan vivon hejmsetlinta kun la edzino kaj infanoj.
 
* '''S-ino Crummles''' — Edzino de s-ro Crummles, alloga dignulino. Timinda sed amema ĉeestulino al la aktoroj en silia trupo.
 
* '''La "beba fenomeno"''' — F-ino Ninetta Crummles, filino de g-roj Crummles. Ŝi estas ''tre'' elstara membro de la trupo Crummles, oni verkas dancrolon por ŝi en ĉiun teatran ludaĵon. Ŝi laŭpretende estas kvinjaraĝa, sed laŭ la rakontanto, ŝi jam estas “dekjara” por la lastaj kvin jaroj, kaj ili trinkigas ŝin per konstanta dieto el ĝino por konservi ŝian junaspekton.
 
* '''S-ro Folair''' — pantomimisto en la trupo. Li estas lerta flatemulo, sed ne hezitas malkaŝi la veran opinion kiam foras la koncernato.
 
* '''F-ino Snevellicci''' — La talenta ĉefaktorina damo de la trupo Crummles. Ŝi ludadas koketan ludon kun Nicholao, kaj iamfine forlasas la trupon por edziniĝi.
 
* '''S-ro Lenville''' — superdrameca, memcentra tragediisto, kiu ĵaluziĝas pri la famo kiun Nikolao ricevas kiel aktoro, kaj provas embarasi lin antaŭ la trupo.
 
* '''Karlo kaj Ned Cheeryble''' — ĝemelaj fratoj, riĉaj komercistoj kiuj estas tiel grandanimaj kiel ili estas ĝojemaj. Ili enpostenigas Nikolaon kaj subtenas lian familion, kaj fariĝas ŝlosilaj figuroj en la elturniĝado de la feliĉa fino. Kiel Pluck kaj Pyke, ili sufiĉe nedistingeblas, sed Ned estas la pli emociema kaj Karlo havas la pli elstaran rolon en la rakonto estante la unua kiu renkontis Nikolaon.
 
* '''Frank Cheeryble''' — Nevo de Ned kaj Charles per ilia forpasinta fratino, kiu estas tute tiel malfermkora kiel siaj onkloj. Li partoprens la koleron de Nikolao kiam ties senso de kavalireco estas incitita. Li enamiĝas, kaj poste edziĝas je Katnjo.
 
* '''Tim Linkinwater''' — Lojala komizo de la fratoj Cheeryble. Maljuna, dikstatura, simpatia ĝentlemano, li estas nomata fare de la Fratoj la “Feroca Leono”. Li emas al [[hiperbolo]]. Bone meritatan feliĉon li trovas kun f-lino La Creevy.
 
* '''Brooker''' — oldulo. Mistera figuro kiu montriĝas kelkfoje dum la romano; iamfine malkovriĝas al ni ke li antaŭe estis komizo de Ralf. Li respondecas pro alporti la filon de Ralf (Smajk) al Dotheboy’s Hall. Li konviktiĝis, sed revenas fielpremi monon el Ralf per la informo ke lia filo ankoraŭ vivas. Kiam tio malsukcesas, li iras al Noggs, kaj iamfine lumen malkaŝas la historion.
 
* '''Madeline Bray''' — Bela sed malriĉega juna virino. Fiera kaj dediĉita al la patro, ŝi pretas oferi la vivon por li. Nikolao enamiĝas kun ŝi ĉe la unua vido, kaj ŝi komencas reciproki.
 
* '''Walter Bray''' — Patro de Madeline, antaŭe ĝentlemano. Li estas treege egoisma viro kiu malŝparis la riĉaĵon de sia edzino kaj mortadas en ŝuldant-prizono, ŝuldante grandajn monsumojn al kaj Ralf kaj Gride. Li trompas sin, ke li agas avantaĝe al sia filino per konsento al ŝia edziniĝo al Gride, sed kiam li konstatas kion li faris, li mortas de lamento. Bonŝance, li mortas antaŭ ol efektiviĝas la geedziĝo.
 
* '''Arturo Gride''' — maljuna avarulo kaj kolego de Ralf. Li ŝajnigas esti enamiĝinta al Madeline, sed, kiel ordinare, interesiĝas nur pri ŝia heredo. Poltrono kaj lakeo, li estas unu el la malplej ŝatindaj karakteroj en la romano.
 
* '''Peg Sliderskew''' — Maljuna dommastrumistino de Gride. Tre surda kaj seniliĝanta, ŝi fine ludas grandan parton en la denunco kiam ŝi ŝtelas la testamenton de la avino de Madeline.
{{intrigofino}}
 
Linio 107:
Dum iuj konsideras la romanon esti inter la plej bonaj komediaj verkoj de la [[19-a jarcento]], ''Nikolao Nickleby'' fojfoje kritikiĝas pro sia manko de [[karaktera disvolvado]].
 
== Adaptaĵoj ==
 
Oni ĝin adaptis por scenejo, filmo, aŭ televido almenaŭ sep fojojn.
 
Eble la plej eksterordinara versio kreiĝis en 1980 kiam grand-skalan surscenejigon de la romano ludata en la [[West End]] fare de la [[Royal Shakespeare Company]]. Tio estis teatra spektaklo kiu daŭris pli ol dek horojn kun interludoj kaj paŭzo por ĉefmanĝado. La la surscenejigo ricevis kaj kritikistan kaj popularan laŭdon. Ĉiuj aktoroj ludis plurajn rolojn pro la granda nombro da karakteroj, escepte de [[Roger Rees]], kiu ludis Nikolaon kaj [[David Threlfall]] kiu ludis Smajkon (pro la granda kvanto da tempo kiun ili pasigis sceneje). La teatraĵo transludiĝis al [[Broadway]] en 1981. In 1982 la [[RSC]] registrigis la montraĵon por [[Channel 4]], kie ĝi fariĝis la unua dramo de tiu kanalo. Tiu ĉi versio nuntempe haveblas en la formato [[DVD]].
 
En 2001, oni ĝin adaptis por televido en la [[Unuiĝinta Reĝlando]] kiel ''[[The Life and Adventures of Nicholas Nickleby (filmo)|The Life and Adventures of Nicholas Nickleby]]''. Reĝisoris [[Stephan Whittaker]].
 
In 2002, plenlonga filmo de la historio — ege koncizigita — eldoniĝis. Ĝin reĝisoris usona reĝisoro [[Douglas McGrath]] kaj en la aktoraro stelulis [[Charlie Hunnam]], [[Anne Hathaway]], [[Jamie Bell]], [[Alan Cumming]], [[Jim Broadbent]], [[Christopher Plummer]], [[Juliet Stevenson]], kaj [[Barry Humphries]] (alinome [[Dame Edna Everage]]).
 
== Populara kulturo ==
 
Eble kiel atestaĵo al sia kultura signifo, ''Nikolao Nickleby'' jam multajn fojojn menciiĝas en diversa {{lingvaĵo|gamuto|nek en AV, nek en ReVo, nek en Komputeko; eble «gamo»}} da beletraj verkoj. Ekzemple:
* En ''[[The BFG]]'' fare de [[Roald Dahl]], la Granda Amika Giganto (angle: Big Friendly Giant) povolernas skribi per legado de la romano de Dickens "centojn da fojoj."
* En ''[[A Handful of Dust]]'' fare de [[Evelyn Waugh]], ''Nikolao Nickleby'' estas unu el la kelkaj romanoj de Dickens kiujn Tony Last perforte devas legi al la psiĥoza s-ro Todd kiel rekompenso pro tio ke lian vivon savis tiu lasta.
* En ''[[Any Friend of Nicholas Nickleby is a Friend of Mine]] fare de [[Ray Bradbury]]'' temas pri viro kiu ŝajnigas sin Dickens.
 
== Eldonado ==
 
''Nicholas Nickleby'' originale eldoniĝis en 19 monataj numeroj; la lasta estis duobla numero kaj kostis du [[shilling|ŝilingoŝilingojn]]jn anstataŭ unu. Ĉiu numero entenis 32 paĝojn da teksto kaj du ilustrataĵojn fare de [[Phiz]]:
 
* I (1) - Marto 1838 (ĉapitroj 1-4);
Linio 152:
<!-- {{wikisourcepar|Nicholas Nickleby}}-->
'''Analizo pri la centra temo'''
* {{(en)}} [http://www.dickens-theme.pwp.blueyonder.co.uk/nicholasnicklebytheme.html N Nickleby] — La temo de ''Nikolao Nickleby'' — detala pririgardo.
 
'''Perretaj eldonoj'''
<!--*{{(en)}} {{gutenberg|no=967|name=Nicholas Nickleby}} -->
* {{(en)}} [http://www.dickens-literature.com/Nicholas_Nickleby/index.html ''Nicholas Nickleby''] - Searĉebla versio en HTML.
* {{(en)}} [http://etext.library.adelaide.edu.au/d/dickens/charles/d54nn/ ''Nicholas Nickleby''] - Facile legebla versio en HTML.
 
[[Kategorio:Romanoj de 1839|Nicholas Nickleby]]
[[Kategorio:Britaj romanoj|Nicholas Nickleby]]
[[Kategorio:Romanoj de Charles Dickens|Nicholas Nickleby]]
 
{{Link FA|fr}}