Krk: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
</ref>, [[Venecia lingvo|venecie]] '''Vegia''') estas la plej norda [[adriatiko|adriatika]] [[insulo]] de [[Kroatio]]. Ĝi ampleksas areon de 410 kvadrataj kilometroj, ĝia plej alta pinto estas [[Obzova]] (556 m). La insulo havas ĉ. 17.800 loĝantojn.
 
== Historio ==
Ĝi estas loĝata jam ekde la nova [[ŝtonepoko]], la romianoj aperis en la [[1-a jarcento]], la slavoj en la [[7-a jarcento]]. La romianoj tima retiriĝis al la okcidente situanta urbo ''Curicum'' (Krk), kiun oni nomis dum la bizanca rego ''Vekla''. La grek-novlatina paroldialekto vivtenis tie ĝis la [[19-a jarcento]].
 
Ekde [[1000]] batalis por la insulo [[Venecio]] kaj la Kroata reĝlando, kiu estis ekde [[1059]] posedaĵo de la kroatoj. Ĝin posedis inter [[1133]] kaj [[1480]] la Frankopan-grafoj (''Frangepan''), kiuj akceptis regon de la hungara reĝlando kaj kiuj estis samtempe membroj de la venecia grandkonsilio.
 
Dum la kroata regado estiĝis (ĉ. [[1100]]) la trovita surskribo de [[Baška]], skribita en la glagolita slava aboco. Ĝi estas la plej grava kroata lingvomemoraĵo. Krk estis ĝis [[1797]] sub regado de Venecio poste de la [[Aŭstra Imperio]]. Post la [[unua mondmilito]], ĝi estis parto de la Serba-Kroata-Slovena Reĝlando. Dum la [[dua mondmilito]], ĝin okupis germanaj trupoj, poste iĝis parto de [[Jugoslavio]], ekde sendependiĝo de [[Kroatio]], parto de tiu.
 
== Geografio ==
La orienta parto de Krk estas rokoza kaj senarba, la meza parto estas produktema, la okcidenta parto havas florantan agrikulturon (mediteranaj fruktoj, vitokultivado, vinproduktado, besto- kaj abelbredado).
 
Pro la geologia strukturo de la insulo (karsta kalkŝtono kaj fliso), multas la rapidaj rojoj kaj fontoj. Ĝi havas du malgrandajn lagojn, kiuj servas ankaŭ por trinkakvo.
 
== Servoj ==
[[Dosiero:Brücke Krk-Festland.JPG|eta|maldekstra|la ponto]]
La insulon interligas kun la tero – ekde 1980 - ponto longa de 1039 m (unu betonarko longas 390 m). La aŭtovojo sur ĝi larĝas 10 m, sed en la kontruaĵo havas lokon por la diversaj tuboj, ekz. naftotubo liveras nafton el haveno de [[Omišalj]] al la [[naftorafinejo]]j de [[Dalmatio]]. Same alvenas trinkakvo sur la insulon per tuboj.
Linio 31:
[[Kategorio:Insuloj en Kroatio]]
[[Kategorio:Krk]]
 
{{LigoElstara|hr}}