Sorĉaferoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Intervikiaj ligiloj estis migrataj aŭtomate al Vikidatumoj ĉe d:Q6274810.
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
Eblas nur tre malfacile destini periodon, kiam la esprimo ''sorĉaferoj'' estis uzita unuafoje, same kiam unuafoje aperas [[fenomeno]]j, kiuj estas kun sorĉaferoj kunigitaj: [[sorĉado]], konjektemaj kapabloj flugi, kontrakto kun malhelaj fortoj, ofte kunigita kun bizara [[seksumi|seksuma]] konduto, imagoj proksimaj al [[halucino]]j, religiaj misopinioj ks. Estas samtempe tre malfacile distingi, kio vere rilatis unuope al tiu konkreta fenomeno kaj kio estas sole legenda interpretado. La temo de ''sorĉaferoj'' ankaŭ ĉiam miksas sin kun nerajtigita uzo de asocioj, kiuj donas al la temo atraktivecon, kaj al la propra idea mondo de aŭtoroj, kiuj klopodas intertrakti la temon. Al la esprimoj ''sorĉaferoj'', ''sorĉisto'' kaj ''sorĉistino'' tial ne eblas sisteme aljuĝi tute certan enhavon, ne eblas paroli pri ili sole kiel pri [[psikologio|psikologia]] aŭ [[religioscienco|religioscienca]] objekto.
 
== Malnovepoka Proksima Oriento kaj Mediteraneo ==
La kredo en [[supernatureco]] kaj la efiko de [[sorĉo]]j estis firma parto de supervido al la mondo en la plej malnovaj civilizoj. En tiu ĉi kunteksto la sorĉado pri si mem estis etike neŭtrala (la soĉoj povis esti bonaj kaj malbonaj). La ''sorĉaferoj'' poste specife signifis malutilan uzon de sorĉoj.
 
Linio 12:
Multaj mencioj pri sorĉaferoj enhavas ankaŭ [[Biblio]], inter aliaj ekz. sorĉistinon en [[Endoro]] (la [[1-a libro de Samuel]] 28), mencio pri sorĉistoj en Egiptio ([[Eliro]] 7, 11). Sed Biblio kondutas rilate al sorĉaferoj tre negative; kiel puno pro la sorĉaferoj estis en Izraelo destinita [[morto]] (komparu ''Vi ne lasos sorĉistinon vivanta'' - [[Eliro]] 22, 17). Hebrea {{Fremdlingve|he| כּשׁף }} (''kaŝaf'', uzi sorĉaferojn) ''khasephah'' markas laŭ kelkaj modernaj lingvistoj precipe tiun, kiu malice uzas sorĉformulojn por damaĝi al homoj.
 
== Sorĉaferoj en la kristana Eŭropo ==
Rilato al sorĉaferoj en la mezepoka Eŭropo mallarĝe koneksis kun sinteno de eklezio. La sorĉaferoj akiris alian signifon - kia ajn praktikado de [[magio]], [[sorĉo]]j kaj kontakto kun [[okultismo|okultaj fortoj]] estas konsiderata kiel malbona. El tiu ĉi vidpunkto poste cedas diferenco inter sorĉaferoj, magio kaj sorĉado kaj ĝi enhavas ankaŭ antaŭajn [[pagano|paganajn]] praktikojn, rilate al kiu la eklezio limigis sin. La taksado de sorĉaferoj en diversaj periodoj moviĝis inter du rifuzaj vidpunktoj:
# La sorĉaferoj estas [[trompo]] kaj [[superstiĉo]], la kredo al sorĉaferoj estas nekristana.
# La sorĉaferoj estas danĝera malbono, kontraŭ kiu necesas batali.
[[Ekleziaj Patroj]] proklamas, ke la sorĉaferoj estas trompo kaj truko kaj ke la nomo de Jesuo Kristo estas fidinda defendo kontraŭ kiaj ajn sorĉaferoj. La [[eklezio]] en [[malnovepoko]] rifuzis la sorĉaferojn prefere el la unua vidpunkto.
 
Linio 26:
En la periodo de malfrua mezepoko, en la [[15-a jarcento]], estiĝas specifa okcidenta kristana [[superstiĉo]] en la sorĉaferoj; la orienta eklezio la fenomenon de sorĉaferoj kunigita kun kontrakto kun malhelaj fortoj aŭ diablo ne konas. Bildon de tia sorĉistino poste prezentas miksaĵon de diversaj imagoj, transprenitaj el pli malnovaj bildoj, inter kiuj apartenas kontrakto kun diablo, malutilanta magio, svarmado de sorĉistinoj, malutilaj sorĉoj kaŭzantaj malfavoron de vetero, malsanojn kaj morton de homoj aŭ bestoj, priregadon de homoj, flugadon ks. Sorĉistinoj kaj sorĉistoj estas identigataj kvazaŭ servistinoj kaj servistoj de Satano, oni supozas, ke ili servas al li en "nigraj mesoj" ks., kaj magiaj fortoj estas rekompenco pro tiu ĉi servo. El tio rezultas ankaŭ ilia konjektebla kunigiteco kun diablismo, superhomaj kapabloj, kiujn danke al demonoj la sorĉistino akiras, [[amoro|sekskuniĝo]] kun demonoj ktp. Organizita sintezo de tiuj ĉi imagoj estas fama libro ''[[Malleus maleficarum]]'' (Martelo kontraŭ sorĉistinoj, 1487), kiu spite al rekta rifuzo de la libro far de la eklezio fariĝis tre populara kaj inicis imagojn pri sorĉistinoj dum kelke da jarcentoj. La sorĉaferoj estis ankaŭ danke al tiu ĉi libro senĉese pli identigata kun la mondo de virinoj.
 
== Persekutoj kontraŭ sorĉistinoj ==
{{Ĉefartikolo|Ĉasado de la sorĉistinoj}}
Ekde la malfrua mezepoko ĝis la [[18-a jarcento]] tiel en Eŭropo okazas forta batalo konraŭ la sorĉaferoj, kiu superkreskis en la t.n. sorĉistinajn procesojn. La puno pro la sorĉaferoj estis plimulte [[morto]], la [[mortpuno]] estis farita surbaze de lokaj rilatoj, plimulte temis pri morto destinita al [[herezulo]]j ([[ŝtiparumo|ŝtiparumado]], [[ŝtonumo|ŝtonumado]]). La plej granda persekutado de sorĉistinoj okazis en Eŭropo en la [[17-a jarcento]], kun alveno de [[klerismo]] oni forlasis la persekutadon de sorĉistinoj (lasta [[ekzekuto]] okazis en la jaro [[1792]] en [[Svislando]]).
 
== Praktiko ==
La kredo en sorĉaferoj enhavas kredon, ke ekzistas manieroj, per kiuj eblas priregi aliajn homojn; inter bazajn tiajn eblecojn apartenas la jeno:
# produktado de objekto simbolanta donitan personon kaj ties priregado (ne ĉiam tiu ĉi objekto devas havi ion komunan kun la priregata persono);
# [[nekromantiko]], do eluzado de mortuloj;
# sorĉformuloj;
# miraklaj trinkmedikamentoj.
 
Uzante iun el la menciitaj manieroj aŭ per ties kombino [[magiisto]] akiras apartajn kapablojn, li povas ŝanĝi aspekton akirante potencon super siaj malamikoj. Pluaj karakterizaĵoj de magiistoj estas influitaj per lokaj tradicioj (ekz. flugado sur balailo), eklezio kaj timoj de homoj. Ĉe sorĉistinoj oni plimulte supozis nekutime longan vivon, neniam [[senmorteco]]n. La sorĉistinoj ofte deĵoris al malhelaj fortoj (ekz. al [[diablo]]), alifoje ilia konduto estis motivita per propra utilo.
 
== Sorĉaferoj en la moderna epoko ==
La nocion ''sorĉistino'' aŭ ''sorĉaferoj'' hodiaŭ eblas dividi en kvar grupojn:
# membrinoj de religio [[Viko]], [[kulto|kulta]] socio kun rilato al [[mitologio|mitologiaj]] imagoj kaj al [[rito]] de Granda diino kaj Kornohava dio;
# [[Okultismo|okultaj]] sorĉistinaj socioj, en kiu [[virino]]j estas subigitaj al viroj-magiistoj;
# virinoj, kiuj publike aŭ sekrete proponas certan "sortimenton" de servoj (orakolado el ludkartoj, viziado, kuracherbaferoj, sorĉformuloj ks.);
# virinoj influitaj de [[feminismo]], kiuj en spirita konekso kun fojaj sorĉaferoj postulas sian rajton por memdestino de la propra vivo kaj [[kredo]]; tiu ĉi kulto plimulte tenas bazajn elementojn ([[akvo]], [[fajro]], [[aero]] kaj [[tero]]) kaj kunlaboron kun certaj energioj (tre proksimaj al [[natura religio]]).
 
=== Sorĉaferoj en la nuntempa literaturo ===
En novepoka [[fabelo]] kaj [[fantasto|fantazia literaturo]] [[sorĉisto]] aŭ [[sorĉistino]] estas pli prefere marko de profesio. La sorĉistoj kaj sorĉistinoj do povas esti bonaj, malbonaj kaj ankaŭ io inter tio kaj ofte la sorĉistoj komune reciproke batalas surflanke de bono kaj sorĉistoj surflanke de malbono. Interesa fakto estas, ke eĉ okaze de terure potencaj sorĉistoj kaj [[magiisto]]j ambaŭflanke estas necesaj al tiu ĉi agado (respektive al venko) pro ne ĉiam tute kompreneblaj motivoj ordinaraj homoj, kiuj fariĝas faktoro, kiu poste decidas pri la venko de [[bono]] aŭ [[malbono]]. Tiun ĉi aperaĵon eblas ankoraŭ pli karakterize rimarki ĉe [[komputila ludo|komputilaj ludoj]], ĉe kiuj iam aperas pli forta okazintaĵo, kiu provas klarigi, kial sorĉistino staras sur tiu aŭ tiu flanko.
 
Linio 53:
Se en apartenanta parto aperas pli da rasoj, tie estadas almenaŭ unu, kiu havas pli grandan talenton por la magio ol homoj - plej ofte tio estas [[elfo]]j.
 
=== Sorĉistinaj kultoj ===
Ekzistas ankaŭ novepokaj sorĉistinaj kultoj, ekz. [[Viko]]. La modernaj sorĉistinaj societoj konsideras sorrĉaferojn kiel la plej malnova prareligio - [[kulto de Granda diino - kreintino]]. Ĉefaj markoj estas senco por harmonio, kunvivado kun la naturo, sento por la naturo kaj elementoj. La sorĉistinoj plimulte adoras [[Dio]]n (antaŭe de ĉasado) kaj [[Diino]]n (antaŭe de fekundeco), eventuale Diinon mem.
 
La novepokaj sorĉistaj rondetoj estas kreataj laŭ maniero de ĉeloj; ili havas kutime ĝis 13 membrojn. La rondetoj same kiel unuopaj sorĉistinoj havas, plenumante siajn ritojn, kantadojn kaj sorĉformuladon, aŭtonomion kaj liberecon. Akcepto en la sorĉistan rondeton okazas tra [[iniciado]]. La rondetoj estas gvidataj far de servistino aŭ servisto kun egalrajta posteno. Nek la servistino nek la servisto estas gvidantoj en signifo de "granda ĉefulo", ilia tasko estas prefere celi energion dum la ritoj.
 
La sorĉista kalendaro havas 12 - 13 [[monato]]jn kun festotagoj kiel [[ekvinokso]], [[solstico]], kvaronjaraj festotagoj, [[plenluno]], [[feralio]]j, [[luperkalio]]j ks. La plej supera leĝo de la sorĉista magio sonas: ''"Faru, kion vi volas, se tio damaĝas al neniu."'' Tio krom alia signifas, ke la sorĉistino ne devas influi ies liberan volon, t.e. ŝi ne kaŭzigas ĉe konkreta homo [[amo]]n ks. Kelkaj kvazaŭaj sorĉistinoj proponas pere de ĵurnal-anonco siajn servoj pro [[honorario]] - apartenas al ili krom alia numera [[loterio]], orakolado el [[kristala globo]], [[horoskopo]]j, [[svatado]] kaj senigado de kunulo je longeco per magiaj praktikoj.
 
=== Kio ne estas sorĉaferoj ===
Konata progreso de trapikado de [[pupo (ludilo)|pupopupoj]]j ne apartenas inter praktikojn de sorĉaferoj, sed en [[vuduo]]n.
 
Adorado de [[Satano]] ([[Diablo]]) apartenas en [[satanismo]]n.
 
== Rilataj temoj ==
* [[Ĉasado de la sorĉistinoj]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Historio de kristanismo]]
* [[Anton Praetorius]]
 
== Referencoj ==
* DINZELBACHER, Peter. ''Ĉu sanktulinoj aŭ sorĉistinoj?'' Prago : Vyšehrad, 2003. ISBN 80-7021-650-6.
* Moto „Hexen“ in ''Lexikon für Theologie und Kirche''. Freiburg in Br.; Basel; Rom; Wien: Herder, 1996, s. 79-81.
 
[[Kategorio:Sorĉaferoj| ]]
 
{{Link FA|uk}}
 
[[bn:ডাইনীবিদ্যা]]