Iran–Iraka Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Forigis la dosieron Chemical_weapons_Halabja_Iraq_March_1988.jpg forigitan el la Komunejo de Taivo: Copyright violation, can usually be uploaded to your loca
Linio 28:
Dum la milito, la irananoj, ĉefe la volontuloj de la [[Pasdaran]] kaj la [[Basij]], ofte atakis en grandaj homaj ondoj, kurante kontraŭ la malamiko en preskaŭ mem-mortigaj atakoj, por malfermi la vojon por la [[tanko]]j. Kelk-foje, eĉ infanoj estis uzataj por ĉi tiuj atakoj. Ili ofte estis movataj de religiaj fervoroj, kaj kredis ke ili fariĝus martiroj. En unu kazo, infanoj eĉ kuris tra kampo plena de minoj por eksplodigi ilin antaŭ ol pasis la tankoj. La irakanoj, aliflanke, ofte uzis kemiajn armilojn kontraŭ la malamikaj trupoj, kaj eĉ kontraŭ civiluloj. En 1988, la Iraka armeo atakis la Irakan kurdan urbon de [[Kemia atako kontraŭ Ĥalabĝo|Ĥalabĝo]] per [[Kemia armilo|kemiaj armiloj]], poste Iranaj trupoj kaj kurdaj ribeloj okupis la urbon. Centoj aŭ miloj da homoj, ĉefe [[civilulo]]j, mortis en la atako.
 
[[Dosiero:Chemical_weapons_Halabja_Iraq_March_1988.jpg|thumb|right|250px|Viktimoj]]Alia aspekto de la milito estis la fakto ke ambaŭ flankoj bombis komercajn ŝipojn en la [[Persa Golfo]] kiuj komercis kun la malamika lando, inkluzive de ŝipoj el neŭtralaj landoj. La irananoj atakis aparte multaj [[Kuvaito|Kuvaitajn]] ŝipojn, kaj la Usonanoj decidis interveni por malpermesi tion. Dum la Usonaj operacioj, [[Usono|Usona]] [[batalŝipo]] pafis kontraŭ civila irana aviadilo kiu kolapsis, kaj mortis 290 sen-kulpaj pasaĝeroj. La usonanoj deklaris ke ili kredis ke temis pri milita aviadilo, sed post jaroj ili pagis kompenson al Irano, tamen sen pardon-peti.
 
Ĝenerale, Usono subtenis Irakon dum la milito, vendante armilojn al ĝi kaj donante al Irako ekonomian helpon kaj [[Sekreta servo|sekretajn informojn]]. Usono ankaŭ normaligis la rilatojn kun Irako, kiuj interompiĝis post la [[sestaga milito]]. Verŝajne, Usono vidis en post-revolucia Irano pli granda malamikon ol [[Baazo|Baazisma]] Irako. Aliaj potencoj kiel [[Francio]], [[Britio]] kaj [[Soveta Unio]] ankaŭ emis subteni Irakon. La golfaj ŝtatoj kiel [[Saŭda Arabio]] kaj Kuvaito ankaŭ subtenis Saddam Hussein kontraŭ la "Persa minaco". Tamen, Irano ankaŭ sukcesis akiri armilojn de Usono mem. En 1987 estis skandalo en Usono pri la fakto ke membroj de la registaro vendis armilojn al Irano sekrete kaj uzis la profitojn por financi la paramilitajn [[Contras]] en [[Nikaragvo]].