Monumento por la Batalo de Leipzig: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
Inter la 16-a kaj la 19-a de oktobro 1813, la Batalo de laj Nacioj estis elluktita fare de la koaliciarmeoj de Rusio, Prusio, Aŭstrio kaj Svedio kontraŭ la franca armeo de Napoleono helpita fare de polaj kaj italaj soldatoj same kiel germana-parolantoj de la Rejna Federacio. La armeo de Napoleona estis venkita kaj devigita reveni al Francio dum la aliancanoj invadis Francion frue la sekvintan jaron. Napoleono estis devigita abdiki kaj estis ekzilita al Elbo en majo 1814.
===Konstruo===
En 1814 proponoj konstrui monumenton por festi la batalon estis faritaj. Inter la subtenantoj de la projekto estis la verkinto [[Ernst Moritz Arndt]] kiu postulis konstruon de "granda kaj grandioza monumento kiel koloso, piramido, aŭ la katedralo[[Katedralo de [[Kolonjo]] ". Arkitekto Friedrich Weinbrenner kreis dezajnon por la monumento kiu finfine ne estis uzita.
 
En 1863, kiam oni festis la 50-an datrevenon de la batalo, fundamenta ŝtono estis metita, sed la monumento ne estis konstruita. Clemens Thieme, membro de la asocio ''Verein für die Geschichte Leipzigs'' aŭdis dum renkontiĝo de la unuiĝo pri la pasintecplanoj konstrui monumenton. Interesite pri rekomencado de la projekto, Thieme, kiu ankaŭ estis membro de framasona loĝio, proponis la projekton dum renkontiĝo kaj akiris la subtenon de siaj samrangaj masonistoj. En 1894, li fondis la ''Unuiĝon de Germanaj Patriotoj'' kiu akiris, per donacoj kaj loterio, la financon necesan por konstrui la monumenton por la 100-a datreveno. La sekvan jaron, la grandurbo de Leipzig donacis 40.000-kvadratajn metrjon por la konstruo. La projekto estis komisiita al Bruno Schmitz, pro liaj antaŭaj verkoj ĉe la [[Kyffhäuser]]- monumento. La konstruo komenciĝis en 1898. La elektita konstruejo estis la punkto kie Napoleono ordigis la retiriĝon de sia armeo. Thieme financis parton de la konstruo ankaŭ, kaj por sia kompleta dediĉo al la projekto, li estis nomita honorcivitano de Leipzig.
 
En 1898, la konstruo komenciĝis. 82,000 kubaj metroj da tero estis necesaj; 26,500 granitblokoj estis uzitaj kaj la projekto rezultigis totalkoston de 6,000, 000 markoj; la monumento estis finita en 1913.
 
==Dezajno kaj koncepto==
Inspirita per la frua projekto de Weinbrenner, Schmitz konstruis la monumenton super artefarita monteto kaj selektis piramidecan formon por klara vido de la medio. La bazo estas 124 metrojn larĝkorpa. La ĉefstrukturo, je 91 metroj, estas unu el la plej altaj monumentoj en Eŭropo. Ĝi estas kunmetita de du etaĝoj. En la unua etaĝo, kripto estas ornamita per ok grandaj statuoj de falintaj militistoj, ĉiu plej proksime al pli malgrandaj statuoj nomitaj ''Gardistoj de la mortintoj''. En la dua etaĝo, la Halo de famo havas kvar statuojn, ĉiu 9.5 metrojn alta, por reprezenti la kvar legendajn historiajn kvalitojn atributitajn al la germana popolo: braveco, kredo, ofero, kaj fekundeco. La statuoj de la monumento estis skulptitaj fare de Christian Behrens kaj lia metilernanto Franz Metzner, kiuj finis la ceterajn statuojn post la morto de Behrens en 1905. Metzner laboris pri la skulptaĵoj pri la pinto kaj ene de la monumento.